La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Evoluo

„Dankon, Saskia, ke vi ofertis vian loĝejon por nia kvaropa renkontiĝo. Mi ne volis fari tion, ĉar jam postmorgaŭ Robin komencos translokiĝi al mi. Li forlasos sian loĝejon kaj ni kunvivos en mia apartamento.“ eksplikis Sara. „Tio estas bona ideo. Li ŝparos ne nur multe da mono, li tiam ne plu tiel ofte uzos la metroon. Jes, mi komprenas tion. Vi certe baldaŭ fondos familion, ĉu mi pravas?“ demandis Saskia, kiu vere enviis sian fratinon. Sara provis iomete bremsi ŝian entuziasmon, ĉar ŝi ankoraŭ bezonis tempon por definitiva decido. Ŝi direktis la konversacion al alia temo „Kion vi pensas pri d-ro Adams? Li estas tre alloga viro. Ĉu vi rimarkis, kiel li alrigardis vin?“ Saskia replikis „Jes, li estas alloga homo, sed li ankaŭ alrigardis vin, mi pensas“. Sara ridete obĵetis „Ĉu vi estas ĵaluza, Franjo? Mi certas, ke li nur volas spekti, li ja scias, ke mi estas amikino de lia kolego“.

La plej granda problemo por Saskia estis, ke Ron ne povis telepatie komuniki. Ŝi timis komplikaĵojn dum renkontiĝoj kun ĉeestantaj telepatiuloj. „Estas ja bedaŭrinde, se ni renkontiĝos venontan semajnfinon, ni ne povos aranĝi tian ekscitan virtualan amludon, kiun ni travivis en la botanika ĝardeno“. Sara komprenoplene trankviligis ŝin „Ĉu vi vere nur pensas pri virtualaj aferoj? Dum nia venonta renkontiĝo ni povas ja tute libere kaj malkâse priparoli tion. Kaj, povas ja esti, ke ni komencos ne virtualan sed realan amludon, en kiuj ni ĉiuj partoprenos. Tio estas verŝajne pli ekscita ol virtuala amludo“. Saskia grandokule miris „Ĉu vi vere partoprenus en tia aktiveco?“ Sara donis la jenan respondon: „Kial ne, sed mi ne volas promesi ion. Mi devus ja unue priparoli la aferon kun Robin. Mi amas lin, tial li devas kompreneble aprobi tion. Kaj, se li ne volas, ni simple retiriĝus. Tiam vi estos certe konsolata de Ron“. Saskia nun konstatis, ke ŝi verŝajne troigis la problemon, kaj antaŭĝojis la venontan kvaropan rondon.

La tutan semajnon Saskia estis okupita. Neniu helpis al ŝi ordigi la ĉambrojn, fari la aĉetojn kaj kuiri sian faman gulaŝan supon. Finfine ŝi bone preparis la kunvenon kaj gaje bonvenigis siajn gastojn, kiuj alportis florbukedojn, kuketojn kaj aliajn frandaĵojn. Ĉiuj alvenis je la sama tempo. Starante en la koridoro ili salutis unu la alian per brakumoj kaj kisoj. Estis la unua fojo, ke Saskia ankaŭ kisis Ron, kiu iomete nekuraĝe sintenis. Sara tuj rimarkis tion, kaj forte ĉirkaŭbrakis lin dirante „Hodiaŭ ni ĉiuj estas amikoj, ne plu estos bariloj inter ni“. La vigla babilado dum la manĝado kaj poste estis tre interesa por Ron. Li demandis multon pri la telepatio. Evidentiĝis, ke li vere bedaŭras sian nekapablon. Robin raportis pri siaj spertoj kaj ankaŭ klarigis kiamaniere li atingis la kapablon por telepatio. Sara kaj Saskia priskribis la eblojn de tiu kapablo. Ili tre malkaŝe parolis ne nur pri la 'normala komunikado' per senaŭdeblaj vortoj, ili eĉ rakontis pri la interŝanĝo de sentoj. Ili ankaŭ traktis la 'virtualan amludon' de la lasta renkontiĝo. Kompreneble la lastaj informoj instigis Ron al plia pripensado. Li forlasis la kunvenon daŭre cerbumante la demandon, ĉu eventuale ankaŭ li mem povus ricevi aliron al tiuj nevideblaj antenoj.

En la instituto Ron ĉiam ĝojis, kiam la du fratinoj venis por la esploroj. Li akompanis ilin al la diversaj sekcioj, en kiuj ili estis ekzamenataj. Multaj demandiloj devis esti plenskribitaj. Li ankaŭ helpis ilin je tiu peza laboro. Krome, je la fino de ĉiu tago li invitis ilin iri al la kantino kaj alportis kafon. Saskia bone rimarkis, ke lia intereso por ŝi estis honesta. Kelkfoje li sopire rigardis al ŝi rekte en la okulojn kaj ŝi tiam ĝentile ridetis. Sed ne okazis plia alproksimiĝo. Ron evidente montris iom da nervozeco, ĉar ankaŭ Sara pleje ĉeestis. Dum tagoj, kiam Sara ne povis veni, la situacio tute ŝanĝiĝis. Ron tiam plej ofte kaj pli libere babilis kun Saskia. Evoluiĝis pli varma rilato, ekzemple, Ron nun eĉ kelkfoje riskis tuŝi ŝian brakon, kiam li gvidis ŝin tra la koridoroj. Sensacia evento okazis unu tagon, kiam Saskia sole kuŝis en la MRB-aparato. Ŝi devis koncentriĝi kaj alterne pensi pri du diversaj okupoj.

Ron pacience atendis sur benko en la sama ĉambro. Li ne povis fari ion ajn. La aparato bezonis minimume duonan horon por analizi la cerbon de Saskia. Ron fermis siajn okulojn kaj provis rilaksiĝi. Sed li ne povis ĉesi pensi pri ŝi. Li imagis, ke ŝi estas tre proksime al li. Ne estis la ĝusta loko, sed li revis de ŝiaj brakumoj kaj kisoj. Subite en lia menso aperis hela lumo, kaj li sentis agrablan varmon. Tiam li eĉ aŭdis dolĉan voĉon: „Atendu, mi devas resti en tiu aparato ankoraŭ por kelkaj minutoj, poste mi venos al vi“. Ron timigite ekstaris ĉirkaŭrigardante la tutan ĉambron. Saskia ankoraŭ kuŝis en la MRB-aparato. „Ĉu ŝi vere kontaktis min telepatie?“, li pensis. Li ne povis kredi tion. Sed estis la vero. Saskia, tuj post kiam ŝi eliris la aparaton, brakumis kaj kisis Ron. Ŝi flustris „Vi ja deziris tion, ĉu ne? Mi ricevis vian mesaĝon“. Nun finfine Ron vere apartenis al la kvaropa rondo. Kompreneble Saskia tuj informis sian fratinon. Kaj Sara kaj Robin tial proponis etan feston, sed ne nur por tiu afero. Ili planis anonci sian gefianĉiĝon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.