La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Transveturo

La liberaj tagoj rapide forflugis. En la Centrejo por Defendado ĉiu denove okupis sian laborlokon. Senstreĉa etoso regis la skipon. Sed la hieraŭa amora aventuro ne atingis la deĵorejon. Tido kunvenigis la teamon por interŝanĝi la plej aktualajn informojn. Sur la ekrano aperis novaĵo proklamita de la registaro: „Karaj kuncivitanoj! La senrajta enmiksiĝo de la reptiloidoj ekigis vehementan proteston de nia registaro. Estas granda feliĉo, ke la Centrejo por Defendado povis liberigi ĉiujn kaptitojn. Ni jam akceptis la ekskuzon de la reptiloida registaro. Ili promesis plenan klarigon kaj ankaŭ adekvatan rekompencon. La ĝisnuna esplorado montris, ke nur malmultaj agresemaj individuoj el la reptiloida militistaro kulpis. La plimulto de la reptiloidoj restas pacemaj. La ĉefambasadoro morgaŭ vizitos nian ĉefurbon. Li kunportos novajn proponojn por la pliboniĝo de la rilatoj inter Lakano kaj Holar. Nia regento, Paŭlo la 2-a, ankaŭ bonvenigis tiun evoluon“.

La konferenco kun la ambasadoro de Lakano finiĝis kun bonaj rezultoj. La registaro de la reptiloidoj invitis delegacion de la sudo al rondvojaĝo. La planota itinero inkludis vizitojn en diversaj institutoj. Eminentaj politikistoj kaj sciencistoj de la reptiloidoj jam promesis sian partoprenon. La celo, kompreneble, estus la pliboniĝo de la rilatoj. Ankaŭ Nuka apartenis al la delegacio. Li ja estis la unua reprezentanto de la Tero. Aliaj membroj de la delegitaro estis interalie Tido, Helina kaj generalo Ivanov.

En la flugmaŝino, kiuj transportis la delegacion, Nuka prenis lokon inter Tido kaj Helina. Sidante apud Helina vere plaĉis al li. En lia kapo klare revenis la memoro pri ŝia raporto en la regenta kastelo kaj miksiĝis kun la amora orgio en la loĝoĉambro de Tido. Pro la konstanta, senŝanĝa susuro de la flugmaŝino Nuko iomete endormiĝis. En sonĝo li nun kuŝis nuda sur granda matraco kaj ne nur du nudaj virinoj, sed ankaŭ la tentakloj de la polpa regento karesis lin. Bedaŭrinde tiu sonĝo nur tre mallonge daŭris. Nuka timigite vekiĝis. Ĉu Helina estis rimarkinda ion? Li direktis sian rigardon al ŝi. Helina reagis kun afabla rideto. Ŝi ne rimarkis ion, sed ŝi bone ŝatis sian kolegon de la Tero. Nuka respondis ankaŭ per kompleza rideto. „Kion vi faris dum la pasintaj liberaj tagoj?“, demandis Helina. Nuka, nun iomete konfuzita, direktis siajn okulojn al Tido, kiu ankaŭ ridetis. „Mi ricevis inviton de Tido kaj ĝuis agrablan vespermanĝon“, respondis Nuka. Helina demandis: „Nur vespermanĝon? Mi ne kredas tion. Mi estas profunde ofendita, ke Tido ne invitis min ankaŭ“. Tido denove ridetis aldonante „Ja, mi esperas, ke Nuka ankaŭ ĝuis nian kunvenon post la manĝo. La venontan fojon mi certe invitos ankaŭ vin, mia kara kolegino“. Helina ofertis: „Mi proponas, ke vi, Neela kaj Nuka venu al mia loĝejo. Ne estos problemo, mi tiam preparos la verspermanĝon“.  „Koran dankon!“, replikis Tido „Sed mi esperas, ke ne nur estos vespermanĝo. Mi jam nun antaŭĝojas ankaŭ vian aranĝon post la manĝo“. Helina bone komprenis tiun indikon. Ŝi nun sentis emon korpe alproksimigi sian kolegon, sed ne riskis tion, ĉar estis ja oficiala deĵorvojaĝo.

La fino de la flugo malebligis la daŭrigon de la amikeca konversacio. La planado de la privata kunveno ĉe Helina estis prokrastita. Ĉiu forlasis la flugmaŝinon kaj ŝanĝiĝis al la buso. Post kvaronhoro ili atingis la ĉefurbon de Lakano.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.