La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Hotelo

Alija ĝustatempe alvenis, kaj ne povis malkaŝi sian kontenton pri la pasinta rendevuo kun tiu alloga amoristo: „Ja, tion mi hodiaŭ bezonis. Mi esperas, ke vi ankaŭ ĝuis viajn kontaktojn“. Birte kapjesis kaj esprimis sian dankon, kun iomete amara sono. Alija ne rimarkis tion kaj proponis: „Mi gvidos vin nun al via hotelo. Tie ni povos manĝi, kaj poste ni priparolu la venontajn planojn. Certe vi havas ankaŭ kelkajn demandojn“.  Vere, ŝi pravis kun tiu rimarko.

„Alija, ĉu vi ofte bezonas tian distriĝon?“, demandis Birte. „Ne, ne, mi estas ja edziniĝinta“, respondis Alija, kaj Birte miris grandokule: „Vi havas edzon, ĉu vere? Ĉu li permesas tion?“ Nun Alija iomete ĉagrenite klarigis, ke edzo estas ja viro, kaj viron oni ja ne bezonus demandi pri permeso. Hieraŭ ne estis bona etoso en ŝia hejmo. Ŝia edzo estis tre laca kaj krome ne bone mastrumis. Li eĉ ne purigis la banejon. Li volis nur kuŝi sur sofo por spekti filmon. Ŝi ne sukcesis instigi lin por seksa aktiveco. Normale estas ja la devo de la edzo bone kontentigi sian edzinon, kompreneble ankaŭ per sekso. Sed hieraŭ li fiaskis, tial ŝi kaptis la bonan ŝancon en la amuziĝstrato. Birte ne volis akcepti tion kaj daŭriĝis: „Kaj, se iam vi estus ne preta por seksa ago, ĉu via edzo tiam ankaŭ irus al alia virino?“ Nun Alija montris sin ofendita: „Vi tute ne komprenas nian kulturon! Sur Umlaba ne eblas por edzo fari ion sen la permeso de lia edzino. Do, se mi ne konsentas kun la agoj de mia edzo, mi simple povus forpuŝi lin. Virinoj rajtas ĉiam postuli divorcon, viroj kompreneble ne rajtas“. Ŝi aldonis: „Tiuj leĝoj jam validas pli ol ducent jarojn. Tiuj leĝoj konservas la stabilan socian sistemon sur Umlaba. Atentu, ĉi tie jam pli ol ducent jarojn regas paco!“

Don nun provis iomete ŝanĝi la temon. Li diplomatie rimarkigis: „Pardonu nin, ni venas ja de tute alia sistemo. Bonvole ne taksu niajn demandojn kiel kritikon. Ni ja venis ĉi tien por lerni, kaj mi ĝojus, se vi klarigos al ni viajn planojn por la venonta tago“. Alija anoncis gravan societan kuneston en la urbodomo: “Morgaŭ venos multaj reprezentantinoj de la registaro kaj la ekonomio. Ankaŭ kelkaj famaj kantistinoj kaj aktorinoj venos, kaj vespere estos granda festo en la kela arkaĵo de la urbodomo. Tiam la etoso certe estus pli leĝera.“

Tre leĝere kondutis Birte, kiu kune kun Don okupis la hotelĉambron. Don ĵus komencis demeti sian mamzonon kun la silikonaj enmetaĵoj. Tiam Birte ege malrespekte tuŝis la postaĵon de Don kaj moke ĝemegis: „Estas tre bone vivi ĉi tie. Verŝajne mi restos sur tiu planedo. Tiam mi ja ĉiam povos domini miajn virajn kolegojn“. Kaj per tio ŝi denove mokis lin, ĉi-foje eĉ piĉante al li la pugon. „Tio estas seksperforto! Mi preparos denuncon ĉe la polico“, protestis Don, sed Birte kontraŭis: „Vi forgesis, ke ni estas sur Umlaba. Neniu helpus vin. Vi estas ja nur viro. Do, mi proponas, ke vi tuj petu pardonon. Pli bone estus, se vi leku miajn piedojn aŭ ...“. „Aŭ... ĉu vi vere postulas plian pardonpeton de mi?“ demandis Don, kiu nun bone kunludis kaj ridante brakumis ŝin. Estis la unua fojo, ke la du gekolegoj tiel intime proksimiĝis. Dum la tuta tempo de la tienveturado al Umlaba maksimume okazis 'familiara' tuŝo. Neniam ekestis seksaj sentoj. Sed hodiaŭ ambaŭ rimarkis tion.

En tiu momento aŭdiĝis frapado je la pordo. En la koridoro staris du ĉambristoj. Birte iomete malfermis la pordon. „Ĉu vi bezonas ion? Ni volonte plenumos viajn plej ardajn dezirojn“ demandis unu el la junaj ĉambristoj. „Ne, ne, koran dankon“, respondis Birte kaj rapidege fermis la pordon. „Tio certe estis granda eraro. La du ĉambristoj verŝajne pli bone ol mi povus plenumi viajn ardajn dezirojn“, Don mokis ŝin. Birte ridetis, kaj ambaŭ sidiĝis sur la sofon por spekti filmon. Ne plu okazis amludado, ĉar ne estis facile subigi taboon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.