La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Planoj

Feliĉa Tom, edziĝinta jam 11 jarojn, kaj nun estis komenco por pli bonaj tempoj, ĉefe, kompreneble, noktoj. Estis bona ideo inviti la gekolegojn Mike kaj Mona. Krome ili ne nur estis gekolegoj. Ili iĝis intimaj geamikoj. Ankaŭ Lucie kontente parolis pri la hieraŭa kafoklaĉo: „Mi gratulas vin, Tom. Vi vere havas agrablajn gekolegojn. Mi ĝojus, se ili baldaŭ denove vizitus nin“.

La matenmanĝo estis preparita de Tom, kompreneble kun teo el akvokreso. Apud la pladoj kun pano, butero kaj marmelado okulfrape montriĝis verda pasto. „Ĉu ni manĝu tion?“, demandis Lucie kaj Tom fiere replikis: „Jes, tio estas pasto farita el akvokreso kaj olivoleo. Vi ja konas la kialon, ĉu ne? Mi ŝmiras ĝin sur mia pano. Estas ankaŭ bona por vi. Niaj eksperimentoj pruvis, ke ankaŭ la metabolo de la virino influas la efikon de nia nova metodo“. Lucie replikis „Ho ve, Tom, kaj mi pensis, ke vi jam nun frumatene preparis memfaritan paston uzante vian ...“, kaj nun ŝi ne plu povis subpremi laŭtan ridadon, ŝi ridis ĝis larmoverŝo. Post kelka tempo ŝi povis denove tute normale paroli kaj adiaŭis, ĉar en la urbocentro estis kunveno pri la filmprojekto. Ankaŭ Tom devis iri al sia laborejo, kie Mike kaj Mona verŝajne jam atendis lin.

La pordo al la laborejo ne estis fermita, la gekolegoj sidis en la konsilejo kaj intense konversaciis. „Bonan matenon, ĉu mi ĝenas vin?“, demandis Tom kaj Mike respondis: „Ne, estas bone, ke vi nun alvenis. Cetere, tre grandan dankon pro la hieraŭa kunveno en via hejmo. Estis tre ĝojiga, ne nur la kuko. Sed hodiaŭ mi proponas paroli pri miaj novaj planoj“. Mike montris papereton, sur kiu troviĝis eta superrigardo, skribita per preskaŭ nelegeblaj literoj. Li klarigis projekton por profesia ekspluato de la nova metodo. La titolo devus esti 'MMPS'. Tio estas mallongigo por 'Mirindaj Mamoj Per Spermo'. „Tio iĝos revolucio rilate al la klopodoj por ricevi pli grandajn mamojn. Sed ni devas esti tre singardemaj“, Mike opiniis. 'MMPS' estis planita kiel tute privata projekto. La tri kunlaborantoj interkonsentis, ke neniu devas paroli pri la uzado de la akvokreso. Tio restu tute sekreta afero. Kaj estus Mona, kiu gvidus la projekton kiel direktorino. Ŝia tempo kiel praktikantino ja finiĝus ĉimonate. Tom kaj Mike restus en la instituto sed promesis doni al Mona ĉian helpon, kiun ŝi bezonus.

La ideo de 'MMPS' estis la jena: En la periferio de la urbo Mona luprenas etan domon. Tie la nova firmao 'MMPS' ofertus la novan metodon por virinoj, kiuj verŝajne volonte pagus altan monsumon por la intima traktado. „Sed kie ni trovas la spermdonantojn?“, demandis Mona, ĉar Tom kaj Mike jam estis okupitaj. Mike konis la solvon: „Ne estus problemo. Mi demandos la junulojn el nia futbalo-teamo. Ili certe ĝojus gajni monon per tia bela laboro“. „Restas nur problemo por mi“, plendis Mona. Ŝi ja devus sekrete prepari amasojn da bongustaj freŝaj salatoj kaj multajn kruĉojn da teo por la junaj spermdonantoj. Verŝajne estus bona ideo konstrui varmkulturejon. Tiam oni nur povus iri en la ĝardenon kaj ĉiam estus ebleco rikolti la akvokreson.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.