La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Perspektivoj

Nur tre malofte ili estis en la urbodomo, kaj neniam parolis kun la urbestro. Mike ne perdis sian humuron kaj diris  „Bona ŝanco por aranĝi nian edziĝfeston“ sed Mona nun sentis aliajn zorgojn. Ili tute ne povis imagi, kion la urbestro volis. „Restu trankvila“ proponis Mike kaj aldonis, ke kompreneble ankaŭ li vere estis scivolema.

La pordo de la buroo malfermiĝis, kaj granda viro salutis ilin kun agrabla voĉo: „Bonan matenon, mi estas Otto Noack, via urbestro, bonvole eniru“. Mona kaj Mike nur konis ilin de la fotoj en la gazetoj kaj nun demandeme sidiĝis en lia buroo. S-ro Noack rakontis, ke li hodiaŭ ricevis strangan anoniman leteron, kiu detale priskribis la 'MMPS'-projekton. Kaj ĝi enhavis naŭzan minacon. Krome troviĝis multaj aliaj leteroj sur la skribotablo, kiuj unuanime laŭdis tiun projekton. Eĉ alvenis proponoj por ekspansio. „Mi supozas, ke la malamikoj de via projekto estas subtenataj de certaj kirurgoj, kiuj timas, ke ili baldaŭ ne plu estos bezonataj. Ĉiu jaro okazas ja pli ol 20 000 beligaj operacioj por pligrandigi mamojn. Tio estas granda merkato“. Mike replikis, ke tio estis ja nur supozo. Verŝajne ĉiam estus malamikoj kontraŭ novaj procezoj.

„Jes, vi pravas“, konstatis la urbestro kaj raportis pri la enhavo de la aliaj leteroj: „Jen unu interesa propono: Ni konstruas pli grandan 'MMPS'-domon kaj lanĉas mondskalan varbagadon. Tiam malkreskus la senlaboreco en nia urbo, ĉar kromaj firmaoj investus ĉi tie. La ĝis nun ne tiel konata urbo Novlago iĝus fama pro la amaso da raportoj en la gazetaro pri la belulinoj, kiu ĉi tie ricevis la fascinan aspekton. Certe kreskus la nombro de la turistoj. Estus bone, se la naĝejo en Novlago estus ankaŭ pli granda. Tiam eĉ pli da homoj povus admiri la belaspektajn virinojn. Alia propono traktas la pligrandigon de nia instituto. Certe la subvencioj kreskus, kaj multe da novaj sciencistoj venus ĉi tien por pliaj esploroj.“ Nun ankaŭ Mona petis la parolrajton kaj rimarkis: „Vere interesaj proponoj! Sed ni bezonus pliajn junajn virojn, kiuj volas subteni nin kiel spermdonantoj. Tio ja nur funkcius, se Novlago ofertus multajn laboreblecojn aŭ pligrandigus la eblecojn en la universitato“. La urbestro dankis kaj anoncis plian traktadon de tiuj temoj en la venontaj kunsidoj. Krome li promesis plifortigitan protekton de la 'MMPS'-domo per la polico.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.