La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Rendevuo

Robin restis ankoraŭ duonhoron sola en la kafejo. Hodiaŭ li tute ne povis koncentriĝi je la laboro. Li nur atendis la laborfinon kaj la hejmveturadon per la metroo. Tre frue li forlasis la instituton direktiĝante la metroo-stacion. Hodiaŭ la trajno alvenis ĝustatempe, kaj Robin eniris la preferatan vagonon. Li tuj sentis la ĉeestadon de Sara sen vidi ŝin. „Iru antaŭen, ĉi tie, apud mi, estas ankoraŭ libera sidloko“, sonis klara voĉo, ne aŭdebla por aliaj. Robin respondis ankaŭ telepatie „Koran dankon, Sara. Nun mi spertas tre praktikan trajton de mia nova kapablo“. Li sidiĝis apud lia nova amikino brakumante ŝin kun granda ĝojo. La aliaj kunvojaĝantoj ne ĝenis lin. Nun li povis tute libere babili kun ŝi, kaj neniu kunvojaĝanto aŭdus tion. „Ni povas ne nur babili.“ transsendis Sara kaj daŭrigis la kaŝan konversacion „Atendu kaj sentu! Mi nun karesas vin. Mia dekstra mano tuŝas vian hararon“. Robin iomete ekskuiĝis. Li ne nur ricevis la mesaĝon, li ankaŭ sentis, ke iu kareseme tuŝis lin. Sed estis nereala tuŝo, tamen tre agrabla. Sara povosciis ne nur sendi vortojn kaj bildojn al lia cerbo. Ankaŭ sentoj kaj eĉ agoj estas transporteblaj per ŝia telepatia komunikado.

„Tiam mi povas ja ankaŭ kisi vin en kvazaŭ virtuala maniero, ĉu ne?“ demandis Robin telepatie, kaj tuj poste li mense vidis la ruĝajn lipojn de Sara kaj sentis varman malsekan kison. Sed estis nur la 'virtuala' metodo. „Tio estis bona komenco. Sed mi esperas, ke mi ricevos realan kison de vi baldaŭ“, li pensis. Sara komprenis tion kaj ridete ambaŭ eltrajniĝis je la venonta metro-haltejo.

La itala restoracio estis bona loko ne nur por manĝi. La juna paro tie trovis komfortajn seĝojn. La kelnero tuj alvenis kaj alportis teleron kun bongusta freŝa pano. Robin mendis la vinon kaj la menuon. La preparo de la manĝo daŭris iomete, bona ŝanco por Robin. Liaj okuloj ne volis forlasi ŝian belan vizaĝon. Ankaŭ Sara estis kontenta dirante „Jes, estis bona ideo iri ĉi tien. La restoracio plaĉas al mi, kaj krome mi vere malsatas.“ Robin pensis „La restoracio tute egalas. Gravas nur, ke vi ĉeestas, ĉar estas vi, kiu plaĉas al mi“. Post tiu telepatia mesaĝo Sara proksimiĝis al li. Ŝi premetis sian korpon al li, kaj nun okazis reala kisado. „Hm, hm“, kraĉotusis la kelnero kaj prezentis la manĝaĵon. Sara ricevis grandan picon kun fungoj kaj tomatoj. Por Robin estis la ege malvarma plado kun nudeloj kaj fromaĝo. Li kaptis la glason kun ruĝa vino kaj fiere proklamis „Kara Sara, mi dankas vin pro tiu rendevuo kaj mi proponas, ke ni ambaŭ tre ofte renkontiĝu. Por la venonta semajnfino mi invitas vin veni al mia loĝejo. Mi promesas bone ordigi la loĝoĉambron kaj preparos bongustan kukon.“ Sara dankis pro la vizito kaj rakontis, ke ŝi ankaŭ nur malofte ordigas sian apartamenton. Tial indas inviti vizitantojn.

La itala kuiraĵo kaj la vino vere bongustis. Sed Sara ne sukcesis finmanĝi la grandan picon kaj ofertis parton al Robin, kiu jam estis formanĝanta la nudelojn. Tute sataj kaj iomete lacaj ili forlasis la restoracion. Sara direktis ilin al la parko. Sub granda arbo troviĝis benko, sur kiu la juna paro ripozis. Robin tenere metis sian brakon sur ŝian ŝultron. Sara nun pli dense premis sin al li kaj ambaŭ fermis la okulojn. Komenciĝis intima telepatia dialogo.

„Ĉu vi ankaŭ vidis, kion mi vidas?“, demandis Robin. „Jes, sed mi volas, ke ankaŭ vi senvestiĝu“. La juna paro nur ŝajne neaktive sidas sur la benko. En ambaŭ mensoj okazis pasia amludado. Robin karesis la tutan korpon de Sara kaj kisis ŝin ne nur sur ŝia buŝo. Ankaŭ Sara donis sian parton. Ŝiaj manoj vagadis sur lia nuda dorso kaj baldaŭ atingis lian amorilon. Robin timigite reagis. Li sentis grandan volupton kaj ne nur virtuale fortan erektiĝon. Li malfermis siajn okulojn kaj iomete malproksimiĝis de ŝi dirante „Mi ne povas kredi tion. Ni ambaŭ seksumas nur uzante niajn mensojn. Estas nova sperto por mi. Rakontu pri viaj spertoj“. Sara, kiu komenciĝis ĝui la virtualan ludon, iomete bedaŭris la reagon de Robin, sed ŝi bone komprenis lin. Ŝi ja jam ekde kelkaj jaroj spertis telepatiajn travivaĵojn. En tiu situacio ŝi hezitis malkaŝi siajn spertojn al Robin. Ŝi timis, ke li povus esti ĵaluza. Robin tuj rimarkis tiun penson kaj diris „Ne, ne, mi ne estos ĵaluza. Bonvolu rakonti. Mi estas scivolema, mi esperas, ke viaj rakontoj ekscitos min“.

Sara nun ne plu estis laca, kaj proponis promenadon tra la parko. Tiam ŝi pli bone povus raporti. Robin konsentis, kaj man-en-mane ambaŭ paŝis tra la parko. Sara senĉese parolis, kaj Robin nur aŭskultis, kelfoje li brakumis kaj kisis ŝin. Sara parolis pri sia infaneco kaj speciale pri sia ĝemela fratino Saskia. „Cetere, por la postsekvanta semajnfino mi invitas vin iri al mia loĝejo. Tiam estus la ŝanco, ke ankaŭ mia fratino venos“, ŝi proponis, daŭrigante la raporton.

Post la 18-a naskiĝtago ili eltrovis, ke ili estas telepatiaj. Sara bone memoras la tagon, kiam okazis akcidento al ŝia fratino. Kvankam tio okazis en ĉirkaŭ 100 metrojn fora distanco, ŝi subite sentis grandan doloron, ekzakte kiel Saskia,  kiu tiam suferis pro rompiĝo de la maldekstra gambo. Ne estis bona travivaĵo, per kiu komenciĝis tiu telepatia kariero. Sed feliĉe sekvis aliaj, tre agrablaj spertoj. Tre ofte la du ĝemeloj nun mense komunikiĝis.

Ĉiu el ili estis informita pri la travivaĵoj de la alia. Ili preskaŭ simultane ankaŭ ĝuis la samajn sentojn. Do, oni ricevis la saman ĝuon, se la alia ĝuis ion. Eĉ sekretaj kisoj kaj karesoj kun amikoj ne plu estis sekretaj. Sara daŭrigis sian raporton „Mi tre bone memoras la nokton, kiam mia fratino tre malfrue iris hejme. Mi jam estis en la lito. Saskia tiutempe ankoraŭ dormis en la sama ĉambro, en apuda lito. Sed ŝi ne povis ekdormi, ĉar ŝi daŭre nur pensis pri la pasinta rendevuo kun sia amiko. Ŝi estis tiel ekscitita, ke ŝi nepre bezonis masturbadon. Mi estis duone dormanta, sed mi klare sentis, ke ŝi volis, ke mi helpu ŝin. Tial mi venis al ŝia lito kaj ni spertis nian unuan lesban amoron. Ja, krome estis ankaŭ incesto, ĉu ne?“ „Faru paŭzon“, petis Robin, kiu nun sentis grandan eksciton.

Li brakumis ŝian amikinon. Sara ankaŭ rimarkis lian volupton kaj metis sian manon sur lian pantalonon, ŝi palpis la tie malliberigitan kacon, kiu nun forte erektiĝis. „Jes, mi scias, kion vi bezonas“, ŝi diris. Apud la parka vojo troviĝis multaj arbustoj. Tien ŝi direktigis lin kaj en sekura cirkaŭaĵo, sub la kronoj de granda fago, ŝi liberigis lian kacon. „Ho, kia granda faluso!“, ŝi vokis, kaj senhezite surgenuis por kisi tiun amorilon. Robin ne tre longe eltenis la traktadon kaj ŝprucigis sian ĉuron direkte al la buŝo de Sara. Sara kaptis la plimulton kaj permane iomete melkis lian ankoraŭ rigidan penison. Robin nun laŭte ĝemis. Li klinis kaj kisis sian amatinon, gustumante la propran fluidaĵon. „Mi ankoraŭ ne finis“, flustris Sara kaj daŭrigis la melkadon ĝis dua ŝpruco forlasis la nun lacigitan amorilon. Sekvis longa langokiso, kaj Robin eĉ zorgis pri la iomete malseka vizaĝo de Sara. Li donis al ŝi sian poŝtukon kaj petis pardonon pro la malpurigado. Sed Sara nur ridete reagis „Tio ne estas malpurigado, estas bona kosmetika traktado. Morgaŭ mia haŭto estos pli bela ol hodiaŭ!“ Brak-en-brake ambaŭ forlasis la parkon. Nun estis tempo por iri hejmen.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.