La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Preparadoj

Nun komenciĝis vera laboro. S-ro Wallin taskis al Ben kaj Tessa la aferon, la evoluigon de la nova androido. Estis la unua komuna projekto por ambaŭ gekolegoj. Ĝis nun ili nur kelkfoje kunlaboris, kaj nur dum mallongaj periodoj. La nova projekto certe postulus pli intiman kunlaboron. Ankaŭ Ben ekkonsciis tiun defion kaj invitis la koleginon: „Ĉu vi hodiaŭ havas tempon viziti min en mia hejmo, Tessa? Ni preparos bongustan vespermanĝon kaj tiam ni povus bone paroli pri nia estonta kunlaboro“. Tessa volonte akceptis tiun proponon. Jam delonge ŝi sentis inklinon komenci pli densajn rilatojn al sia kolego. Jes, Ben vere estas viro laŭ ŝia gusto. Sed ĝis nun neniam estis la ŝanco por esprimi ŝian simpation. Krome Ben tro ofte sintenis iomete sinretene. Ŝi ofte pensis, ke li eĉ nur supraĵe ekvidis ŝin. Sed tiu nova situacio nur povus plibonigi la rilatojn. Tessa ĝoje atendis la venontan tempon.

„Mi alvenis iom pli frue, ĉu bone?“, demandis Tessa kaj prezentis vinbotelon. „Ne, ne, tio ne gravas. Eniru, sed ne estu ĝenata pro la ĥaoso en miaj ĉambroj“, respondis Ben, kondukis ŝin al la loĝĉambro kaj petis ŝin iomete atendi sur la sofo, ĉar li ankoraŭ ne finpreparis la vespermanĝon. „Ho, bone, mi ja povas helpi, ĉu vi permesas tion?“, proponis Tessa, kaj Ben montris al ŝi la ĝustan kuirejan ŝrankon kaj petis ŝin, ke ŝi pretigu la tablon: „La vino bone taŭgas por miaj vermiĉeloj. Koran dankon, ne forgesu la glasojn“. Tessa ridetis. Tiu elekto de la menuo bone ekkonigis la kulinarajn kvalitojn de la gastiganto. Sed tio ja ne tuŝus la celon de la hodiaŭa renkontiĝo. Post kelkaj minutoj ĉiu estis preta kaj ambaŭ sidis apud la menuo, Ben malfermis la vinbotelon kaj enverŝis la klareton en la glasojn. „Mi levas la glason por nia bona kunlaboro“, li tostis al Tessa, kiu replikis: „Jes, mi ankaŭ esperas, ke ni bone kooperados, koran dankon pro la hodiaŭa invito“.

La vermiĉeloj kun tomatosaŭco kaj parmezano estis baldaŭ formanĝitaj. Ben kaj Tessa nun sidiĝis sur la sofon kaj komencis babili pri la nova projekto. La vinbotelo ankaŭ rapide malpleniĝis, sed Ben malfermis novan botelon. Tio helpis por atingi la ĝustan etoson. Tessa demandis: „Kion vi pensas pri la aspekto de nia nova ina androido?“ „Jes, tion ni ja povas decidi mem. Ĉiuj androidoj ĝis nun posedas viran aspekton. Nia 'robotino' krome bezonus virinan korpon. Mi proponas, ke vi estu la modelo“. Tessa unue ne ŝatis tiun proponon, sed Ben klarigis al ŝi, ke la transformo de vira androido al virina versio estus longdaŭra procedo. Verŝajne tre ofte oni devus ŝanĝi ion, kaj tiam estus bone, se la modelo proksimas. Krome li emfazis la allogan aspekton de sia kolegino. Tessa dankis pro la komplimento: „Bone, mi ĝojas pri via taksado, sed mi nur konsentas, se la virina roboto havos minimume iometan alian vizaĝesprimon ol la mia. Ĉu vi jam pripensis la nomon?“

Ben kaj Tessa bezonis pli ol unu horon por trovi la ĝustan nomon kaj por fiksi la detalojn pri la korpa aspekto de la virina androido. Kompreneble la dua vinbotelo jam preskaŭ malpleniĝis. „Mi havas la nomon, estu 'LIŜA“, anoncis Tessa. „Kial tiu stranga nomo?“, demandis Ben. Tessa klarigis, ke antaŭ multaj jaroj ŝi konatiĝis kun knabino el Afriko. Ankaŭ ŝi nomiĝis 'Liŝa'. La signifo de tiu vorto estis 'mistera'. Ben konsentis pri tio kaj registris, ke dum ĉi tiu vespero ili nur plenumis malgrandajn paŝojn. Restis ankoraŭ multaj demandoj. Kiamaniere oni realigus la necesajn adaptojn de la robota korpo al la tipe virinaj funkcioj? La tasko estis ja la kreado de virina androido por amoraj rilatoj. Ben singardeme klarigis tiujn ideojn al Tessa, kiu nun ankaŭ antaŭvidis problemojn kaj notis: „Vi pravas, Ben. Niaj androidoj ne havas virinajn seksorganojn. Tiujn oni ankoraŭ devas enmeti“.

„Ja, Tessa, sed necesos ankoraŭ aliaj ŝanĝiĝoj. Ĉu vi permesas, ke mi malkaŝe parolu pri tio?“ aldonis Ben. „Kompreneble, vi devas fari tion. Ni estas ja plenkreskuloj, sed mi ne bone komprenas kion vi pensas“, diris Tessa kaj per tio ŝajnigis sin tute sensperta kaj ĉasta. Ben balbutis: „Nu, ja, ni bezonas seksan roboton por kontentigi viron. Tial la buŝo ludas grandan rolon. Ĉu vi scias kial?“, kaj Tessa sciis tion. Ŝi ŝovis sin sur la sofo tre proksime al lia korpo kaj prezentis sian buŝon al liaj lipoj. „Kisu min nun“, ŝi postulis. Ben, kiu nun ankaŭ komencis ĝui la kunvenon alimaniere, akceptis la peton pri la kiso. „Sed tio ne sufiĉas“, li rimarkigis kaj aldonis: „Nia Liŝa havu ankaŭ la kapablon uzi la langon por la kiso“. Kaj post tiuj vortoj li brakumis ŝin por longa langokiso, kiu vere plaĉis al Tessa. Estis bona komenco de la grava laboro, pensis Ben, kaj dum tio sentis deziron je plia korpa kontakto al sia kolegino kaj plendis: „Jes, Tessa, tiele ankaŭ nia virina androido devas kisi, sed tio ankoraŭ ne sufiĉas. Mi bedaŭras, ĉar mi vere aprezas viajn klopodojn, Tessa“. Tessa komprenis, kaj metis sian dekstran manon sur lian pantalonon, sur la puba regiono. „Ĉu tio necesas, Ben?“

Daŭris nur kelkaj sekundoj ĝis Ben demetis sian pantalonon. Tessa nun ne plu prezentis sin kiel ĉasta, senkulpa kolegino. Ŝi lerte masaĝis lian kacon kaj komencis fluti ĝin kareseme. Ben serĉis: „Mi ja nur invitis vin manĝi nudelojn. Sed kion vi nun faras? Se vi tiel forte midzas min, mi baldaŭ provizos vin per bongusta saŭco“. „Donu ĝin al mi. Mi ŝatas dezerton“, invitis lin Tessa kaj Ben plenumis sian promeson, kaj ŝprucis la ĉuron en ŝian malfermitan buŝon. Tessa glutis ĉion kaj forlekis la lastajn gutojn de la glano. Tiam ŝi ekstaris dirante: “Nun mi ne plu malsatas. Mi invitas vin morgaŭ iri al mia hejmo kaj tiam mi kuiros. Poste ni ja bone daŭrigu la necesajn preparadojn por nia komuna projekto“. Ben konsentis kaj adiaŭis post longa langokiso sur ŝia buŝo. La aromo de lia propra spermo ankoraŭ disetendiĝis sur lango kaj lipoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.