La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Metroo

„La venonta trajno venos kun kelkminuta malfruiĝo“ aŭdiĝis el la laŭtparolilo sur la kajo. Nun, lundon, en la vespero, post la laboro, multaj homoj tie atendis en densaj vicoj. Robin iris al la antaŭa parto de la kajo, ĉar tie li verŝajne havus bonan ŝancon atingi liberan sidlokon en la vagono. La metala voĉo el la laŭtparolilo vokis „La trajno alvenas. Atentu la spacon inter la vagono kaj la kajo!“ kaj ĉiuj klopodis eniri la trajnon kiel la una pasaĝero. Robin trovis sidlokon apud la fenestro. „Ho, mi almenaŭ nun sukcesis“, li pensis, ĉar multaj aliaj nur atingis starlokon. „Kial la fervojo ne zorgas por pliaj vagonoj?“ grumblaĉis viro, kiu apogis sin je la vando, sed neniu reagis. Preskaŭ ĉiu pasaĝero provis eviti rigardi la aliajn. Multaj koncentriĝis je siaj poŝtelefonoj aŭ al aliaj elektronikaj aparatoj.

Robin enŝaltis sian elektronikan librolegilon sed hodiaŭ li ne povis bone koncentriĝi. Tra lia menso vagis multaj pensoj, ekzemple: „Ĉu mi hodiaŭ tro frue forlasis la kunvenon? Kial mi ne klopodis konversacii kun pliaj gekolegoj? Mi ja ne scias multon pri la telepatio-projekto.“ Robin provis rilaksiĝi kaj fermis la okulojn. Li preskaŭ ekdormis, sed je ĉiu stacio aŭdiĝis la mesaĝo el la laŭtparolilo. Robin ĉirkaŭrigardis la vagonon. Liaj okuloj nur tre mallonge restadis sur la vizaĝoj de la kunpasaĝeroj. Li ne trovis interesajn homojn krom unu virinon, sidantan je la kontraŭa flanko de la vagono. Ŝi estis verŝajne samaĝa kiel li. Ŝi tenis sian poŝtelefonon en la mano sed ne uzis ĝin. Robin rimarkis, ke ŝi ankaŭ ĉirkaŭrigardis la vagonon. Do, por unu eta momento iliaj rigardoj renkontiĝis. Kvazaŭ li estis kaptita, Robin turnis sian kapon kaj denove ŝaltis sian legilon. Tio estis nur preteksto. Post kelkaj sekundoj li denove  turnis siajn okulojn al ŝi. Sed nun tiu virino ne reagis. Ŝi ŝajne uzis sian poŝtelefonon. Robin deturnis sian rigardon kaj fermis siajn okulojn. Nun li ne plu riskis kontakton per okuloj. Tra lia menso denove vagadis pensoj: „Ĉu ŝi vere priatentis min? Aŭ ĉu tio estis nur hazardo? Kial mi ne povas komuniki kun ŝi? Ŝi estas ja vere tre simpatia“.

Ankaŭ la virino ne plu koncentriĝis sur sia poŝtelefono. Jes, ŝi estis perceptinta la rigardojn de Robin. Sed tion ŝi volis kaŝi. Ŝi ja ne konis lin. Tio estis la unua fojo, ŝi neniam antaŭe vidis lin. Robin daŭrigis sian cerbumadon: „Kial mi ne scipovas telepation? Sed, kio okazus, se ŝi estus telepatia? Mi tiam povus sendi al ŝi mesaĝon. Sufiĉas ja nur eta vorto aŭ signo“. Robin nun, en sia menso, 'produktis' amasojn da diversaj signoj, kaj prijuĝis ĉu ili estus taŭgaj aŭ ne. Ĉu li simple provu sendi la vorton 'Saluton'? Aŭ ĉu li provu sendi bildon, ekzemple de bela floro? Li ĉiam denove pripensis aliajn signojn kaj tro malfrue rimarkis, ke, ĉe la lasta haltejo, lia elektita virino jam estis forlasinta la vagonon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.