La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Gefianĉiĝo

La apartamento de Sara nun enloĝigis du homojn. Robin trovis sufiĉe grandan laborĉambron. Krome la nova apartamento disponis ankoraŭ pli kromajn ĉambrojn, por gasto kaj, kompreneble, por estontaj infanoj. Li ne malĝojis, ke li forlasis sian propran malgrandan loĝejon. Nun li ĝuis ĉiutagan ĉeeston de Sara. Por la venonta festo ili nur ordigis la loĝoĉambron kaj la ĉambron por gastoj. En la aliaj ĉambroj kaj eĉ en la koridoro troviĝis multaj kartonoj, ankoraŭ ne elpakitaj. Robin ne sukcesis fari tion en tiu mallonga tempo. Sed al la festo ja venos nur Saskia kaj Ron. Ili certe komprenus la situacion.

„Ĉu ni povas helpi elpaki la kartonojn“, demandis Saskia, kiu alvenis kune kun Ron. Sara respondis „Ne, ne, vi ja venis por festi hodiaŭ. La laboro estas prokrastita. Venu al la manĝotablo. Robin preparis bongustajn surprizojn“. La gastoj sidiĝis, kaj Robin plenigis la glasojn per ŝaumvino kaj ekstaris dirante „Estu bonvenaj. Hodiaŭ ni festas du eventojn. Unue estas sensacio. Vi ja scias, ke nun ankaŭ Ron neatentite atingis telepatian kapablon. La duan eventon vi verŝajne jam antaŭsciis. Ni hodiaŭ anoncas nian gefianĉiĝon“. Saskia kaj Ron laŭte gratulis. Sara alportis kroman botelon da ŝaŭmvino, kaj ĉiu ĝuis la bongustajn manĝaĵojn.

„Nun ni ne plu bezonas tiom multe paroli. Estas ja pli bone unue koncentriĝi je la bankedo. Krome ni nun ĉiuj povas komunikiĝi telepatie“. Tio bone funkciis. Eĉ Ron, la 'komencanto' bone partoprenis la mensan komunikadon. Multaj komplimentoj estis senditaj ĉiudirekten. Ŝercoj zorgis por serena etoso. Sara eĉ denove rememoris la pasintan 'virtualan amludon', kiu okazis sur la tri seĝoj en la botanika ĝardeno. Saskia tre ĝojis pri tio kaj sendis sian proponon al ĉiuj kunestantoj „Jes, lastan fojon ni estis triopo, hodiaŭ ni estas kvaropo. Sidiĝu nun sur la sofo kaj la fotelo. Tie ni fermu la okulojn por kvarope sperti amorajn aventurojn“.

Ron sidis sur la fotelo kun granda nervozeco, la aliaj komforte aranĝis sin sur la sofo. Sara iomete malhelumis la ĉambron kaj sendis la unuajn signalojn: „Karaj amikoj, estas nun tempo por malkaŝa komunikado. Ĉiu el ni estu preta kaj ne retenu siajn sentojn. Pripensu, ni nun eniras virtualan sferon. Tie ni ne devas malkaŝi ion. Permesu, ke mi gvidu vin. For de viaj vestaĵoj! Kaj ni komencu komunan masturbadon“. Ron timigite malfermis siajn okulojn. Liaj tri geamikoj sidis paceme sur la sofo. Li miris, ĉar neniu estis forĵetinta la vestaĵojn. Saskia flustris „Kara Ron, malfermu denove viajn okulojn. Vi devas koncentriĝi. Ne timu, estas ja nur ludo, kiu okazis en niaj cerboj“.

Li obeis. Post kelkaj minutoj li sentis la agrablan varmon kaj vidis, ke ĉiuj tute nudiĝis, ankaŭ li mem. Li nun suriris novan regnon. Robin, lia kolego, kiu sidis sur la sofo inter la du virinoj, jam malrapide traktis sian kacon per ambaŭ manoj. Dume Saskia kaj Sara karesis siajn piĉojn. Neniu ŝajne interesiĝis pri la alia. Ron eĉ aŭdis mallaŭtajn ĝemojn de la virinoj. Li sciis, ke tio estis nur virtuala perceptaĵo. Tamen atingis lin seksa ekscito. Li nun ankaŭ komencis masturbi sin. Aŭdeblis denove la virtuala voĉo de Sara: „Jes, vi bone faras tion. Jam du rigidaj penisoj atendas nin. Saskia, ni virinoj kaptu nun la falusojn por arda flutado!“

Jes, tiu agrabla flutado plaĉis al la viroj. Saskia englutis preskaŭ la tutan stangon de Ron. Sara  iom pli singardeme lekis kaj mordetis la bastonon de Robin. La plezuro kreskis kiam la virinoj ankaŭ karesis la kojonojn permane aŭ perbuŝe. Ron fieris, ĉar li sentis, ke lia peniso tre forte rigidiĝis. „Ni ŝanĝu nun nian partneron“, ordonis Sara, kaj la flutado, nun iom variigita, denove komenciĝis. „La faluso preskaŭ krevas en mia buŝo. Ni enigu nun la  amorilojn en niajn malsekajn grotojn,“ proponis Saskia, sed Sara intervenis: „Ho ve, mi forgesis postuli ĝustan piĉlekadon de niaj viroj. Tion ni vere bezonas. Kisu, suĉu, leku! Niaj truoj atendas viajn langojn“. La viroj bone kunlaboris. Iliaj buŝoj dorlotis la voluptemajn grotojn. Denove la virinoj nun pli laŭte ĝemis. Ron kaj Robin eĉ kelkfoje alternis la partnerinojn sed kompreneble ne trovis diferencon. Verŝajne neniu povas distingi ĝemelajn vulvojn. Nur la virinoj povis diferencigi la diversajn amorantojn. Ron ja  estis pli bone razinta sin, do la stoplobarbo de Robin sin malkaŝis per tiklado.

Subite Sara neatentite interrompis la virtualan amludon. „Ĉesu!“, ŝi laŭte vokis. „Mi ne komprenas. Kial vi forrompis nian amoran aventuron? Ni eĉ ne vere startis ĝin“ demandis Saskia kaj ankaŭ Ron kaj Robin ne komprenis tiun ordonon. Sed Sara donis bonan klarigon „Mi ankaŭ bedaŭras mian intervenon. Tamen estis necese nun fari paŭzon. Pripensu, ni ĉiuj reale ne senvestiĝis. Se nia virtuala amludo estus daŭrigita, certe la viroj devus iatempe ejakuli, kaj la valora ĉuro tiam ŝprucus en la pantalono. Ne, tio ne estus bona finaĵo. Do, mi proponas trinki ion kaj poste ni kune iru al nia duŝejo. Ni daŭrigu nian aventuron nun en la reala mondo!“ Ĉiu konsentis, ankaŭ Saskia, kaj la malvarma biero helpis al adekvata refreŝiĝo.

La duŝejo estis tro mallarĝa por kvaropo. Saskia kaj Ron eniris kiel unua paro. Sara kaj Robin restis en la banejo kaj brakumis sin. Nur post kelkaj minutoj ili ankaŭ ĝuis la akvoŝprucaĵon. Elirante la duŝkabinon Sara vokis „Mi amas amoron kun malsekaj nudaj korpoj“ kaj puŝis sian korpon ne nur al Ron sed ankaŭ al la malsekaj korpoj de Saskia kaj Robin, kiuj ankoraŭ staris en la banejo. Ĉiuj nun ĉirkaŭbrakante karesis unu la alian. „Ek al la dormĉambro!“ vokis Sara, kaj la volupta kvaropo ĵetis sin sur la grandan liton por daŭrigi la amorajn aventurojn. Sed ĉi-foje ne plu estis grupa seksumado. La paroj ĝuis la konvencian sekskuniĝon.

Nur Saskia iomete bedaŭris tiun evoluon. Ŝia nova amoranto Ron vere plaĉis al ŝi, sed kaŝe ŝi ankoraŭ sopiris al Robin. Pli bone estus, se la du viroj samtempe traktus ŝin. Ron ja povus enigi sian stangon en ŝian vaginon. Kaj Robin ja povus bugri ŝin samtempe. „Koncentriĝu nun. Unue klopodu por ligi fidelan rilaton!“, postulis Ron, kiu telepatie bone kaptis ŝiajn dezirojn.

> > > F I N O < < <


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.