La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Distriĝo

La veturilo portis ilin al la urbocentro. „Ĉi tie post via longa vojaĝo vi povas trovi bonan distriĝon“, diris Alija kaj montris al la granda magazeno ĉe la kruciĝejo: „Mi donas al vi nun vian legitimilon. Ĝi portas la signon de nia reĝino. Tio signifas, ke ĉiu devas helpi vin, se estus bezono. Krome per via legitimilo vi povas senpage akiri ĉion, kion vi volas. Mi montros al vi kelkajn vidindaĵojn, kaj poste vi povos memstare esplori la ĉirkaŭaĵon. Nia renkontejo post du horoj estu tiu placo antaŭ la magazeno.“ Alija nun promenis kun la du teranoj tra la stratoj montrante multajn strangajn konstruaĵojn. Birte kaj Don estis troe nutritaj per informoj, kiujn ili neniam povos digesti en tia mallonga tempo. Iom post iom la konstruaĵoj iĝis pli malgrandaj kaj ankaŭ pli malnoblaj.

„Nun ni atingis la amuziĝstratojn“, Alija klarigis. Troviĝis sennombraj restoracioj, butikoj, malgrandaj kinejoj kaj domoj, kie staris grandaj ŝildoj kun nudaj viroj. Ili evidente atingis la bordelojn. Birte ĵus volis forlasi tiun straton, sed Alija proponis eniri en vastan korton, kiu troviĝis inter du domoj. Sur ambaŭ flankoj oni povis vidi nudajn virojn starantaj aŭ sidantaj malantaŭ grandaj fenestrovitraĵoj. Alija frapis je unu vitraĵo kaj iris al la apuda pordo. „Mi jam elektis mian distraĵon, faru la samon. Ni renkontiĝos post du horoj“, kaj per tiuj vortoj ŝi malaperis. Birte kaj Don restis starante kaj nur miris pri tiu neatendita okazaĵo. „Kion ni nun faru?“, demandis Birte kaj aldonis: „Mi ne emas plezuriĝi nun kun iu nuda viro.“ Ankaŭ Don malgraŭ sia virina aspekto ne emus fari tion, sed li klarigis ideon, kiuj Birte certe ne povis rifuzi: „Birte, lasu nin kapti la ŝancon. Ni ankaŭ frapu je la vitro kaj poste kunvenu kun du nudaj viroj en certe komforta ĉambro. Sed ni ne uzu la seksajn ofertojn. Lasu nin konversacii kun tiuj homoj. Estas tre bona ŝanco, konversacio kun viroj, sen kontrolo per la ĉefkomandantino. La viroj ĉiukaze ricevos la monon, ĉar ni havas ja la reĝinan legitimilon. Ili certe ne raportus pri nia komunikado.“

La virino en la koridoro kontrolis la legitimilon kaj monotone postulis, ke la du fremdulinoj indiku la dezirojn. Birte kuraĝe deklaris: „Ni bezonas unu ĉambron por kvar personoj, kaj ni deziras seksumi unu horon kun la du viroj el la lokoj kvin kaj naŭ“. Sen kromaj demandoj ŝi donis ŝlosilon al Birte por apartamento n-ro 11 kaj vokis la deziratajn virojn, la amoristojn Zane kaj Tido. Ili tute nude, sed provizore kovritaj per mantukoj, ankaŭ eniris la apartamenton. „Saluton, vi belaj virinoj. Kion vi bezonas? Ni certe plenumos viajn plej ardajn dezirojn“, diris Zane kaj demetis la mantukon.  „Ne, ne, ni bezonas nenion“, respondis Don, kaj per tio li produktis nekredeman miregon. Tido demandis: „Ĉu? Ĉu vi nur volas spekti nin? Ĉu ni masturbu antaŭ vi? Ĉu mi bugru mian kolegon por kontentigi vian fantazion?“ Birte nun klarigis, ke sekso hodiaŭ tute ne estis bezonata. Ili nur venis por fari konversacion, kaj Zane rimarkigis: „Ah, mi komprenas, vi havas psikajn problemojn, kaj vi bezonas nian konsilon. Jam unufoje vizitis min virino, kiu nur volis babili. Kial ne? Kia temo?“ Denove Birte klopodis klarigi la aferon. Ŝi eksplikis, ke ŝi kun sia kolegino venis de fora planedo kaj nur volas kolekti informojn pri la vivkondiĉoj en la ĉefurbo de Umlaba. Krome ŝi petis, ke ĉiu silentu pri la enhavo de la konversacio. La du viroj konsentis pri tiu stranga propono kaj surmetis banmantelojn. El la fridujo ĉiuj elmetis trinkaĵon, kaj la komunikado paceme kaj sen seksaj agoj komenciĝis.

„Kial vi ofertas seksan servon ĉi tie?“, demandis Don kaj alrigardis Tidon, kiu respondis: „Estas pro la mono, nur pro la mono. Por viroj vere estas problemo, gajni ion. Per normala laboro mi gajnas nur malmulton. Krome mi neniam direkte ricevas la monon. Ĝi estas unue ĝirata al mia edzino. Ŝi tiam donas al mi trionon. Triono estas pro la reĝinaj impostoj, kaj triono estas por ŝi. La lastajn jarojn mi spertis multe da kvereloj, ĉar mi perlaboras nur malmultan monon. Ŝi preskaŭ devigis min labori ĉi tie. Estas feliĉo, ke mi nur laboras por ses horoj. Hejme mi ja krome devas mastrumi, tiu laboro en la propra hejmo kompreneble ne produktas monon“. Birte kompate demandis: „Vi ŝajne ja tute ne estas kontenta kun via edzino. Kial vi ne simple forlasus ŝin? Vi estas ja belaspekta viro kaj certe facile trovus pli bonan virinon“. Tido laŭte ridis: „Vi komprenas tute nenion! Sur Umlaba nur la virino rajtas forpuŝi edzon kaj postuli divorcon. Por viroj tio ne estas permesata. Kaj la vivo sen edzino estas eĉ pli malfacila. Se sendependa viro laboras, li ricevas nur kvaronon de la salajro, la resto malaperas pro la impostoj.“

Birte kaj Don lernis, ke viroj sur Umlaba vere travivas pezajn vivkondiĉojn. Ankaŭ Zane plendis: „Eĉ se mi, kiel sendependa viro, serĉus nur tre malaltan laboron, mi devas unue kontentigi la direktorinon de la laborloko. Mi mem spertis, ke ŝi postulis de mi seksan servon antaŭ la komenco de la laboro aŭ poste dum libertempo. Se mi rifuzus tion, ŝi senpere maldungus min. Se mi estas edziĝinta, mi estas iomete protektita per mia edzino. Ŝi devas ja konsenti al mia kontrakto. Do, tiam la direktorino konas ŝin, kaj tial ne riskus sekse ekspluati ŝian edzon“. Birte kaj Don dankis pro la detalaj informoj kaj adiaŭis.

„Ni iru nun al la renkontejo antaŭ la magazeno“, diris Don. Tie alveninte, restis ankoraŭ kelka tempo por trairi la butikuman konstruaĵon. Ŝajne ne estis granda diferenco inter la aranĝoj de la vendejoj inter Umlaba kaj Tero. Nur unu butiko malmergiĝis, estis vendejo por ludmaterialo. Ĉi tie troviĝis du sekcioj, unu por knabinoj, markita per blua koloro, kaj la alia por knaboj, markita per roza koloro. Do, tute kontraŭe por teranoj. En la sekcio por knaboj estis ofertitaj pupoj, pupoĉaroj, dometoj por pupoj k.t.p. En la sekcio por knabinoj montriĝis ludilaj armiloj, laboriloj, kaj aŭtoj el plastiko. La ludmaterialo estis bona indikilo por la distribuo de la sociaj roloj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.