La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Kunveno

„Bona laboro. Mi dankas ĉiujn kunlaborantojn pro tiu granda sukceso“, diris S-ro Wallin, kiu gvidis la monatan kunvenon de la firmao. Li aldonis: „Tamen la situacio de la firmao ne estas tiel bona. Ni ne atingis sufiĉajn mendojn el Eŭropo; ankaŭ Usono nur aĉetis kvin robotojn. Se la intereso restos tiel malalta, ni devos fini la produktadon de niaj androidoj“. En la kunveno komenciĝis longa debato pri la kaŭzoj de la krizo. Evidentiĝis, ke ĉefe en Eŭropo, precipe maljunuloj ne ŝatis la androidojn. Ili eĉ timis robotojn. En Japanio estis tute alia situacio. Tie la homoj entuziasmiĝis pri robotoj. Ne ekzistis timoj. En Japanio la socio estis tro maljuniĝinta. Multaj maljunuloj vivis solaj en siaj loĝejoj sen kontakto kun junaj parencoj. Krome mankis flegistoj. Tial japanoj aprobis la helpon per robotoj. En Eŭropo la socioj ankaŭ maljuniĝis, sed pro la elstara enmigrado de la fuĝintoj el najbaraj landoj oni observis malrapidan ŝanĝiĝon. Tial la nombro de la laborantaj flegistoj kreskis. Do, oni ne plu bezonis androidojn en tiu kampo.

Ben atenteme sekvis la diskuton. Ankaŭ por li estus terura afero, se la firmao ne sukcesus. Li rimarkis, ke ĝis nun oni preskaŭ nur parolis pri la uzado de la androidoj por hejma flegado. Li ekparolis: „Kial ni nur konsideras la androidojn kadre de hejma flegado? Mi pensas, ke almenaŭ en Japanio oni certe povus trovi alian kampon“. Ĉiuj partoprenantoj de la kunveno vekiĝis kaj interesite aŭskultis la sekvantajn proponojn de Ben: „En Japanio multaj viroj vivas sole, tute sen virinoj. Tamen ili havas seksajn bezonojn. En Japanio multaj viroj vendas multajn seksajn helpilojn. Ili eĉ pagas altajn sumojn por sekspupoj. Tiuj helpiloj estas tre multekostaj. Ofte la klientoj nur luprenas ilin. Mi pensas, ke niaj androidoj povus esti amorantaj kunludantoj por viroj“.

En la kunveno okazis preskaŭ tumulto. Multaj partoprenantoj strikte rifuzis la ideon. Ili ne volis labori en firmao, kiu okupiĝus pri tia malpura komerco. Aliaj subtenis la proponon, ankaŭ Arvid Wallin, la posedanto de la APH-firmao, estis malfermita al tiu ideo. Li tuj kontaktis la japanan entrepreniston, kiu ankoraŭ ne forvojaĝis, por prezenti la novajn planojn de APH.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.