La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj nur por plenaĝuloj |
EROTIKA NOVELAROAŭtoro: Till Taster |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
En la kantino de la instituto troviĝis dum tiu frua mateno nur du homoj. Estis Robin kaj Ron, kiuj trinkis kafon. Robin ne povis koncentriĝi je la laboro. Tial li estis invitanta sian kolegon Ron trinki ion. Ron tuj rimarkis, ke lia kolego estis tute ŝanĝita. „Kio okazis? Kial vi volas paroli kun mi nun?“, li demandis. Robin rakontis pri sia hieraŭa travivaĵo en la metroo, kaj Ron kategorie rifuzis lin: „Mi ne kredas tion! Vi estas freneza. Telepatio ne ekzistas. La telepatio-eksperimento ja nur montris, ke oni povas stimuli cerbon per altgradaj magnetaj kampoj, sed tio ja ne estas vera telepatio. Vi nur fantazias, ĉar evidente vi enamiĝis.“ Robin respondis „Jes, mi enamiĝis, tio estas vera, sed mi nun ankaŭ scias, ke mi havas telepatian talenton. Sara ankaŭ, kaj ŝia ĝemela fratino“. Li krome klarigis, ke tia talento nur tre malofte troviĝas, kaj ke li ja nur estas komencanto. Li ankoraŭ tute ne komprenas tiun kapablecon.
„Ne, ne, mi tute ne kredas tion“, ripetis Ron kaj demandis „Ĉu vi nun, en tiu ĉi momento, havas kontakton kun via nova amikino? Kion ŝi sendas al vi? Ĉu vi jam informis ŝin pri nia nuna konversacio?“ Robin denove substrekis, ke la tuta afero estas nova sperto por li, kaj ke li ne povas klarigi ĝin. „Verŝajne la kontakto nur eblas ene de malgrandaj distancoj. Tiam mi nun ne sentas ion“, li diris. Poste li raportis pri la artikoloj, kiujn li estis leginta en la biblioteko. Unu el ili priskribis la nuntempe konatajn kondiĉojn por bona telepatia komunikado. Ankaŭ la cirkaŭaĵo ludas gravan rolon. Ekzemple, se la homoj troviĝas en modernaj konstruaĵoj, faritaj el betono, ne eblas komunikado. Kaj tre grava estas la psika stato de la telepatiaj komunikantoj. Robin legis, ke lertaj telepatiaj homoj povas bone kontroli siajn kapablojn, eĉ bloki la komunikadon. Certe ankaŭ aliaj kondiĉoj influas la aferon.
Ron ne estis konvinkita, li lin adiaŭis: „Mi nun iras al mia labortablo. Ankaŭ vi devus fari tion“. Sed li tre enpensiĝeme forlasis la kafejon kaj pripensis la kondiĉojn por telepatia komunikado. Speciale la influo de la ĉirkaŭa kampo el mikroondoj povas esti tre grava. La analizo certe ofertus novajn fruktodonajn celojn por la nuna instituta projekto. Eventuale Robin kaj lia nova amikino povus ludi kiel testpersonoj. Sed verŝajne estis tro frue konsideri tiun eblon.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.