La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Planoj

Lace kaj malrapide Job kaj Ina kune kun Freja iris hejmen. Estis vere bona festo. Ili ĝuis mem grandajn amorajn aventurojn. Job nun pli klare komprenis la vivon sur Ritamiaro. Tamen restis multaj demandoj, sed irante hejmen kun du belaj virinoj li ne volis plu konversacii. Li preferis brakumi kaj karesi ilin kaj ĝuis la intimecan kunestadon. „Ni nun iru al niaj litoj, morgaŭ matene estu nova tago kaj mi ĝojos pri la konversacio kun vi“, li diris al Ines kaj kisis ŝin. Freja ankaŭ salutis: „Bonan nokton, mi ĝojus, se baldaŭ estus la tago, kiam vi, Job, plej bone kune kun Ines dorlotus min sur la 'Ĉiela Trono'. Mi sopiras al viaj langoj.“ Job ridetis kaj kisis ankaŭ ŝin.

La sekvan tagon Job vizitis la redaktejon de Branko. Tie ankaŭ ĉeestis Til Schneider, la ĉefredaktisto de la gazeto 'Sekreta Insulo'. Tiu gazeto aperis monate sur la insula reto. Vivis ja nur ĉirkaŭ mil homoj sur Ritamiaro, tial papera eldono ne indus. Estis vere nur malgranda buroo kun tri labortabloj. Ĉiuj muroj estis kaŝitaj malantaŭ grandaj regaloj. „Ni ja bezonas plifortiĝon. Ĉu vi volas kunlabori, Job?“ demandis Til. Job klarigis, ke li nur por entute ses semajnoj rajtas esti sur la insulo. Poste li devus reveturi hejmen kaj finprepari ampleksan raporton pri Ritamiaro. Li aldonis: „Intertempe mi ne plu certas, ĉu mi eĉ ankoraŭ volas finprepari raporton. Kaj tra mia cerbo jam flugis novaj ideoj. Ĉu mi havus la ŝancon resti sur la insulo kaj vivi ĉi tie?“ „Verŝajne vi enamiĝis! Tio povas baldaŭ finiĝi“, opiniis Branko kaj ridetis. „Jes, vi pravas, sed mi ankaŭ enamiĝis al la tuta insulo“, respondis Job. Li lernis, ke ekzistas altaj hurdoj por la enmigrado. Bone edukitaj homoj, speciale junaj viroj, ĉiam havas realan ŝancon. Indas iri al la buroo por enmigrado. Tie oni devas enmanigi sian peton. Se ĝi estus akceptita, sekvus multaj malfacilaj ekzamenoj.

La plej pezaj ekzamenoj verŝajne okazus pro aliaj kaŭzoj. Restis ja multaj demandoj, kiuj ĝis nun ankoraŭ ne estis responditaj por Job: Kiel reagus la redakcio? Tre verŝajne ili postulus la repagon de la enspezoj. Kion pensus Ines? Ĉu unu jaro atendotempo estus eltenebla por li? Kiom da infanoj dezirus ŝi? Ĉu sekskuniĝo en publiko ne bremsus la volupton? Kun kiuj aliaj oni loĝus en sama domo? Ĉu ekestus ĵaluzo? Ĉu post geedziĝo ankaŭ eblus amoraj rilatoj al Aleta kaj Freja kaj eventuale eĉ al aliaj?

 > > > F I N O < < <


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.