La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Diskoteko

„Rapidu, Job! Ni devas eki nun!“ vokis Ines. Ŝi estis jam preta kaj atendis antaŭ la loĝejo. Job ĵus fuĝis al la necesejo, ĉar li ankoraŭ preferis solan uzadon de tiu loko. „Jes, mi iras!“ li kriis kaj iom poste sekvis ŝin. Dum la irado Job pli kaj pli perceptis, ke Ines vere plaĉis al li. Li ŝatis ne nur ŝian korpan fascinadon, ŝi estis ankaŭ vere simpatia. La unuan fojon Job pensis, ke li post kelkaj semajnoj devis hejmenveturi kaj tiam la rilatoj certe rompiĝus. Sed tiun vesperon li tuj forĵetis tiun ideon, li volas koncentriĝi nur je la hodiaŭa tago. Ŝajnis, ke Ines iomete povosciis diveni liajn pensojn ĉar ŝi tre kareseme tuŝis lian buŝon kun sia dekstra montrofingro. Evidente ŝi ankaŭ ŝatis lin. Ŝi premetis sian korpon al li kaj forte brakumis lin.

La pordoj de la diskoteko estis vaste malfermitaj. Multaj homoj kolektiĝis ekster la salono, interne estis tro plena. Preskaŭ ĉiuj sidlokoj estis okupataj. Fama muzikbendo produktis laŭtan ritmon. Antaŭ la koktelejo staris longa vico. Ĉiuj volis provizi sin per trinkaĵo. Ines petis: „Iru, Job, mi ankaŭ soifas. Alportu freŝan bieron, mi atendas antaŭ la podio.“ Per tiuj vortoj Job enviciĝis sole en la longa vico kaj pro la homamasoj ne plu vidis sian novan karulinon. Li ekvidis plurajn aliajn belaspektajn virinojn. Kien li direktu siajn okulojn? La jena blondulino frapis liajn okulojn pro ŝiaj ruĝegaj belformaj lipoj, la granda belulino antaŭ la koktelejo nepretervideble prezentis siajn grandajn mamojn sen mamzono sub la ĉemizo kaj antaŭ li en la vico staris belulino kun gigantaj sidvangoj.

Iu junulo, kiu atendis malantaŭ Job, senintence tro forte ŝovis lin tiel, ke Job preskaŭ terenfalis. Li tial puŝis sin kontraŭ la belulinon kun la dikaj sidvangoj kaj tuj petis pardonon. „Ne gravas“, ŝi replikis kaj metis sian dekstran manon sur lian ventron. Antaŭ ol Job povis reagi, ŝi movis sian dekstran manon pli malsupren kaj vokis: „Ho, vi ja butonumis vian ĉemizon ĝis la lasta truo. Tio estas danĝera!“ Tiam ŝia mano palpis lian kacon kaj la kojonojn. Ĉifoje, feliĉe iom pli mallaŭte, ŝi menciis: „Vi estas feliĉulo, ne okazis grava akcidento. Ĉio estas sur ĝusta loko!“

Jes, ankaŭ Job rimarkis tion kaj samtempe sentis agrablan rigidiĝon de sia virilo. Bedaŭrinde la belulino rapide malaperis, sed en tiu momento aliaj manoj moviĝis ĵus en tiu regiono sub la ventro de Job. „Saluton, Job“, li aŭdis, kaj ekkonis Aleta-n, kiu pli frue venis al la diskoteko. Ŝi vokis: „Ni sidas tie en la malantaŭo apud la eliro. Benard antaŭzorgeme rezervis du kromajn lokojn. Do venu tien. Ĝis baldaŭ!“ Kun tiuj vortoj ŝi rapide forkuris kaj Job devis daŭrigi sian taskon en la longa vico. Finfine li sukcese akiris du bierojn kaj unu papersaketon kun nuksoj. Nun li serĉis Ines-on, ne estis facile trovi ŝin en la kaosa konfuzaĵo de la diskoteko. Antaŭ la scenejo dancis kaj hopis la junuloj. Apud kolono staris Ines, ŝi tre ĝojis vidi lian novan amikon. „Kial vi tiel malfruas?“ ŝi plendis. Job respondis: „Pardonu, multaj homoj estis antaŭ mi, sed estu feliĉa, mi havas provianton“. Li fiere prezentis la bierojn kaj la papersaketon. Tiam li montris al la loko, kiun Benard okupis kaj diris: „Venu, Aleta kaj Benard jam atendas nin!“.

„Estis bona ideo, ke vi rezervis du lokojn“ dankis Job kaj prezentis sian kunloĝantinon al Aleta kaj Benard. Nun komenciĝis la komforta parto de la vespero. Ĉiu rilaksis kaj aŭskultis la muzikon. La biero estis bone fridigita kaj la papersaketo kun la nuksoj rapide perdis sian enhavon. „Ne estu tiom pigra! Dancu nun!“ proponis Ines, kaptis brakon de Job kaj tiris lin al la spaco antaŭ la podio. Ankaŭ Aleta kaj Benard partoprenis la gajan hopadon, ĉar tiajn konvulsiajn movojn oni neniam povas titoli „dancadon“.

Aliaj junuloj kunvenis kaj ekkaptis la kundanculojn per la manoj por turnigi ilin. Se pro tio unu kapturnige ŝanceliĝis, li estis tuj bremsata per alia, kaj tiel alternis la kundancanto. La celo de tiu agado ne nur estis simpla ŝanĝo de la kundancanto. Tre gravis, ke oni tuŝis la alian kaj, kiel kutime sur Ritamiaro, estis tuŝoj sur la tuta korpo, ŝajne neintence eĉ sur intimaj korporegionoj. Intertempe Ines dancis kun Benard kaj ankaŭ Job havis alian kundancintinon. Tamen li iomete ĵaluze observis sian amikinon. Li ekvidis, ke Benard ĉiam pli proksimiĝis al la korpo de Ines, li eĉ brakumis ŝin dum la dancado. Ines evidente ĝuis la aferon. Kion fari?

Job provis koncentriĝi je sia partnerino. Ŝi ne tute plaĉis al li. Estis feliĉe, ke post nur kelkaj minutoj li ricevis la ŝancon daŭrigi la dancadon kun Aleta. Nun li ankaŭ havis agrablan kundancintinon kaj li tuj ĝustigis sian korpon tre proksime al ŝi. Tion ankaŭ Aleta ŝatis kaj brakumis lin. Ŝiaj manoj ne nur palpis liajn superajn korpopartojn. Job preskaŭ forgesis, ke Ines dancis apude. Subite li rigardis flanken kaj vidis ŝin en tre intima situacio. Benard kaj Ines ĝuis longan kison. Aleta ankaŭ vidis tion. Ŝi nur ridetis kaj puŝis Job refoje al la sidloko. Tie ili ambaŭ faris paŭzon. Ŝi rimarkis, ke Job ĵaluze reagis kaj karesis lian ŝultron por trankviligi lin.

„Vidu“, atentigis lin Aleta, „ili jam ĉesigis la dancadon.“ kaj Ines revenis kun Benard. Benard tuj sidiĝis apud Aleta kaj kisis ŝin. Ankaŭ Ines prenis lokon apud ŝia partnero, brakumis lin, fiksis liajn okulojn kaj demandis: „Kial vi estas tiel trista? Hodiaŭ estas ja amuztempo por ĉiuj.“ „Mi ne estas trista“, protestis Job, sed...“. „Li nur estas ĵaluza, ĉu ne?“ diris Aleta. „Por tio ne ekzistas kaŭzo“, opiniis Ines kaj aldonis: „Mi ja tute ne volas detrui la rilaton inter Benard kaj Aleta. Ne zorgu, Job, ne plu malgaju!“ Ŝi premetis sian korpon al Job kaj kaptis liajn manojn. „Ĉu mi jam rakontis, kion ni faris antaŭ la vizito de la diskoteko?“ ŝi demandis la rondon. „Ne, ne rakontu tion!“ petis Job, sed nun Aleta kaj Benard iĝis tre scivolemaj. „Kion vi faris, rakontu! Ni estas ja en amikeca rondo!“ emfazis Aleta kaj Ines ekridetis kaj tiklis Job en lia flanko.

Job ridetis honteme kaj Ines gaje informis la aliajn pri la intensa duŝado. Ŝi ne forlasis eĉ unu detalon. „Job estas tre lerta langumulo“, kaj ŝi denove ridetis kaj daŭrigis la raporton: „Li tiel bone lekis mian kavernon, ke mi preskaŭ svenis“. „Vere, ĉu vere Job estas majstro en buŝkoitado?“ demandis Aleta. „Tion li devas pruvi, kompreneble“, diris Benard, kiu ĝis nun estis tre sinretena. „Silentu, vi ne havas piĉon!“ enŝovis Aleta kaj aldonis: „Mi havas ideon. Job ankaŭ leku mian groton, kaj poste mi ĉion raportos al vi, Benard, kaj tiam vi ja povas plibonigi viajn kapablojn.“ Kaj Benard respondis: „Jes, mi volonte faros tion. La lernado ja neniam finiĝas.“

Job neniam antaŭe partoprenis en tia konversacio, en kiu oni tiel malkaŝe parolis pri seksaj aferoj. Li ne sciis kion diri, kaj la aliaj el la rondo gaje daŭrigis la babiladon. „Ho, Job, kial vi ne parolas? Ĉu vi estas tro pruda?“ demandis Aleta. Tio helpis kaj Job kolektis sian kuraĝon kaj malfermis sian buŝon: „Ne, ne estas tiel, sed mi ankoraŭ ne tute alkutimiĝis al via malkaŝema pensmaniero. Mi hodiaŭ multe lernis kaj...“ per tio li eĉ ridetis kaj preparis en sia kapo aldonon, pri kiu la rondo certe estus kontenta. Li daŭrigis: „Kaj hodiaŭ mi lernis, ke ne estas optimuma pozicio, leki virinon sub la duŝo genuanta sur la planko. Pli bone oni kuŝigu ŝin sur lanugan grandan mantukon apud la duŝo.“ „Jes, vi pravas“, vokis Ines, „sed mi scias eĉ pli bonan metodon. Uzu la 'Ĉielan Tronon'!“


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.