La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

LA PROKSIMA POLPMARSO

Atako

„La ŝirmo ne plu funkcias! Rapidegu! Fuĝu al la bunkro!“, ekkriis Tido Ojenosi, kiu hodiaŭ deĵoris en la Centrejo por Defendado. Sur la ekrano videblis minimume kvin dronoj. Tiuj senpilotaj aviadiloj certe kunportis bombojn. Kaj mankis la tempo por kontraŭatako. Ĉiu haste forkuris. Tamen ne estiĝis timo. La teamo ja centfoje trejnis sin por tia situacio, kaj ĉiu fidis la kvaliton de la bunkraj muroj. Tie alveninte Tido tuj aktivigis la instalaĵojn por urĝa okazo. Ĉiu el la skipo okupis sian laborlokon, t.e. la aparatoj por komunikado kaj la konduktiloj por la defendado. „Forpafu ilin!“, vokis Tido, kaj Zane, la kompetenta teknikisto, enfokusigis la laseron.

„Pardonu, Nuka, pro la maltrankvilo. Mi bedaŭras, ke vi ne povas ĝui pli agrablan unuan tagon sur nia planedo“, senkulpigis sin Tido. Nuka Madaki, biologo de la Tero, ĵus alvenis per eta kosmoŝipo. La preparadoj por tiu vojaĝo ne inkludis militan trejnadon. Dum la lastaj jarcentoj oni neniam aŭdis ion pri milita konfrontado inter la homoj kaj reptiloidoj sur Proksima Polpmarso. Nuka nur sciis, ke sur tiu planedo, kiun sur la Tero oni nomas TR-713, ekzistas kolonio el ĉirkaŭ mil homoj. Ili ĉiuj loĝas sur Holar, la norda kontinento, kiu fakte estas insulo. Sur Lakano, la suda kontinento, ankaŭ insulo, vivas la reptiloidoj. Tiu speco estis alte evoluiĝintaj, inteligentaj reptiloj, kiuj devenis de dupiedaj dinosaŭroj. Ili havas similan grandecon kiel la homoj. En la pasinteco nur tre malofte okazis kontaktoj inter la reptiloidoj kaj la homoj. La kontaktoj limiĝis al la pacema minoritato de la reptiloidoj. La dua frakcio konsistis el tre primitivaj, plejparte necivilizitaj kompanoj. Evidentiĝis, ke tiuj agresemaj 'samplanedanoj' forlasis la paceman vivmanieron. La situacio iĝis tre danĝera. Ili inventis novajn armilojn kaj nun komencis konfrontadon kun la homoj. Taĉmento el kvin reptiloidoj eĉ sukcesis invadi loĝlokon en la suda parto de Holar. Tie ili kaptis kaj forkondukis tri junajn homojn, du virinojn kaj unu viron.

La riparado de la protektanta ŝirmo certe daŭrus kelkajn tagojn. En la centralo ĉiuj serĉis elirvojon aŭ kontraŭrimedojn. „Kial vi ne ŝanĝas la veteron?“, demandis Nuka. Ĉiu en la bunkro ekaŭskultis tiun ideon. Tido nekredeme respondis: „Mi ne povas kompreni tian proponon. Ĉu ĝi vere estas tute serioza?“. Nuka klarigis, ke reptiloj normale estas „sango-malvarmaj“ bestoj. Tio signifas, ke ili vere dependas de la varmo el la cirkaŭaĵo. Kontraŭe al tio,  ekzemple la mamuloj havas „sango-varman“ korpon. Ili povas mem reguli sian korpan temperaturon. La reptiloidoj devas eviti malvarmecon. Tido nun komprenis la ideon kaj replikis „Jes, tre bona ideo, sed ni ne havas la rimedojn fari tion. Eventuale Paŭlo la 2-a povus helpi!“ „Paŭlo, kiu estas Paŭlo?“, demandis Nuka.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.