La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Ŝanĝoj

Lucie pozis antaŭ la spegulo admirante siajn belegajn formojn. Ŝiaj mamoj estis ne nur pli grandaj sed tenis la naturan formon. „Pli bone ol silikonaj enplantaĵoj“, laŭdis Tom, kiu ankaŭ volis eniri la lavejon. Li aldonis: „Vere, mamoj kun enplantaĵoj ofte aspektas artefaritaj, kelkfoje eĉ kiel balonoj“ kaj Lucie konfesis: „Dankon, ke vi konvinkis min, kara“. Tom ridete rimarkis: „Nun, post kvarmonata traktado ne plu estas bezonata ĉiutaga suĉado, do mi verŝajne kunlaboros en nia 'MMPS-domo' por gajni iomete da poŝmono.“ Lucie komprenis tiun indikon kaj trankviligis lin: „Ne zorgu, danke al tiu metodo mi nun ja havas tute alian opinion pri sekso. Mi ne nur ŝatas ĝui vian lancon en mia fendo, mi ankaŭ amas trovi ĝin en mia buŝo. Kaj, nur ne malkvietegu, mi ankaŭ ĝojus, se mi de tempo al tempo povas suĉi vian allogan kolegon“. Tom kompreneble miris pri sia tute ŝanĝita virino. Ŝi iĝis pli malkaŝema kaj feliĉe ankaŭ pli atrakcia. Dum la noktoj ofte estis nun ŝi, kiu iniciatis la komencon de la amludo, eĉ se li estis iomete laca aŭ ne preta.

„Forgesu vian Mike-on. Li edziĝis ja en la proksima monato. Tiam li devis esti bona kaj fidela edzo. Krome Mona gravediĝis, baldaŭ venos la bebo, kaj tiam certe mankos la tempo por amludado“, diris Tom, kaj Lucie surprizite respondis: „Tio estas ja vere bona novaĵo, kaj tio signifas, ke nia bebo nur povus pli poste alveni. Rapidegu, hodiaŭ vespere ni nepre komencu, eĉ se ni ne povas  egali la superecon“. Tom nun devis pripensi tre gravajn ŝanĝojn en sia vivo.

Freŝa vento ankaŭ blovis en la instituto. La direktoro anoncis plilarĝiĝon de la biokemia sekcio kaj kvar novaj sciencistoj estis jam dungitaj por plifortigi la teamon de Tom kaj Mike. Krome oni akceptis du novajn praktikulojn, ĉu viroj aŭ virinoj, tion oni ĝis nun ne sciis.

„Mike, kion vi pensas? Mi ŝanĝis mian opinion rilate al la akvokreso. Estis ja via eltrovaĵo“. „Mi ne komprenas“, demandis Mike kaj Tom klarigis, ke ĝis nun ili ja ĉiam tenis en sekreto, ke estis tiu planto, kiu gravis por la efiko. Li krome aldonis, ke nun estu la tempo por malkaŝi la aferon. Mike skeptike demandis „Ĉu tiam nia 'MMPS'-projekto bankrotus? Se ĉiu konas la recepton, ĉiu povas ja mem prepari la necesajn manĝaĵojn al sia propra domo.“ Tom daŭrigis la klarigojn: „Jes, vi pravas, sed privata apliko ne estas la sama kiel la profesia, kiun ni ofertas. Multaj homoj ne havas sufiĉan disciplinemon kaj certe ne bone aplikas la akvokresan materialon. Krome vi forgesis la pliriĉiĝon de la seksa vivo, kiu sekvus, se nia 'MMPS'-domo estus vizitata. Multaj homoj verŝajne neniam riskus viziti bordelon, ĉar tion la socio taksas malĉasteco. Sed, se virino vizitas nian domon, tio ja nur estas kvazaŭ medicina traktado. Ankaŭ por viroj, kiuj subtenas nin kiel spermdonantoj estas bona ŝanco por multflanka seksa vivo“. Mike komprenis tion kaj aldonis: „Jes, mi konsentas, la publikigo estas la ĝusta vojo. Neniu povas malhelpi progreson. Tiam oni mondskale faros pliajn studojn pri la efiko, kaj certe venos kromaj pozitivaj rezultoj. Tamen ni estus la famaj eltrovintoj. Cetere, mi devas publikigi tute alian aferon. Venontan dimanĉon estos nia edziĝfesto. Vi kaj Lucie kompreneble estos niaj nuptoatestantoj. Kaj la antaŭan tagon ni devas viziti mian domon, ĉar tiam estos nia lasta ŝanco por intima kunveno antaŭ la festo“. La du amikoj brakumis unu la alian kaj ne plu povis koncentriĝi je la laboro.

> > >  F I N O  < < <


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.