La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Kontakto

La pramo direktiĝis al la plej granda urbo, trovita sur TR-515. La granda libera spaco apud la urbo similis alteriĝon de flughaveno. Roman provis kontakti la centralon, sed du aviadiloj alproksimiĝis. El la receptoro aŭdiĝis virina voĉo kun la jena mesaĝo: „Tuj alteriĝu sur la plej orienta parto de nia flughaveno, alikaze ni pafe faligos vin“. Tio ne sonis tre bonvenige, ne nur pro la stranga melodio de tiu fremda virina voĉo. Feliĉe, ke neniu devis traduki, kaj Roman petis sian koleginon respondi. Ŝi parolis per afabla voĉo: „Saluton, ni ne havas malpacajn celojn. Koran dankon por la ebleco uzi vian alteriĝejon.“

La akcepto vere ne estis bonveniga. Jam je la eksteriĝo la du astronaŭtoj ekvidis multajn soldatinojn, kaj en la malantaŭo atendis armeo el militistaj veturiloj, eĉ tankoj. „Donu al ni viajn armilojn!“ komandis la ĉefkomandantino. Birte kaj Roman vole-nevole obeis. Ses soldatinoj eskortis ilin al ŝedo apud la alteriĝejo. Tie oni, nun iom pli afable, ofertis al ili seĝojn kaj eĉ trinkaĵojn. „Atendu iomete, nia reĝino baldaŭ alvenos“, klarigis la ĉefkomandantino. Nun la teranoj sciis, ke oni taksis ilin vere gravaj homoj.

„Atentu! La reĝino de Umlaba! Montru vian respekton“, postulis la ĉefkomandantino. Birte kaj Roman ne sciis ion pri la signifo de 'respekto' en tiu situacio, kaj stariĝis. Sed tio ne estis la ĝusta 'respekto'. Ĉiuj soldatinoj tuj surgenuis, eĉ la ĉefkomandantino. Tial ankaŭ la alvenintoj de la planedo Tero montris tiun geston. Tamen la sekvanta konversacio kun la reĝino estis agrabla. La reĝino unue petis pardonon pro la malagrablaĵoj je la alveno. Ŝi klarigis, ke la trupoj de Umlaba ĉiam devas esti tre singardemaj. Ili ja protektas la planedon.

La komunikado bone funkciis. Roman kuraĝe demandis, kial ĉi tie ĉiu komprenas Esperanton, kaj kial ĝis nun nur aperis virinoj, sed la reĝino ne reagis al tiuj demandoj. Evidentiĝis, ke ŝi nur volis paroli kun Birte, kiu singardeme protestis: „Tre estimata majestino. Kapitano Roman Fjodorov estas la plej alta reprezentanto de la planedo Tero ĉi tie. Mi mem nur havas la rangon de leŭtnantino kaj ne rajtas gvidi la konversacion kun vi“. Sed tio ne helpis. La kancelierino, kiu akompanis la reĝinon, eksplikis, ke sur la planedo Umbala regis nur la virinoj. Viroj ĉiam devas sin submeti. Tio estis la fino de la diskuto. Sed la reĝino nun neatendite tre diplomatie reagis alparolante Birte-n: „Nu, ankaŭ ni estas scivolemaj pri via vizito kaj estus bone, se inter niaj popoloj evoluiĝus bonaj rilatoj. Mi havas proponon. Akceptu ĝin! Via estimata kapitano ŝanĝu sian aperon. Li portu virinajn vestaĵojn, kaj niaj kosmetikistinoj donu al li virinecan aspekton. Krome la interparolado ja bone funkcias, ĉar vi estas ja samlingvanoj. Birte ankaŭ diplomatie respondis: „Estimata majestino, mi petas, ke mi  priparolu tiun proponon kun mia kapitano. Donu al ni spacon en tiu ŝedo, Ni bezonas nur kelkajn minutojn.“

„Ne, tion mi neniam povas fari! Mi estas la kapitano, la unua reprezentanto de la Tero. Neniam! Mi preferus tuj reveni hejmen“, grumblaĉis Roman, kaj Birte nur per tre grandaj fortoj sukcesis trankviligi lin: „Ni bezonis pli ol kvindek jarojn, ĉu nun tuj reveni? Tion mi ne povas subteni. Sed mi jam trovis la solvon“. La konversacio kun la kapitano daŭris pli ol kelkajn minutojn, sed finfine li konsentis kaj poste Birte povis prezenti la solvon al la reĝino: „Estimata reĝino! Mi proponas, ke viaj kosmetikistinoj eniru nian pramon, kaj ni tiam flugos kune al nia bazoŝipo. Kapitano Fjodorov restos sur la kosmoŝipo, kaj viaj kosmetikistinoj traktos nian kolegon Don Connor. Ĉerte vi povos doni al li virinecan aspekton, kaj tiam vi povos senprobleme montri al ni vian belan planedon“. La reĝino ĝojis pri tiu propono. Restis nur unu problemo. Neniu demandis la kolegon Don Connor pri tio.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.