La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

PLANEDO DE LA VIRINOJ

Umlaba

Umlaba estas la planedo TR-515. Neniu scias ion pri la deveno de tiu nomo. Kiu scias, de kie venis la homoj, kiuj ĉi tie jam vivas dum pli ol 10 000 jaroj? Ili bone vivas ĉi tie. La vivkondiĉoj estas pli favoraj ol sur la planedo Tero. Ĉie regas agrablaj temperaturoj. La someroj ne estas tro varmaj, kaj la vintroj estas tre mildaj. Nur proksime de la polusoj troviĝas neĝo kaj glacimontoj. Ankaŭ jam delonge ne estis militoj. La tutplaneda registaro evidente efike sekurigis la pacon. Tamen ne ĉiuj estis kontentaj.

Mikinda Okeke jam trovis bonan elrigardejon. La placo kaj ambaŭ flankoj de la ŝoseo estis plenigitaj de granda homamaso. Ĉiuj iris por ĉeesti la reĝinan solenaĵon. Hodiaŭ estis grava jubilea tago. Antaŭ du jarcentoj establiĝis la nova reĝino Kiŝa Baleva. Ŝi tiam gvidis la virinajn militajn fortojn kontraŭ la viraj krimuloj, kaj venkis. Ekde tiu tago ĝis nun daŭre regis la virinoj. La aktuala reĝino de la planedo estis Tale Baleva, kiu jam sidis sur pompa podio en la mezo de la placo. De la strato alvenis la jubilea parado. Kiel giganta serpento alproksimiĝis longa karavano el sennombraj vagonoj, sur kiuj staris bele vestitaj knabinoj kaj virinoj. Ĉiun vagonon tiris grupo el dek aŭ kelkfoje dudek junaj viroj, kiuj ŝvitis pro la peza laboro. Ili ĉiuj nur portis ŝortojn, la nudaj superkorpoj brilis en la sunlumo. Apud la vagona karavano marŝis diversaj grupoj, akompanante la paradon per bruaj tamburoj kaj aliaj muzikinstrumentoj.

„Silentu, aŭskultu nian glorplenan reĝinon!“ aŭdiĝis el multaj laŭtparoliloj, kaj ĉiuj atenteme direktis siajn okulojn kaj orelojn al la podio, de kie aŭdiĝis la alparolo de la reĝino: „Kara popolo de Umlaba. Hodiaŭ estas solena jubileo. Ducent jarojn paco. Ducent jarojn regado de la virinoj. Ĝuu la ceremonion! Aplaŭdo por la palaca dancgrupo!“ Post tiu kontribuo de la dancgrupo okazis senĉesa prezentado de aliaj grupoj, kiuj dancis, kantis aŭ muzikumis. Intertempe diversaj reprezentantinoj de la registaro festsolene oratoris. Post sunsubiro grandega piroteknikaĵo entuziasmigis la spektantaron. Mikinda kontentige hejmeniris akompanita de sia najbarino Vanda, kiuj diris „Vere, tio estis tre bela solenaĵo“. „Kaj eĉ pli bona estos la venontaj du liberaj festotagoj“, replikis Mikinda, kaj ambaŭ adiaŭis enirante la proprajn loĝejojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.