La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj nur por plenaĝuloj |
EROTIKA NOVELAROAŭtoro: Till Taster |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Estis bona vespermanĝo. Nun post la ekskurso ĉiu malsatis kaj bezonis ripozon. Alija jam frue adiaŭis, ĉar hodiaŭ ŝi devis helpi sian edzon pro la infanoj. Ŝi rekomendis al Birte kaj Don iomete resti en la kantino. La veturilo venus post ĉ. unu horo kaj tiam portus ilin al la hotelo.
„Ĉu estas loko?“, demandis juna virino, kiu ankaŭ volis mendi vespermanĝon. Birte respondis: „Jes, sidiĝu. Ni ja jam finis nian manĝadon kaj nur restas ĉi tie por babilado. Ĉu tio ĝenas vin?“ La junulino replikis: „Ne, tute ne, de kie vi venas? Vi aspektas iomete fremdaj. Cetere, mi nomiĝas Tamika, studentino de neŭrosciencoj“. Birte klarigis al ŝi, ke ili venis de la planedo Tero kaj nun ekskursas sur Umlaba. Ŝi ankaŭ rakontis pri la pasintaj tagoj, kiuj unue estis plenigitaj per la distriĝa programo. „Jes, estas kutimo ĉi tie, unue montri al novaj gastoj la eblecojn por amuziĝo“, rimarkgis Tamika kaj aldonis: „Tiam vi ja lernis multon pri nia kulturo, ĉu ne?“ Don konstatis tion kaj malkaŝe menciis: „Jes, ni lernis multon, kaj ni komprenis, ke viroj ne vivas egalrajte sur Umlaba“. „Vi pravas, mi vere hontas pro tio“, diris Tamika, „sed parolu ne tiom laŭte. La subpremo de la viroj apartenas al nia sistemo, kaj ĉiu kritiko estas ankaŭ subpremata.“ Tiam ŝi rakontis, ke ŝi estis membro de aktiva studenta grupo, kiu sekrete engaĝiĝas por la egalaj rajtoj kaj elpetegis: „Bonvole teni tion sekrete, mi ne volas ekhavi problemojn“. Don diris „Kompreneble, ni estas ja nur gastoj, ni ne volas krei problemojn. Ankaŭ vi bonvole ne parolu kun aliaj pri nia opinio“.
„Ĉu vi jam akiris sukcesojn?“, demandis Birte, kaj Tamika fiere raportis pri la plej aktualaj plibonigoj por viroj, kiujn ŝia grupo atingis: „Je ĉiu laborloko estas nun homo, kiu akceptas la plendojn de la viroj. Li aŭ ŝi helpas, se iu ĉefino kontraŭleĝe agas, ekz. misuzas lin. La problemo nur estas, ke seksa ekspluato preskaŭ neniam estas pruvita. La dua sukceso venos verŝajne la venontan jaron. Niaj advokatoj venkis en tribunalo. Baldaŭ ankaŭ viro rajtos havi propran ĝirokonton. Alia eta sukceso estas, ke nun ekzistas apartaj parkejoj nur por viroj. La ĝistempa kutimo estis, ke ĉiu libera loko sur parkejo estis unue rezervita por virinoj. Sed tiu ja nur estas vere eta afero“. Birte dankis por la klarigoj kaj adiaŭis: „Ni ĝojas, ke ni trovis iun, kiu pensas kiel ni. Al via studenta grupo ni deziras bonan sukceson. Sed nun ni devas iri al la veturilo. Kontaktu nin en la hotelo, se eblas. Ĝis!“
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.