La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Biblioteko

„Ron, ĉu vi kredas, ke telepatio vere ekzistas? Mi legis, ke ĝis nun neniu povis pruvi tion“, demandis Robin. „Jes, kial ne“, respondis Ron kaj klarigis, ke la tiel nomata 'telepatio-eksperimento' ja konfirmis, ke komunikado inter du mensoj eblas sen paroloj aŭ gestoj eĉ je granda distanco. Oni nur bezonas la ĝustajn signalojn kaj antenojn. Robin demandis denove: „Sed kial tia komunikado ne funkcias inter ni ambaŭ?“ „Verŝajne ĉar ni ne havas la ĝustajn antenojn, aŭ ĉar ni ne uzas la ĝustajn signalojn“, rediris Ron. Robin konkludis, ke li bezonus pliajn informojn pri tiu temo. Eventuale li ja trovus ion en la biblioteko.

„Vi certe serĉas materialon pri telepatio, ĉu ne?“ demandis Helen, kiu hodiaŭ deĵoris en la biblioteka enirejo. Robin ektimis. Li ja intense estis rigardinta ŝiajn belformajn mamojn. „Ĉu ŝi estas telepatia?“ li pensis, kaj respondis „Jes, vi pravas, sed kiel vi povas scii tion?“ Helen replikis „Vi estas ja la kolego, kiu hieraŭ staris en la longa vico malantaŭ mi. Ĉu vi memoras? Tie vi ja jam montris, ke vi estas eksperto sur tiu kampo“. Nun Robin estis zorgoliberigata. Ŝia kolegino certe ne havas telepatiajn talentojn. „Tie estas la katalogo. Se vi bezonas helpon, demandu min“, ŝi diris kaj montris al li la vojon.

En la katalogo Robin trovis abundan materialon. Ne eblus legi ĉiujn librojn kaj artikolojn. Hodiaŭ li nur trafoliumis tri raportojn pri eksperimentoj el tiu kampo. Unu laborgrupo en Svedio priskribis studaĵon, en kiu oni observis ĝemelojn. Tre interesa estis la informo pri telepatiaj travivaĵoj de unuzigotaj ĝemeloj, el kiuj unu estis graveda. La alia studaĵo traktis la telepatiajn talentojn de aŭtismuloj. Neŭrologino el Kalifornio ekzamenis kelkajn aŭtismajn infanojn kaj povis pruvi, ke ili vere povas komuniki sen paroloj aŭ gestoj. La tria raporto traktis la telepatio-eksperimenton. Robin nur supraĵe legis la tekston, ĉar la metodon transporti signalojn per magneta stimulado li ja jam konis. En bunta gazeto li poste trovis etan instruadon por homoj, kiuj volas lerni telepation. Li kompreneble dubis pri tiu afero, sed tamen li legis tion.

Tiu artikolo traktis simplajn konsilojn por la lernado de la telepatio. „Tion mi ankaŭ provos“, pensis Robin. Li lernis, ke unue oni devas esti mense tute malfermita. Oni ne nur celu atingi la pensojn de alia homo. Tre gravas, ke oni ofertas siajn proprajn pensojn ankaŭ al aliulo. Por havi bonan komunikadon, oni nepre devas koncentriĝi, pli bone mediti. Se oni estas finfine tute liberigita de aliaj pensoj, oni koncentriĝu je speciala signo, vorto aŭ agado. Tio estu la unua sendita mesaĝo al la aliulo, kiu tiam povas respondi per la sama signalo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.