La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Festo

En la Centrejo por Defendado la laboro komenciĝis kiel kutime. Ĉiu pro la ripoziga semajnfino hodiaŭ venis ĝustatempe kaj laborvole. Tido gvidis la matenan kunvenon. Temis pri la rilatoj kun Lakano. La venontan semajnon la ambasadoro de la sudkontinento planis viziton. Alija Okeke, la ĉi-loka ministrino por eksterlandaferoj, ankaŭ venos por inspekti la centrejon. Tial ĉiuj anguloj devus esti senmakulaj. Ĉiu kunlaboranto ricevis ordonon zorgeme ordigi ĉion. Tido emfazis „Ĉiam, kiam ni atendas gravan vizitanton, speciala purigado kaj ordigado estas necesa. Do, estas bona afero se iu vizitas nin. Nur tiam ni ne neglektas nian domon. Estas precize kiel en nia privata vivo, ĉu ne?“ Post tiu demando li direktis sian elrigardon al Helina, kiu tuj komprenis, kial Tido ekrigardis ŝin. Morgaŭ ŝi ja volis prepari la privatan renkontiĝon en sia loĝejo.

„Kial vi bezonas tiom da tempo? Helina certe jam atendas nin“, plendis Neela ĉar Tido ankoraŭ ne vestis sin. Sed Tido trankviligis ŝin: „Mia karulino, mi ne ŝatas hektikon. La tutan vesperon vi havos tempon amuziĝi tie. Kaj Nuka verŝajne ankaŭ ne ĝustatempe alvenos. Li ja devas ankoraŭ aĉeti la vinon.“ Tamen Nuka venis tre frue ĉar li bone memoris la hieraŭan kison en la parko. Tion li volis ripeti sen la aliaj. Kaj li sukcesis. Helina varme bonvenigis lin. Ŝia brakumado kaj kisado estis vere multesperigaj. Por Nuka estis nur bedaŭrinde, ke ankaŭ Tido kaj Neela frue alvenis. Sed nun okazis brakumado kaj kisado kun Neela. Helina devis bremsi siajn amikojn: „Bonvole unue gustumu mian gulaŝan supon. Malvarma supo ne bone gustas.“ La vinon de Nuka oni ankaŭ gustumis, do la kvar amikoj ĝuis la kunestadon.

„Ĉu sur la Tero virino atendas vin, Nuka?“, demandis Helina. „Ne, mi ankoraŭ estas fraŭlo. Mi serĉas mian amon en la tuta kosmo“, konfesis Nuka. Helina emis iomete moketi lin kaj aldonis „Nun mi estas eĉ  pli scivolema. Hieraŭ mi vidis ja vian elektronikan taglibron. Ĉu tie estas notoj pri viaj kosmaj amaĵetoj?“ Tido partoprenis la incitetadon: „Ni ankaŭ estas scivolemaj. Ĉu vi povus voĉlegi kelkajn partojn el via teksta kolektado?“ Ankaŭ Neela ne volis reteni sin. Ŝerce ŝi daŭrigis la moketadon: „Ho ve, kion pensus mia edzo, se li trovus vian raporton pri la lasta kunveno en nia loĝoĉambro.“

Nuka intense cerbumis por trovi rimedon kontraŭ tiaj atakoj. „Vian edzon mi tute ne timas“,  asertis li, „mi ja observis lin dum nia aŭdienco ĉe la polpo. Li tiam nur koncentriĝis al la seksaj organoj de la tentakloj kaj cetere ne interesiĝis pri sia edzino. Estis mi, kiu devis zorgi pri ŝi. Vere, mi neniam agas egoisme, mi nur volis helpi mian kolegon.“ „Vi estas vera ĝentlemano, Nuka. Mi esperas, ke vi ankaŭ hodiaŭ estos je mia flanko. Tido jam nun denove nur havas okulojn por nia ĉarma gastigantino Helina“, ŝercis Neela. Tiamaniere multaj aliaj ŝercoj aludis la amorajn rilatojn inter la kvaropo. La du vinboteloj, kiujn Nuka kunprenis, baldaŭ estis konsumitaj. Helina devis mem zorgi pri freŝa provizo. Tamen venis nun la tempo por la dua parto de la festo.

„Karaj amikoj, mi nun permesas al vi inspekti mian novan gastĉambron“, vokis Helina. Tido kaj Neela miris pri tio, kaj Neela demandis: „Ni ja bone konas vian loĝejon. Ĉu vi havas novan meblaron?“ Helina malfermis la pordon kaj ĉiu povis enrigardi. „Tio estas ja elreviĝo. Kial vi malplenigis la ĉambron? Vi ĝisfunde forprenis la meblaron.“, komentis Neela. Nur Nuka tuj komprenis la intencon de Helina. La tuta planko estis kovrita per dikaj nigraj tapiŝoj. En unu angulo troviĝis kelkaj kusenoj kaj granda skatolo kun mantukoj. Antaŭ la fenestro pendis nigra rulkurteno. Tiu aranĝo evidente ŝanĝis la destinon de la ĉambro. Ne plu estis simpla gastĉambro. Tio estis ideala ĉambro por seksaj ludoj en plena mallumo!

 „Ek al la duŝo! Poste ni kunvenos en mia nova ĉambro“, proponis Helina. Nun ankaŭ Tido kaj Neela komprenis tion. Ĉiuj kvar amikoj rapide senvestiĝis. Estis iomete malvaste en la banĉambro, sed la komuna duŝado ŝparis akvon. Helina disdonis lanugajn bantukojn, kaj ĉiu reiris al la nova gastĉambro. Helina vokis: „Bonvenon, ne timu, mi nun ekŝaltas mallaŭtan muzikon kaj malŝaltas la lumon. Estas nur por via plezuro. Mi ankaŭ rekomendas plenan silenton. Do ne plu babilu nun!“

Vere, en la ĉambro oni ne plu vidis ion ajn. Nur la palposento ankoraŭ gravis. Nuka, kiu planis havi la unuan kontakton kun Helina, etendis siajn brakojn kaj movis ilin ĉiudirekten. Verŝajne ankaŭ la aliaj faris tion, ĉar diversaj manoj tuŝis lin. Post ĉiu tuŝo kompreneble sekvis palpserĉado de la kaptita korpo. Nuka sentis, ke samtempe du manoj palpumis lin. Ili vagadis de la brusto al la subventro ĝis lia kaco. Li ankaŭ pripalpis la proksiman korpon. Ĉu estis jam Helina? Sed bedaŭrinde lia mano nur trovis alian kacon, do, estis la vosto de Tido. Nuka frapis per manplato al liaj sidvangoj kaj daŭrigis la serĉadon en la mallumo. Finfine lia dekstra mano atingis molan mamon. Li ne povis distingi ĉu li trovis Helinan. Tamen li brakumis tiun nudan virinan korpon kaj ambaŭ kuŝiĝis sur la tapiŝo. Tre facile la buŝoj trovis la partnerajn lipojn kaj nun evidentiĝis, ke Nuka vere trovis sian ĝustan amatinon. Li ĝuis la saman langokison kiel li jam spertis en la parko kaj je la hodiaŭa bonvenigo.

La feliĉo ne longe daŭris. Tido ja intertempe eltrovis, ke lia nuna partnerino estis lia edzino. Hodiaŭ tio ne plaĉis al li. Ankaŭ Neela ne estis kontenta. Ambaŭ interkonsentiĝis senvorte ĝeni la amorantajn amikojn kvankam tio estis iomete nesporteska sinteno. Neela baldaŭ trovis la servopretan bastonon de Nuka kaj plene englutis ĝin en sian gorĝon. Tido dume premis sian korpon inter Nuka kaj Helina. Lia faluso avide tuŝis ŝian vizaĝon. Ŝi ne povis rifuzi tiun alproksimiĝon, ĉar ŝi vere ŝatas fluti viran karoton. Pro la malforta kontraŭstaro la atakantoj venkis kaj Nuka nun devis kontentiĝi kun Neela. Li ne bezonis penti pri tio. Neela lerte flutis lin. Krome ŝi ŝanĝiĝis al sesdeknaŭa pozicio. Ankaŭ Tido nun kontente amoris. Neniu diris eĉ unu vorton, sed aŭdiĝis volupta ĝemado kaj la ŝmacanta brueto de la aktivaj langoj kaj lipoj. Dum la lasta epizodo la du virinoj staris kvazaŭ kvarpiede kun horizontala korpo sur la tapiŝo. La penetrado okazis de malantaŭe. De tempo al tempo Tido kaj Nuka elektis la alian groton. Por la virino tiaj ŝanĝoj ĉifoje komenciĝis per tre forta puŝo. Tio kaŭzis laŭtan kvikadon. Por plialtigi la ekscitecon la du viroj pli ofte faris tion dum ĉiam pli mallonga tempo. Preskaŭ samtempe la du virinoj orgasmis. La viroj nun povis ŝpruci torentojn da virlakto en la malsekajn nestojn. Por kelka tempo la kvaropo paceme kuŝis tute proksime sur la tapiŝo. Tiam Helina enŝaltis mildigitan lumon. Estis tempo por denove viziti la duŝon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.