La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Maskerado

„Mi ĝojas, ke ankaŭ mi nun povas esplori tiun planedon Umlaba, sed kial per tiu maskado?“, protestis Don, sed ne estis eliro. La fiera kapitano ja ne volas perdi sian vizaĝon, kaj tuja reveturado al la Tero ankaŭ ne estus solvo. „Vi aspektas bele“, laŭdis lin Birte. La longdaŭra traktado per la du kosmetikistinoj formis tute alian homon. „Jes, vi plaĉas nun al mi, vi bela virino“, ŝercis kapitano Fjodorov, „sed verdire, laŭ mia gusto, mi preferus la du kosmetikistinojn“. Don nun ricevis  belaspektan virinan uniformon de Birte, kaj tiam ili per pramo denove flugis al la flughaveno, sen la kapitano, kiu restis sur la bazoŝipo.

Don ankoraŭ devis ekzerci por adaptigi sian voĉon al virina parolmaniero. Krome li ricevis mallongan enkondukon de Birte por virina sinteno. Ŝi ridete ŝercis: „Povra Don, vi nun nomiĝas Dona kaj ne plu rajtas pisi starante en nesesejo“ kaj 'Dona' replikis: „Eĉ pli gravas, ke mi ne simple senvestigu min antaŭ virinoj. Mi tiam ja ne povus malkaŝi mian grandiozan viraĵon“, kaj Birte daŭrigis la mokadon: „Stulta fanfarulo! Estu singardema, kaj ne tiel pozu kun viaj ege malgrandaj mamoj. Verŝajne ankaŭ la mampintoj estas preskaŭ nevideblaj“. Don deprimite konfesis: „Jes, vi pravas. Mi promesas ĉiam porti tiun ruĝan mamzonon kun la du silikonaj enmetaĵoj“.

La maskerado estis sukcesa. Birte kaj Don ĉi-foje estis adekvate akceptitaj per la reĝino, kiu bonvenigis ilin akompanita per du aliaj virinoj en feŭdala ĉambro. Unu el la virinoj estis generalino, la alia ministrino por edukado, kiu tuj komencis klarigi al la vizitantoj la kaŭzon por la simileco inter Umlaba kaj la Tero: „Iam en fora pasinteco ekzistis tre alte evoluinta civilizacio sur via planedo Tero. La 'fondintoj' instalis teknikaĵojn, kiujn vi ne povas imagi. Kaj ili scipovis vojaĝi tra la kosmo sen limigo per tempo aŭ spaco. Ili senprobleme atingis la plej forajn celojn en tre malgranda tempo. Tiu civilizacio iam sendis diversajn gigantajn kosmoŝipojn al foraj planedoj. Do, ili ankaŭ koloniigis nian planedon Umlaba. Sur la Tero ili konstruis subteran sendostacion por emisii informojn al ĉiuj kolonioj. Tial ni daŭre ricevis informojn pri via planedo. Sed pro la gigantaj distancoj ĉiu mesaĝo de la Tero bezonas ĉ. 50 jarojn por la vojo al Umlaba. Nun vi certe komprenas, kial la teknika nivelo sur Umlaba estas iomete pli malalta kompare kun via planedo. Bedaŭrinde en la pasinteco okazis granda katastrofo, estis terura kosma milito. Partoprenis ne nur homoj, sed ankaŭ multaj aliaj kosmaj rasoj. Tiu katastrofo detruis ĉiujn kosmoŝipojn kaj la tutan civilizacion sur la Tero. Nur en kelkaj kavernoj supervivis malmultaj homoj. Daŭris jarmiloj ĝis sur la Tero evoluiĝis nova civilizacio. La subtera sendostacio ĉiam ankoraŭ funkciis, sed bedaŭrinde nur unudirekte. Tri sciencistoj, kiuj zorgis pri la stacio, ankaŭ supervivis. Ili sekrete transdonis la scion al elektitaj homoj de la sekvanta generacio, kiuj tiel sekurigis la pluekzistadon de la stacio. La posteuloj de tiu grupo ankoraŭ ekzistas sur via planedo, sed ĉiam kiel sekreta grupo. Verŝajne post kelka tempo ni ricevos la informon pri via nuna vizito“.

Post tiu informplena kunveno venis la ĉiĉerona teamo por la gvidado de la du astronaŭtinoj. Nur la reĝino kaj la ĉefkomandantino Alija konis la veran identecon de Don. La du kosmetikistinojn kompreneble sin ligis al plena silentado. Do, ĉiuj aliaj pensis, ke du fremdaj astronaŭtinoj vizitis ilin. 'Dona' eĉ ŝanĝis sian manieron movi la korpon. Li bone imitis sian koleginon Birte. Nun komenciĝis la unua esploro. Alija gvidis ilin al eta veturilo, kiun stiris viro. „Ekzistas viroj!“, ekvokis Don. Alija tuj komprenis lian reagon kaj klarigis: „Sur nia planedo la viroj bone laboras en ĉiam subalternaj pozicioj. Tiuj funkcias jam ekde pli ol du jarcentoj. Per tio ili donas grandan kontribuon por la bonfarto de nia planedo“. Don ne bone komprenis tiun lastan indikon, sed estis ja nur la komenco de la esploro. Aliaj landoj - aliaj moroj, tion li devis konstati. Sed la plej frapanta observaĵo estis, ke ĉio sur la planedo TR-515 similas al la Tero. Montriĝis simile aspektantaj domoj, stratoj, veturiloj, simple dirite: Umlaba estis tera kopio.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.