La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Kvaranteno

Job provis ordigi siajn pensojn per tiuj demandoj: „Kio okazis? Kiel mi estas ĉi tie? Kion alportos la morgaŭa tago?“. El la medicinista buroo venis la informo pri minimuma restado por kromaj ses tagoj en la ĉambro n-ro 12. Tiu ĉambro vere similas malliberejan ĉelon. Sen fenestro, nur lito, seĝo, tablo kaj ŝranko, en angulo neceseja seĝo apud duŝo kaj eta ekrano kun klavaro sur la tablo ofertis kelkan distriĝon, ne ekzistis libera atingo al la interreto. Oni nur rajtis trafoliumi la oficialajn paĝojn de la medicinista akceptejo. Tie Job trovis magrajn informojn pri la insulo Ritamiaro. Jes, Ritamiaro.

Neniam antaŭe li estis aŭdinta ion pri tiu insulo. Nur dum la lasta redakcia kunsido oni traktis tiun temon. Job, 29-jaraĝa, tie laboris ekde kvar jaroj kiel libera ĵurnalisto. Li ofte preparis longajn artikolojn pri fremdaj landoj, ĉar li ŝatas vojaĝi tra la mondo. La renoma gazeto ĉiam bezonis interesajn novajn rakontojn por la pretendema legantaro. Kaj la konkurenco ne dormis. Tre ofte ili ankaŭ traktis similajn temojn kaj varbis kun allogaj fotoj el foraj mirindaj lokoj. Iu en la kunsido menciis la insulon Ritamiaro. Oni nur sciis, ke tie loĝas tre influhava riĉulo. Li ĝis nun sukcese ŝirmis sian rifuĝejon kontraŭ ĉiaj scivolemaj ekvidoj. Nur malmultaj ĵurnalistoj vizitis la insulon. Revenante ili ĉiam alportis enuigajn informojn, kiuj traktis la belan strandon kaj la abundan faŭnon. La riĉa posedanto ne permesis fordoni informojn pri lia loĝdomo aŭ pri la aliaj loĝantoj sur la insulo. Evidente ili ĉiuj estas dungitoj de la riĉulo. Ili ankaŭ bone gardis la sekreton kaj ĉiam silentis.

„Vi, Job, vi estas la ĝusta homo por tiu projekto!“ diris la ĉefa redaktisto kaj aldonis: „Sendu vian peton por envojaĝo al la rajtigita buroo de la insulo. Ne zorgu pro la kostoj. Ni pagos vian ekspedicion por 6 semajnoj. Kunportu belajn fotojn kaj interesajn raportojn!“. Do, Job volonte akceptis kaj nun, ĉi tie dum la kvaranteno, li ne plu sciis, ĉu li vere plenumos sian taskon.

La trian fojon li tralegis la informojn sur la eta ekrano. Ritamiaro troviĝas en la Pacifika Oceano. La insulo havas areon de ĉ. 12 kvadrataj kilometroj. La averaĝa temperaturo estas ĉ. 25 gradoj. Tion Job jam sciis, sed li ne trovis multajn aliajn informojn, ekz. pri la nombro de la loĝantoj. Granda parto de la prezentaĵo estis jura teksto kun detalaj priskriboj de la kondiĉoj, kiujn oni devas zorgeme observi dum envojaĝo. Ritamiaro estas tute privata loko. La kondiĉoj por eniri tiun areon devas esti akceptitaj de ĉiu fremdulo. Job ĉi tie trovis kelkajn vere strangajn ordonojn. Ekzemple, ĉiujn raportojn pri la insulo kaj la vivo sur ĝi oni devas unue prezenti al la oficistaro de Ritamiaro. Ne fari tion gvidus al rapidaj reagoj de la advokatoj de Ritamiaro, eĉ se iu publikigus ne-rajtigitajn informojn de la insulo jarojn poste. Je la fino Job legis vere bizaran admonon: „Ĉiu vizitanto devas respekti niajn regulojn, speciale tiujn pri la kondutmaniero. Neniu homo rajtas seksumi kun alia, krom se li aŭ ŝi estas edzo aŭ edzino. Kromajn regulojn ĉiu vizitanto ricevas dum la enkonduka tago, organizata de la oficiala buroo por enmigrado.“

Post kelkaj tagoj Job rimarkis, ke longa restado en tiu ĉambro tute ne plu estis eltenebla. Li laŭte protestis kaj postulis de la gardisto minimuman eblecon por sporta aktiveco. Kuŝi la tutan tagon sur la lito kaŭzis severajn dolorojn en la dorso. Tial li baldaŭ nepre bezonus medicinan kuracadon. Tio helpis. Post nur kelkaj minutoj la gardisto gvidis lin al alia ĉambro, en kiu troviĝis multaj aparataj por trejnado. Li nun ĉi tie povis sportumi plurajn horojn ĉiutage.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.