|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj nur por plenaĝuloj |
![]() EROTIKA NOVELAROAŭtoro: Till Taster |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
„Iru ĉi tien. Sidiĝu apud mi“, petis Ben, kiu troviĝis sur la sofo. Ankaŭ li bezonis paŭzon. „Kara Tessa, ĉu vi ne estos ĵaluza, ĉar mi hodiaŭ seksumos kun Liŝa? Estas ja nur pro la laboro. Vi devas scii, ke kompreneble nur vin mi amas“. Tessa premetis sin al li kaj respondis: „Ne zorgu. Mi ne estas ĵaluza. Vi ja nur ludas kun virina androido. Kaj krome, mi ja ĉeestos kaj ĝojas, ke mi povas kunludi“. Ben zorgoliberigita diris: „Dankon, kara. Estas tre bone, ke vi kunludas. Mi ja bezonas vin. Por mi ne estas facila afero ĝustatempe montri voluptemon al tiu roboto. Sed, se vi helpos min, tiam mi certe sukcesos. Ĉu ni nun veku Liŝa-n? Mi ĝojus, se estas vi, kiu donas la ordonojn“.
Tessa bone kunludis. „LIŜA, vekiĝu. Iru el la kabino, senvestigu vin kaj iru kun ni en la dormoĉambron“, ŝi komandis. „Restu staranta, LIŜA!“ ordonis Ben kaj esplore rigardis ŝian belegan korpon kaj diris: „Vidu, Tessa, kiel bele ŝi aspektas. Ŝi havas preskaŭ la samajn proporciojn kiel vi. Venu, kaj tuŝu ŝian haŭton. Tio ankaŭ sentas bone“. Tessa nun ankaŭ tuŝis la haŭton de la androido, kaj iomete palpis la mamojn. Surprizite ŝi vokis: „Ben, tion vi verŝajne tre ŝatas. Palpu ŝiajn mamojn. Ili estas pli volumenaj ol la miaj. Vere, bone farita. Mi envias ŝin“. Liŝa montris vere perfektan korpon. La koloro de la haŭto estas iom helbruna, la vizaĝo similas al tiu de Tessa, nur la lipoj estis pli grandaj kaj mankis la efelidoj. Ankaŭ la bruneta harararo distingiĝis de tiu de Tessa, kiu ja posedis helblondan hararon. Nevideblis la pubharoj kaj la korpoharoj, sed, sur la tuta haŭto de Liŝa troviĝis tre malgrandaj, fajnaj haroj. Liŝa bezonis ilin por sia palposento.
Nun Ben kuŝiĝis nude surventre sur la longan benkon. Tessa donis al Liŝa bonodoran oleon kaj postulis: „LIŜA, masaĝu vian novan amanton. Estu tre karesema!“ Senprobleme Liŝa realigis tiun taskon. La kolegoj de la sekcio P vere bone laboris. Ili ja instalis la programon por masaĝo en la komputilan cerbon de Liŝa. Ŝi forte knedis la sidvangojn kaj tiam premis al la spino de supre kaj malsupre. Ŝiaj manoj ankaŭ frotetis la nukon kaj la ŝultrojn. Liŝa tre zorgeme masaĝis kaj ne ellasis iun korpoparton. Fine ŝi ŝmiris oleon al la anusa regiono kaj tie tre kareseme movis la manojn. „LIŜA, faru paŭzon, kaj Ben, turniĝu kaj kuŝiĝu surdorse“, ordonis Tessa, kaj tiam Liŝa denove komencis masaĝi, nun la fronton de la korpo. Estis la unuan fojon, ke ŝi faris tion, sed ŝi agis kiel profesiulino. Ben fermis la okulojn kaj ĝuis la knedantajn manojn sur sia korpo. Liŝa ne forgesis iun regionon kaj finfine atingis la penison, kiu intertempe malmoligis. Liŝa ankaŭ knedis ĝin, sed estis nur masaĝo, sen erotika aldono. Ben komencis ĝemegi, sed tion Liŝa kompreneble ne komprenis. Tessa, kiu la tutan tempon observis la agadon de Liŝa, nun helpis. Ŝi kisis la faluson kaj de supre englutis ĝin en sian gorĝon. Ŝi movis sian kapon kelkfoje kaj tiam retiris kaj donis novan komandon: „Nun estas via vico, LIŜA. Vi devas fluti ĝin“.
Liŝa obeis kaj ŝi ankaŭ obeis, kiam Tessa postulis: „LIŜA, fiku vian amanton desupre. Vi estas lia rajdantino“. Ben puŝis sian stangon en la androidan vaginon. Sed Liŝa nur disponigis sian vulvon, ŝi preskaŭ ne moviĝis. Tial Ben proponis: „Ni nun iru al la lito. Tie mi bugros vin, LIŜA“. „Jes, bona ideo“, reagis Tessa kaj aldonis: „Kaj mi ankaŭ kunludos. Mi kuŝiĝos antaŭ vi. Mi disetendos miajn gambojn. LIŜA, leku mian pubon, kaj Ben, bone bugru LIŜA-n“. La triopo nun aktive seksumis. Ben volupteme movis sian ankoraŭ rigidan penison tien kaj reen. La androida rektumo bone taŭgis por tiu praktiko. Intertempe Liŝa intense lekis la pubon de Tessa. Ben ordonis: „LIŜA, metu vian langon tre profunde en la vaginon de Tessa. Uzu viajn lipojn por karesi ŝian klitoron.“ Nun ankaŭ Tessa komencis ĝui la aferon. Ben rimarkis, ke li ne plu povus reteni la ejakulon tre longe kaj demandis: „Tessa, ĉu mi nu ŝprucu en vian fendon aŭ ĉu mi restu ĉe Liŝa?“ Tessa respondis: „Restu ĉe Liŝa, Ben, kaj prenu la alian pordon, enmetu vian kacon en ŝian vaginon kaj ĵetu vian spermon tien“. Kaj Ben obeis. Li eniris la androidan vaginon kaj pli forte moviĝis. „Mi amas vin ambaŭ“, li kriis kaj malplenigis sian lancon. La fortaj puŝoj transmisiis ankaŭ al la korpo de Tessa, kiu arde atendis tiun finaĵon kaj feliĉe atingis la klimakson. Ben donis ordonon kaj demandis: „LIŜA, dankon, nun estu paŭzo. Kion vi sentis?“ Liŝa ekstariĝis kaj diris: „Mi trovis 4 mililitrojn da spermo, kiujn vi donis en mian vaginon. Ĝi enhavas bonajn substancojn, mi stokas ilin en mia artefarita hepato“. Tessa ridetis kaj diris: „Tre bone, LIŜA, iru nun en la banĉambron, purigu vian korpon, surmetu vian robon kaj atendu en la laborĉambro“.
La konstrua sekcio provizis la androidan korpon per perfekta haŭto. Liŝa senprobleme duŝis sin. Ŝi eĉ povus subakvigi pli ol tri metrojn. Ben kaj Tessa poste iris al la banĉambro por kuna duŝado. „Dankon pro via helpo“, diris Ben kaj kisis ŝin. Elĉerpitaj ili reiris al la lito kaj tie tre rapide ekdormis dum Liŝa sen movoj staris en la laborĉambro.
„Mi preparis kafon. Venu en la kuirejon. Ĉu vi ankaŭ ŝatas manĝi kelkajn kuketojn?“, vokis Tessa, kiu jam sufiĉe ripozis en la lito. Ben respondis: „Jes, estas bona ideo. Mi ŝatas kafon kaj kuketojn. Tio helpas havigi klaran kapon“. Li nun vere bezonis klaran kapon, ĉar necesis analizi la amorajn kapablojn de Liŝa. Tessa demandis: „Ĉu vi opinias, ke Liŝa sukcese trapasis la ekzamenon? Laŭ mi estis bona amora ludo“. „Jes, mi ankaŭ ĝuis la aferon. Nekredeble, mi fikis androidan pupon“, konstatis Ben kaj aldonis: „Sed ŝi nepre bezonas kelkajn plibonigojn. Ŝi ja ĉiam faris tion, kion ni ordonis. Neniam ŝi memstare faris ion. La amludo nur estis tiel ĝuinda por mi, ĉar vi helpis. Ni bezonas virinan androidon, kiu aŭtonome reagas. Ekzemple, ĉu vi memoras, kiam mi bugris vin? Vi donis al mi grandegan plezuron per la ritmaj kontrahiĝoj de via rektumo. Vi memstare, sen demandi min, faris tion“. Tessa rimarkigis, „Jes, vi pravas, mi forgesis doni tiun ordonon. Mi ankaŭ vidis, ke ŝi nur tre pasive rajdis sur vian rigidan penison. Vi sole levis kaj mallevis vian korpon por produkti la necesajn movojn. Ja, ŝi devas esti pli aktiva. Ŝi bone laboris, sed mankis volupteco“. Ben diris: „Ŝi estas roboto, sed ni kontaktu la gekolegojn de la sekcio P. Eventuale ili ja povas iomete ŝanĝi la programon kaj tiam ankaŭ Liŝa povas montri voluptemon.“
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.