La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj nur por plenaĝuloj |
EROTIKA NOVELAROAŭtoro: Till Taster |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
„Kion vi kuiris, mia kara?“ demandis Tido kaj ĝojis, ke li ne plu bezonis manĝi tian strangan grizan kaĉon. Neela jam aŭdis pri tiu specialaĵo kaj tuj respondis mokante: „Mi ĵus preparis molan grizaĵon el fagopiroj. Vi certe ŝatas tion“. Feliĉe, ke tio estis nur ŝerco. Tido ricevis krustecan rostitan kokidon kaj grandan glason da biero. Neela ankaŭ ne forgesis la freŝan salaton kaj la frititajn terpomojn. Nun ŝi pacience aŭskultis la raporton de sia edzo. La informojn pri la seksa konduto de la reptilianoj ŝi ankoraŭ ne konis. Tio vere interesis ŝin, do ŝi tuj demandis, kompreneble ironie: „Mia karulo, ĉu viaj kontaktoj kun tiu ĉarma gvidistino estis sukcesplenaj? Kiam venos via unua hibrida bebo?“. Tido kompreneble povis bone trakti tiun mokadon kaj respondis: „Mi ne povis defendi min. Pardonon. La ĉarma gvidistino el Lakano ja estis tiel aktiva. Ŝi tute hazarde alproksimiĝis kaj eĉ nereteneble stimulis min. Ŝiaj akraj dentoj certe kaŭzis spurojn sur mia tuta korpo“. Tio estis la ĝusta indiko. Neela tuj postulis, ke Tido montru tiujn spurojn. Do ŝi senvestigis lin kaj tiam sekvis arda kontrolo de ĉiuj regionoj de lia nuda korpo.
„Vi fanfaronis! Mi ne vidas iun spuron. Mensogulo!“, vokis Neela. Tido ridete respondis per forta tiklado kaj laŭte proklamis „ne, mi tute ne kokris vin. Mi ja unue devas bone zorgi pri vi, por ke vi baldaŭ nasku nian komunan bebon. Nur post tio mi denove vojaĝos al Lakano al mia reptiliana dua virino“. Tiel la juna paro daŭrigis sian amludon ĝis malfrua nokto.
Je frua mateno Tido ellitiĝis kaj preparis sin por iri al sia laborloko. Dum matenmanĝo Neela demandis: „Kiam estos nia aŭdienco ĉe Paŭlo la 2-a? Ni ja nepre devas prezenti vian kolegon Nuka al li“. „Ĉu ankaŭ vi akompanos min? Mi pensas, ke vi ne bezonas fari tion“, opiniis Tido, sed lia edzino jam delonge antaŭĝojis la komunan viziton ĉe la regento. Tido ne povis forargumenti tion. „Konsentite!“, li finfine cedis al ŝia peto „Mi hodiaŭ kontaktos lin. Poste mi tuj informos vin. Ĉu vere ne estas ĝeno por vi, ke Nuka ĉeestos?“ Neela neis aldonante denove kun ruzega vizaĝesprimo: „Ne, tute ne, mi jam pripensis la eblecon iri al la regento sen vi. Mi estas ja vere sufiĉe kompetenta sole akompani vian kolegon. Vi povus ja sonĝi pri via ĉarma gvidistino el Lakano“.
En la Centrejo por Defendado ĉiu denove laboris kiel kutime. Generalo Ivanov sendis al la registaro la raporton pri la pasinta rondvojaĝo al Lakano kaj Tido kontaktis la regenton pro baldaŭa aŭdienco. Normale oni devas longe atendi, sed ĉifoje Paŭlo la 2-a tre rapide respondis, verŝajne ĉar dum la aŭdienco ankaŭ Nuka ĉeestus. Li estas ja gasto kiu devas reveturi al la fora planedo Tero jam en kvar semajnoj. Tido tre kontente informis sian edzinon, ke la aŭdienco estos postmorgaŭ.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.