La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj nur por plenaĝuloj |
EROTIKA NOVELAROAŭtoro: Till Taster |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Robin Wilson estas 25-jaraĝa fraŭlo. Li ne estas sukcesa amaĵisto. Tamen li ofte sonĝas pri belaspekta amoplena amikino, ekzemple kiam li sidas en metroo. Li ja ĉiutage veturas pli ol unu horon al la urbocentro de Helkamp. Multas la belaj virinoj, sed Robin neniam kuraĝis alparoli ilin. Restas nur la revoj. Ankaŭ la gekolegoj en la instituto, kie Robin laboras, jam estas rimarkintaj, ke Robin suferas pri tiaj problemoj.
„Venu hodiaŭ al la kunveno en la kafejo de la instituto. Tie estos eta festo, prof. Fabre invitis la tutan kolegaron. Li ja sukcese kolektis grandan monsumon por la nova projekto“, proponas Ron, kiu apartenas al la sama sciencista laborgrupo kiel Robin. „Mi ne ŝatas tiajn aranĝojn“, respondis Robin, aldonante „sed mi venos. Tiam ni ja kune povas ĝui la fanfaronadon de nia ĉefo. Mi nur esperas, ke estos bona bufedo“. „Ne ĉiam pensu pri la manĝaĵo, por vi pli gravas la sporto. Pensu pri via belaspekta ventro.“, Ron mokis lin kaj post tiuj vortoj sekrete malaperis.
Prof. Fabre malfermis la vesperan renkontiĝon: „Karaj gekolegoj! Mi ĝojas, ke vi ĉiuj kunvenis. Hodiaŭ ni ĉiuj povas festi la grandan sukceson. Nia venonta projekto estos sekurigita. Nia laborgrupo eĉ kreskos per tri pliaj sciencistaj kunlaborantoj. La venontan semajnon okazos nia projekta seminario. Tiam vi povos bonvenigi ilin. Sed nun mi invitas vin iri al la bufedo. La bongustaj bulkoj kaj la ŝaŭmvino jam atendas nin“.
La tuta kolegaro nun obee enviciĝis antaŭ la longa tablo por sin provizi. Ron staris malantaŭ Robin kaj rimarkis, ke pro la amaso da homoj oni certe bezonus iom da tempo por atingi la manĝetojn kaj la ŝaŭmvinon. Li demandis koleginon, kiu staris en la vico antaŭ Robin „Helen, ĉu vi havas novajn informojn pri la projekto?“ Helen turniĝis dirante „Ne, mi ankaŭ nur scias, ke temas pri la 'telepatio-eksperimento'. Niaj konkurencantoj ja eltrovis ĝin“. Per sia dekstra mano Ron donis etan puŝon al la dorso de Robin por instigi lin, dirante „Robin, vi ja certe scias ion, kion vi pensas?“
„Mi ankaŭ nur havas magrajn informojn. Tiu eksperimento tute ne traktis veran telepation. Ili ja nur pruvis, ke oni povas transporti pensojn per magneta stimulado. Kaj ili nur sukcesis per du aŭ tri mallongaj vortoj“, klarigis Robin, kaj Ron ĝojis, ke li sukcese instigis sian kolegon al konversacio kun virino. Sed, ĝuste en tiu momento alvenis ŝia amiko. „Pardonu min, kara,“ li diris, brakumante ŝin, kaj aldonis „mi preskaŭ preterdormis tiun kunvenon.“ Ron nur komentis „Feliĉulo, vi. Ni ankoraŭ ne atingis la bulkojn. Sufiĉas la oferto, eĉ por vi.“ Do, tiu aranĝo pasis por Robin kiel kutime. Estis nur kelka babilado kun malmultaj gekolegoj, sen ŝanco por plia alproksimiĝo. Ron ne povas malhelpi sian kolegon tre frue forlasi la aranĝon.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.