La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Konsiloj

La sekvantan tagon D-rino Zkoruve turnis sin al Helina: „Mi pardonpetas. Mi bedaŭras la hieraŭan okazaĵon. Tio ne devas okazi denove.“ „Sed ne estis via kulpo, kaj krome nia kolego ja ne suferis de grandaj vundoj. Mi ja konas lin. Verŝajne li eĉ ĝuis tiun epizodon“, replikis Helina. La doktorino konfesis „Ja, tiu pritaksado eventuale ĝustas, sed mi pensas pri venontaj kunvenoj. Ni devas ĉiam timi, ke tiaj aferoj ripetiĝos, se reptilianoj renkontiĝas kun homoj. Mi ne konas solvon de tiu problemo“. Helina ankaŭ ne povis helpi, sed ŝi proponis kontakti la regenton: „Eventuale Paŭlo la 2-a povas doni konsilon. Nia reĝo ja jam tre ofte helpis nin.“

Paŭlo la 2-a estis la regento por Holar sed ne por Lakano. Tie oni preskaŭ eĉ ne konas lin. La nuna pliboniĝo de la kontaktoj inter la du kontinentoj estis bona argumento por rekta kontakto inter la reptiloida registaro kaj la polpo. T'skitor, la ambasadoro de Lakano tuj petis telefonan aŭdiencon. Paŭlo la 2-a kompreneble havis solvon por la priskribita problemo. Li prezentis du proponojn. La unua temis pli la evoluado de specifa medikamento, kiu taŭgus por bone influi la hormonojn de la reptiloidoj. Tiuj medikamentoj povus redukti la agreseman potencialon, kiu ĝis nun regas la seksan sintenon de la reptiloidoj. Atentinda estas unu kromefiko. Normale reptiloidoj ja nur estas seksemaj dum kelkaj tagoj de la monato. La medikamento plivastigus nun la daŭron de la seksa aktiveco al preskaŭ la sama nivelo kiel oni konas de tiu de la homoj. La dua propono temis pri genterapia projekto. Per virusa vehiklo oni enigus ŝanĝitan genan materialon en reptiloidajn reproduktajn ĉelojn. Do, tiel la venonta generacio ne plu bezonus prenigi la medikamentojn. Sed tiun intervenon oni poste ne povus nuligi. Tio signifis, ke la reptilianoj devus unue zorgeme diskuti tiun eblecon.

La tempo rapide forflugis. Restis ankoraŭ nur du semajnoj ĝis la reveturo de Nuka. Helina rekomendis al li: „Kaj mi pensas, ke dum la restanta tempo vi ne plu seksumas kun Zkalana. La danĝero pri severaj vundoj estas tro alta. Kaj mi ja bezonas nur sanan amoranton.“ „Kara Helina, mi dankas vin kaj ĝojas, ke vi vere ŝatas min. Sed mi certas, ke minimume dum la venontaj ses tagoj mi tute ne estos seksema. Verŝajne vi komprenas tion. Mi bezonas paŭzon“, klarigis Nuka. Iomete malĝoje Helina kisis lin sur la vango. „Ne gravas, kara, mi baldaŭ vizitos nian regenton en la kastelo.“, ŝi rimarkigis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.