La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

La solvo

„Mi povus kisi vin!“ ekkriis Tom, kaj Mike timigite retiriĝis. „Tio povas ja esti la solvo por miaj problemoj!“ klarigis Tom, kiu nun tute malkaŝe rakontis pri la aktualaj problemoj el sia edzeco. Tom konfidis sian kolegon, ĉar tiu ja ankaŭ ne kaŝis ion ajn. Li entuziasme avizis „Mi kaptos du muŝojn per unu frapo. Mia kara edzino certe perdos sian malinklinon kontraŭ midzado, se ŝi ricevus la ŝancon por pli grandaj mamoj!“

Sed la realigo de tiuj celoj ne estis facila. Unue la laborgrupo devis ekzakte pruvi, ke la efiko, kiun trovis Mike kaj Mona, ankaŭ troviĝus en homaj ĉeloj. Estis nova esplora projekto, kaj Tom insistis pri tuja komenco de la planoj emfazante, ke li mem volis investi propran monon por ebligi la aferon. Sed ne nur la mono gravis. Mike rimarkis, ke nun pli granda kvanto da spermo estus bezonata. Li mem ja volonte kontribuus sian ĉuron, sed Mona ja ne povis sorĉi. „Ĉu vi, Tom, ankaŭ povus partopreni kiel spermdonacanto?“, li ridete demandis. Tom heziteme respondis: „Jes, vi pravas. Estas ja precipe mi, kiu celas al la sukceso de tiu projekto. Kompreneble mi ankaŭ devas doni mian kontribuon. Sed, se Mona tiam helpus ankaŭ min, tion neniam rakontu al mia edzino“. Mike komprenis tion kaj diris „Mi tuj vokas Mona-n, ŝi estas en la apuda laborejo. Bonvole iru for, mi parolos kun vi sole.“

Por Mona ne ekestis problemoj. Ŝi ja ŝatis fluti kaj melki viraĵojn. Krome ŝi povas esti tre silentema. Tion ŝi ja jam pruvis dum la pasintaj eksperimentoj. Restis nur unu problemo. Nele. Kio okazus, se ŝi ĉe freŝa faro kaptus ilin? Tom trankviligis ilin: „Tial ni devas esti tre singardemaj. Ni simple deklaros la projekton kiel tre sekreta afero. Kaj ni ofte uzos la ŝlosilon. Krome ni instalos kurtenojn aŭ eĉ rulkurtenojn.“

Post la alveno de la menditaj ĉelkulturoj la teamo tuj uzis ilin por la planotaj eksperimentoj. „Ĉu vere estas homaj ĉeloj? „ Mona demandis. „Jes“, konfirmis Mike kaj emfazis: „Estas ĉeloj de la virina mamo. Mi ne bezonas preni specimenon de vi. Tion ni nur farus, se la eksperimentoj malsukcesus“. „Tio estas ja bedaŭrinde, la miaj estas la plej bonaj ĉeloj, kaj ankaŭ mi bedaŭras, ke vi nun ne povas admiri miajn apetitvekajn mametojn“, ŝi plendis, sed Tom rimarkis: „Atendu, se nia metodo funkcias, ni volonte testos la aferon. Tiam ni bezonos vian helpon. Certe viaj mametoj poste estos pli grandaj ol antaŭe.

Sed la eksperimentoj malsukcesis, kaj Mona ankoraŭ ne ricevis la ŝancon elprovi efikan novan rimedon. Mike rimarkis la eraron: „La ĉelkulturoj estis nur traktataj per la miksaĵo el spermo kaj varma akvo. Ni forgesis la influon de la akvokreso! Mi proponas denove komenci la eksperimentojn, sed ĉi-foje ni viroj ĉiutage manĝu salatojn kun multe da akvokresoj“. Tom multe plendis, ĉar kutime li ja preferas manĝi viandon sen legomoj, sed tio ne helpis. Kiuj volas sukcesi, tiuj devas unue suferi. Ĉiukaze Lucie vere miris pri la ŝanĝita apetito de sia edzo. Ŝi ja ne estis informita pri la projekto, sed ŝi ne kontraŭis la adaptiĝon de la manĝaĵo al vegetana oferto. Tom nun ankaŭ preferis trinki teon anstataŭ bieron. Lucie eĉ devis prepari teon el akvokreso. Tion ŝi antaŭe neniam estis farinta. Sed neatendite ankaŭ tiu trinkaĵo plaĉis al ŝi.

„Tom, Mike, iru!“ vokis Mona kaj fiere montris la plej novajn fotojn pri la traktataj homaj ĉeloj. Tom konstatis: „Tio estis la ĉefa gajno. Ni sukcese pruvis, ke la metodo, kiun trovis Mike kaj Mona, ankaŭ funkcias ĉe homaj ĉeloj.“ Nun Mona vere ĝojis, ke ŝi povis ludi la unuan 'eksperimentan beston'. Ŝi senhezite senvestigis sian bruston kaj petis Mike-on, ke li tre ekzakte kontrolu la grandecon de ŝiaj mamoj. Kompreneble ŝi mem protokolis ĉion kaj poste postulis, ke Mike kaj ankaŭ Tom demetu la pantalonojn. Kial? Ŝi nun komencis fluti la du penisojn, melkis kaj denove suĉis ilin ĝis ambaŭ falusoj produktis sufiĉan virlakton, kiun ŝi avide glutis. Poste ŝi nur supraĵe kisis ambaŭ kolegojn sur la vangoj dirante: „Mi ja nun ne devas kisi viajn buŝojn, ĉar tiam vi riskus ankaŭ evoluigi pli grandajn mamojn. Tion viroj ja ne bezonas!“


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.