La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj nur por plenaĝuloj |
EROTIKA NOVELAROAŭtoro: Till Taster |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Prof. Lukas Fabre, la gvidanto de la aktuala instituta projekto, gvidis la seminarion pri la telepatio-projekto. La instituto planas pli detalan analizon de la fenomenoj, kiuj estis skribitaj pri la tiel nomata 'telepatio-eksperimento'. Per tio oni tute ne pruvis, ke telepatio ekzistas. Temis ja nur pri signaloj el la cerbo, kiujn oni uzis por stimuli aliajn homojn. La gazetaro trovis la raporton pri la eksperimento interesa kaj publikigis sensacian kaj troigitan artikolon pri la esploroj. Verdire oni igis testpersonojn pensi pri unu vorto reprezentita de vico el la simbolo 0 kaj 1. Por memorigi tiun vicon, la testpersono movis siajn piedojn ĉe la nuloj, kaj la brakojn ĉe la simbolo 1. Se oni tiamaniere lernas, la cerbo produktas specifan modelon el cerbaj elektraj kurentoj. Kun tiuj elektraj signaloj oni stimulis la cerbojn de aliaj testpersonoj, kiuj troviĝis en fora loko. Ili kompreneble ne komprenis la signalojn, sed vidis etajn lumfulmojn. La modelo rilatas al la duuma kodo transdonita per la simboloj 0 kaj 1. La 'mesaĝo' nur estis komprenebla, se oni tradukis la kodon. Eĉ se la priskribita eksperimento ne taŭgas kiel pruvo por telepatio, tio estas tre interesa metodo. La aktuala instituta projekto celis pli detalan analizon.
„Kial vi ne estas nia testpersono? Tio estas via ŝanco, Robin“, proponis Ron. Sed Robin ne konsentis „Tiam mi ja devus konvinki mian amikinon Sara ankaŭ esti je dispono. Mi ne scias, ĉu ŝi volas. Do, ankoraŭ ĉi tie ne parolu pri tiu temo“. Ron komprenis tion, sed li jam preparis privatan planon por realigi la necesajn analizojn. Tial li ne plu interesiĝis pri la sekvanta diskuto en la seminario. Li delogis sian kolegon Robin kaŝe forlasi la aranĝon por plia babilado en la kafejo. Robin sentis konsciencriproĉon, sed Ron trankviligis lin. „Se prof. Fabre demandus vin pri via foresto, vi povas ja informi lin, ke estis nepre necese foriri, ĉar vi ja vere havas telepatian talenton kaj pri tiu ni devis priparoli, kompreneble nur kunlige de la instituta projekto. La profesoro certe komprenus tion.
En la kafejo Ron insistis, ke Robin parolu pri sia rendevuo kun Sara. „Vi estas vere tro scivolema“, plendis Robin, sed ne povis kontraŭstari sian kolegon. „Gratulon, Robin. Mi ankaŭ esperas, ke la rilatoj inter vi ambaŭ bone evoluiĝos. Se vi bezonas nuptoasistanton, informu min baldaŭ. Kaj, mi ankaŭ volonte helpas kiel bebogardanto“, ŝercis Ron. Robin iomete konsternite replikis „Estas ankoraŭ tro frue, sed mi dankas pro via oferto, kara Ron“. Li tiam parolis pri la venonta rendevuo kun Sara, kiam li verŝajne ankaŭ povos konatiĝi kun Saskia, la ĝemela fratino de Sara. Nun Ron eĉ pli forte instigis por akiri pliajn detalojn, sed Robin rifuzis tion, kaj tuj serĉis la plej bonan momenton por iri hejmen.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.