La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Ripozejo

Job tre ŝatis la promenajn padojn tra la parkoj. Intertempe li iomete povis alkutimiĝi al la altaj temperaturoj. Sub la grandaj arboj la restado estis vere agrabla. Apud la pado murmuris rivereto. La arboj donis hejmon por multaj viglaj birdoj, kiuj ĉie gaje pepis. Vere, estis bona loko por malstreciĝo. Job daŭrigis sian promenon kaj li preterlasis multajn allogajn benkojn. Li ankoraŭ ne sentis sufiĉan impulson al la laborado por la gazeta raporto. Malantaŭ ligna ponto li atingis monteton. Ĉe la vojkruĉejo ankaŭ troviĝis benko kaj ĉi tie li sidiĝis, ĉar li ne povis decidi kien iri. Liaj okuloj vagadis ĉirkaŭen kaj li ekvidis sur la dekstra flanko grandan konstruaĵon. Ĝi staris en la mezo de la parko, estis maljunulejo.

Antaŭ la konstruaĵo belaj florbedoj borderis vastan herbejon. Helpataj de junaj flegistoj kelkaj maljunuloj malrapide paŝis sur la vojetoj. Aliaj sidis sur komfortaj seĝoj. La tuta etoso estis tre trankvila kaj pacema. Kiel kutime ĉiuj fenestroj de la konstruaĵo ne havis kurtenojn. Job povis enrigardi la ĉambrojn en kiuj la homoj estis tute nudaj. La junaj evidente apartenis al la servistaro. En unu ĉambro du maljunuloj estis masaĝataj sur kuŝsofoj. Job sentis sin kiel amorspektemulo, ĉar li observis tre intiman masaĝon. La juna flegistino okulfrape melkis la penison de la plejaĝulo kaj la apude laboranta flegisto masturbis la maljunan virinon per elektra vibrilo (masaĝilo).

„Saluton, ĉu vi estas novalveninto?“ demandis flegisto, kiu preterpasis puŝiĝante rulseĝon kun maljuna virino. Job preskaŭ ektimis, ĉar tiuj homoj ja neatendite kaptis lin dum la observado. „Jes, jes“, li balbutis, „mi ankoraŭ ne bone konas la kutimojn sur Ritamiaro. Ĉu vere tiu konstruaĵo estas maljunulejo? Mi miras pri la sekse viglaj plejaĝuloj“. „Jes, vi pravas“, respondis la flegisto kaj sidiĝis ankaŭ sur la benko. Apude li starigis la rulseĝon kun la maljunulino. Per laŭta voĉo li diris: „Tiu estas S-rino Müller. Ŝi estas 90-jaraĝa kaj ne bone aŭdas, do salutu ŝin ankaŭ per laŭta voĉo!“ Tion Job faris kaj sekvis interesa konversacio kun la flegisto. Interalie Job ricevis la jenan klarigon:

„Sekso en maljunulejo. Ja, kompreneble tio ekzistas. En multaj kulturoj oni forŝovas tiun temon. Tamen la plejaĝuloj ankaŭ havas seksajn dezirojn. Tio en Ritamiaro ne estas subpremata. Estas la tasko de la asistantoj por sekso, kiuj helpas la plejaĝulojn. Normale ne temas pri vera sekso. Maljunaj viroj ofte nur deziras vidi kaj tuŝi nudan virinan korpon. Ili volas karesi la mamojn, aŭ la sidvangojn. Kaj ili ĝuas tuŝojn kaj karesojn de virino. Ofte ili bezonas nur simplan masaĝon. Ankaŭ maljunaj virinoj ŝatas tion. Ĉu vi scias, ke multaj eĉ tre maljunaj virinoj ankoraŭ masturbas? Por ili estas granda pliriĉiĝo, se asistanto por sekso vizitas ilin.“

„Ja, mi estas ankoraŭ juna, vere indas kelkfoje ankaŭ pripensi mian propran estontecon“, konfesis Job post tiuj klarigoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.