La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Scivolemo

T'skitor, la ambasadoro de Lakano, alvenis kun du akompanantinoj. Tido gvidis ilin al la instruejo, kie la tuta teamo de la Centrejo por defendado kolektiĝis. Alija Okeke, la ministrino por eksterlandaferoj, faris la bonvenigan paroladon: „Mi ĝojas, ke en tiu mallonga tempo ni jam aranĝis la duan kunvenon. Nur antaŭ kelkaj tagoj vi akceptis nian delegacion, kiu revenis kun neforgeseblaj impresoj. Estu bonvenigaj sur Holar. Estu scivolemaj! Mi deziras ĉion bonan por via hodiaŭa vizito. Kaj ricevu la plej elkorajn salutojn de nia Reĝo Paŭlo la dua.“ T'skitor dankis por la varma akcepto kaj transdonis grandan korbon plenigita de diversaj freŝaj fruktoj el Lakano.

La ĉambroj de la altrangaj gastoj troviĝis en eta hotelo tute proksime de la centrejo. Helina kaj Nuka gvidis la reptiloidojn tien. Sur la mallarĝa vojeto antaŭenpaŝis la ambasadoro apud Helina. Nuka postiris meze de la du reptiloidaj virinoj. „Mi estas Nuka Madaki, biologo de la Tero,“ li mallonge prezentis sin. „Ah, vi estas kolego, mi estas d-rino Zkoruve, biologino el Lakano, kaj jen Zkalana, nia ekspertino por turismo“, replikis la doktorino el Lakano. La sekvanta babilado kompreneble traktis biologajn aferojn. Zkoruve multe demandis pri la floroj, kiuj ornamis la vojeton. Bedaŭrinde Nuka nur povis doni magrajn informojn. Li ja venis de la Tero, kaj li ankoraŭ ne sufiĉe zorgis pri la tiea vegetaraĵo. Zkalana ne povis partopreni la konversacion. Sed ŝi sintenis iomete strange. Nuka rimarkis, ke dum la tuta vojo ŝi premetis sian korpon al lia flanko. Li ne kontraŭis tion, kompreneble ĉar li ja ĉiam ŝatis virinan ĉeestadon. Sed li ne bone komprenis ŝian nunan alproksimiĝon. Estis la unua tago de la vizito. Nuka neniam antaŭe spertis, ke fremda virino tiom rapide montris sian simpation. „Ni preskaŭ atingis nian celon“, vokis Helina. Ŝi montris al la proksima konstruaĵo apud eta lago. „Ĉi tie estas tre bona loko por fari foton“, proponis la ambasadoro, kaj ĉiu stariĝis antaŭ la bordo, la pitoreska lago en la malantaŭo. Nuka priservis la fotilon de Zkalana. Poste la grupo eniris la hotelon. La gastoj miris pro la luksa ekipaĵo. „Ho ve, mi forgesis la poŝeton de la fotilo, verŝajne ĝi ankoraŭ kuŝis sur la benko ĉe la lago. Ĉu vi povus akompani min, Nuka?“, demandis Zkalana kaj rapidegis al la eliro. „Kompreneble, sed ne tiel rapide. Ni ja havas tempon“, rimarkigis Nuka.

Alveninte ĉe la lago Zkalana tre ĝojis. La poŝeto de ŝia fotilo ankoraŭ atendis sur la benko. „Ĉu mi povas fari privatan foton de vi? Ĉu vi permesas?“, ŝi petis. Nuka ne povis rifuzi tion. Li stariĝis je la bordo de la lago. Sed ŝajne Zkalana ne estis kontenta. „Staru ne tiel nenature. Kaj montru tute normalan vizaĝesprimon“, ŝi plendis. Nuka klopodis kontentigi ŝin, sed li ne bone komprenis ŝiajn intencojn. Ŝi provis fari foton, sed ofte interrompis por postuli alian pozon de Nuka. Finfine ŝi sukcesis kaj dankis lin ne nur per vortoj, sed ankaŭ per arda brakumo. Nuka ektimis. „Nedankinde“, li balbutis kaj proponis nun fari foton de ŝi. Sed Zkalana malkonsentis. „Ne, ne, ĉi tie. Mi preferus promeni kun vi ĉidirekten. Venu kun mi tien al la belaj arboj kaj arbustoj!“ Nuka hezitis, sed ŝi puŝis lin al la dezirata direkto.

Malproksime de la vojeto, preskaŭ plene kaŝita per densaj arbustoj, Zkalana ĝoje vokis „Ĉi tie estas bona loko. Faru nun belan foton de mi!“ Nuka komencis alĝustigi la fotilon kaj koncentriĝis nur je la aparato. Li ne rimarkis, ke intertempe Zkalana demetis siajn vestaĵojn. Tute nuda ŝi nun staris sub la arbo. „Kion vi faris?“, li demandis timigite. Sed Zkalana nur ridetis kaj daŭre ŝanĝis siajn pozojn. Pro tio Nuka iĝis tute nervoza. Zkalana venis al li kaj premis sin per sia korpo al li kaj flustris „Mi deziras nur belan foton. Do koncentriĝu!“ Per tiuj vortoj ŝia mano lascive tuŝis lian subventron. Nuka ne bonfartis, sed li intertempe ne plu povis subpremi ekscitecon. Zkalana jam sentis lian malmolan interkruraĵon.

„Tio estas ja surprizo!“, ŝi diagnozis kaj provis senvestigi lin ankaŭ. Nun Nuka montris kontraŭstaron. Li forte forpuŝis ŝin kaj decidite postulis, ke ŝi tuj ĉesu kaj surmetu ŝiajn vestaĵojn. Sed Nuka ne sciis, ke dum amoraj interagoj reptilianinoj neniam akceptas defendadon. Kontraŭe, ĉiu defendo nur efikus plian seksan stimuladon. Ŝi pli intense nun provis fortiri lian pantalonon kaj ju pli Nuka defendis sin des pli ŝi plifortigis siajn seksajn atakojn. La rezulto estis finfine, ke ankaŭ Nuka estis tute nuda. Evidentiĝis, ke li sentis nun du kontraŭajn impulsojn. La unua estis la kontraŭstaro. Li ne volis simple akcepti tiun agreseman seksan atakon. Sed la dua impulso montriĝis per forte malmola kaco. Ankaŭ li, kiel Zkalana, sentis plian volupton dum la agresema alproksimiĝo. Kion fari? Li eĉ provis bati ŝin, sed ŝi respondis kun ankoraŭ pli forta ofensivo. Ŝi faligis lin. Nuka nun kuŝis surdorse kaj Zkalana sidis kun disetenditaj gamboj sur li. Ŝiaj genuoj premis sur liajn brakojn. Ŝi estis pli forta ol li. Per ŝiaj manoj ŝi ne nur batis lin, ŝiaj ungoj produktis ruĝajn spurojn sur lia haŭto. Krome ŝi kliniĝis kaj eĉ mordis lin forte. Nuka kriis pro doloro, sed li nun ankaŭ uzis tiun taktikon. Li mordis ŝin en ŝiaj mamoj. Zkalana ankaŭ sentis doloron. Ŝi ekkriis, sed ŝi ja bezonis tiajn atakojn por atingi seksan kontentecon. Ŝi nun ŝanĝis sian pozicion tiel, ke ŝia vagino nun puŝis kontraŭ lian faluson. Nuka ne povis fuĝi. Lia peniso estis nun viktimo de tiu seksavida reptiloidino. Ŝi rapidege levis kaj mallevis sian korpon.

„Mi estas tre scivolema. Kial ili ankoraŭ ne revenis? “, demandis Helina. Ankaŭ d-rino Zkoruve ne komprenis, kial Zkalana kaj Nuka bezonis tiom da tempo por trovi tiun poŝeton. „Eventuale ili ja enamiĝis unu al la alia“, ŝercis Tido. D-rino Zkoruve ekkaptis tiun indikon: „Ho ve, mi ne trakontrolis tion. Ĉu Nuka ricevis informojn pri la tipa seksa sinteno de niaj virinoj?“ Tido petis plian klarigon: „Ĉu eblas, ke Zkalana travivas sian sekseman periodon kaj ne povis bremsi sian voluptecon? Dum nia vizito sur via lando ni ricevis ja tiurilatajn informojn de Prof. Trok.“ D-rino Zkoruve konfirmis tion kaj vokis: „Helina, ni ambaŭ devas rapidegi al la lago, venu!“

Anhelante la du virinoj atingis la proksiman lagon. Sed la malaperinta paro ne estis videbla. „Ni serĉu tie, sub la grandaj arboj!“, proponis Helina. „Haltu! Tie, malantaŭ la arbustoj!“,  flustris la biologino el Lakano. Evidente Zkalana kaj Nuka ĵus finis seksumadon. Ili ankoraŭ ne sukcesis resurmeti la vestaĵojn. Nuka ne povis kaŝi ĝustatempe la ruĝajn spurojn de la akraj reptiloidaj ungoj. Li aspektis tre elĉerpita. Nur Zkalana ne montris nek laciĝon nek penton. „Kial vi ĝenas nin“, ŝi malrespekte demandis. Helina volis respondi, sed D-rino Zkoruve retenis ŝin: „Estus vane, ne diskutu nun. Ni traktu la aferon morgaŭ.“ Senvorte la kvar reiris al la hotelo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.