La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Semajnfino

Dum la reveturo la tri amorantoj sidis enpensiĝeme sur la seĝoj de la flugtaksio. La pasinta aventuro ankoraŭ longe postefikis. Neela turnis sin al Nuka: „Mi ĝojas, ke vi povis konfidi nian regenton. Via unua skeptikeco tute ne estis necesa.“ „Jes, vi pravas. Antaŭ la aŭdienco mi vere dubis ĉu estus bona ideo. Sed la kontakto kun Paŭlo la 2-a estis tre agrabla. Kaj impresis min, ke li ne malhelpis nian amoron je la fino de la kunveno“, rediris Nuka. Tido ankaŭ laŭdis la regenton: „Estas ĉiam grandioza afero, la konekto kun li. Nur tial mi povis elteni, ke mia edzino senhonte kokris min. Sed baldaŭ venos la venĝo. Mi jam antaŭĝojas la venontan feston ĉe Helina“. Neela ridetis, ŝi ja bone konis sian edzon kaj sciis, ke li estis, kiel ŝi mem, tute malpruda. Neniam ŝi spertis ĵaluzon de li. Do, lia minaco efektive estis nur ŝerco.

La tuta semajnfino sen aktiveco! Nuka tre malfrue ellitiĝis. Hodiaŭ li ne planis ion specifan. Promeno, ripozo, eventuale li ja povus daŭrigi la skribadon de sia taglibro kaj poste estus manĝado en bona restoracio. Li ja vere ŝatis la ĉi-lokajn kuirejojn. Eĉ la manĝaĵoj en la kantino de la centrejo bongustas. Nur la griza kaĉo de Lakano ne lasis bonan memoron. Post la matenmanĝo Nuka forlasis sian ĉambron por promeni tra la parko. Li estis ja biologo, sed ĝis nun li eĉ ne trovis la tempon por rigardi la florantajn plantojn apud la vojoj. Hodiaŭ estus bona ŝanco por fari tion.

Enombre Nuka ĝuis la someran posttagmezon. Li paŝis sur larĝaj padoj kaj de tempo al tempo kliniĝis por inspekti florojn, kiujn li ĝis nun neniam vidis. Atingante vastan ludkampon li sidiĝis sur benkon. Tri florojn li singardeme aranĝis sur la benko apud si kaj faris notaĵojn per elektronika libro. Ankaŭ la taglibro bezonis plian zorgadon. Sur la ludkampo staris grandega ŝtona figuro, rekonstruado de Paŭlo la 2-a, pli ol du metrojn alta, statuo laŭ naturo. Preskaŭ ĉiu detalo ĝustis, nur la helviola koloro montris kelkan eluziĝon kaj mankis la kopiaĵoj de la homaj seksorganoj je la pintoj de la tentakloj. Multaj infanoj grimpis sur la skulpturo. Ili vere ŝatis tiun polpon. Kelkaj krablis en la sablo sub la figuro, aliaj balanciĝis sur la disetenditaj tentakloj.

„Ĉu estas loko?“, petis lin ĉarma virino. Ŝi estis patrino, kiu vartis la ludantajn infanojn. „Jes, kompreneble“, diris Nuka kaj ŝoviĝis je la maldekstra rando de la benko. Li nun malŝaltis sian elektronikan libron kaj forprenis la ekzamenitajn florojn. La juna belulino demandis „Ĉu floroj apartenas al via hobio? Mi estas  tre scivolema, pardonu min, mi ne volis ĝeni vian interesan okupadon.“ „Ne gravas“, respondis Nuka kaj eksplikis, ke li estis biologo de la Tero, kiu hodiaŭ nur ĝuis sian liberan tagon. La sekvanta agrabla babilado finfine direktiĝis al la skulpturo de la polpo. Nuka konfesis: „Mi ankaŭ estas scivolema. Ĉu viaj infanoj jam vizitis vian realan regenton? Mi ja ankaŭ estis tie.“

La juna patrino ridetis, ŝi tuj komprenis la demandon kaj konstatis „Ah, vi jam estis en la kastelo. Vi certe aludas la seksajn rilatojn inter la homoj de Holar kaj Paŭlo la 2-a. Jes, lastan monaton mi akompanis mian filinon kaj tri amikinojn al la kastelo. Tie ili havis la ŝancon por la unua rekta kontakto. Sed, Paŭlo la 2-a tute ne montris seksan aktivecon. Li nur lasis la infanojn ludi kun siaj tentakloj. Estis tre bona renkontiĝo. La knabinoj vere ĝuis la aranĝon. Post unuhora ludo la infanoj sole amuziĝis en la apuda banejo. Tiam Paŭlo la 2-a havis tempon nur por mi.“

Post tiu lasta rimarkigo ŝi triumfe turnis siajn okulojn al Nuka, kiu ridete respondis. „Ja, mi povas imagi tion. Mi mem ankaŭ spertis lian grandiozan traktadon.“ Ŝi tiam aldonis: „Estas ne nur la intima travivaĵo, kiu gravas. Ĉu vi scias, ke la kontakto kun Paŭlo la 2-a ankaŭ influas nian sanstaton?“ Nuka ne sciis tion, sed li nun lernis, ke ĉiu tuŝo de la polpa haŭto estas saniga. Estas ĉiam tre maldika tavolo el sekrecio sur la haŭto de la polpo. Dum intertuŝo ĝi povas facile difuzi tra la homa haŭto. Tiam la sanigaj substancoj atingas ĉiun organon per la sanga cirkulado. Krome la kontakto kun la polpo ankaŭ pozitive influas la psikon. Ŝajne per iaj ondoj aŭ nekonataj, eventuale elektromagnetaj kampoj, la polpo povas eĉ ripari pertubojn en la imuneca sistemo de la homo. „Dankon por la interesaj informoj. Vi estas tre simpatia instruistino“, Nuka adiaŭis kaj daŭrigis sian promenadon tra la parko.

Sub la krono de granda fago li trovis ombran trankvilan lokon. Ĉi tie li sidiĝis sur la tero apud la vojo kaj provis plenigi la notaĵojn en la taglibro. Sed li ne longe subtenis la necesan koncentradon. Verŝajne pro la altaj temperaturoj li fariĝis laca kaj kuŝiĝis sur la herbejo. La zumantaj insektoj ne malhelpis lian ekdormon.

Denove li vidis la grandan polpon. Ĉifoje ĝi naĝis en la oceano rekte apud li. „Kial mi povas tiom longe naĝi sub la akvosurfaco“, pensis Nuka kaj tuŝis la molan glitigan haŭton de la polpo. Diversaj fiŝoj preterpasis. Grandaj, malgrandaj. Plaĉa manĝaĵo por la polpo. En kelka distanco aperis nigra submarŝipo. Tuj ŝanĝiĝis la sceno. La polpo ĉirkaŭprenis la korpon de Nuka per siaj tentakloj kaj surakviĝis malantaŭ eta insulo. Ĉi tie subombre ĝi eksidis kaj lokumis sian homan akopananton apud si. Nuka ne moviĝis. Li estis plene malstreĉita kaj pasiva. La polpo karesis lian nudan korpon. Nun alproksimiĝis tri nudaj virinoj. Estis Neela, Helina kaj la belulino de la ludkampo. Ili ne priatentis lin. Ili nur okupiĝis pri la kontakto kun la polpo. Lascive Neela karesis unu liberan tentaklon, el kiu tuj sin montris malmolan penissimilan seksorganon. Ankaŭ la aliaj virinoj faris tion. Ili masaĝis la malsekajn stangojn. La virino de la ludkampo eĉ enigis la faluson en sian vaginon. Ŝi nun ĝemegis pro eksciteco. Neela, kiu troviĝis apud ŝi, kisis ŝin volutupteme. Nuka havis bonan rigardon al ŝiaj belformaj korpopartoj. La mamoj gaje moviĝis, sed la distanco estis tro granda por tuŝi ilin. „Kial neniu zorgas pri mia kaco?“, li envie pensis. La tentaklo, kiu ĉiam ankoraŭ karesis lin, nur traktis lian korpon escepte de la peniso. Nuka maltrankvile turniĝis. Subite la polpo malaperis. Ankaŭ la virinoj estis for. Nuka timigite vekiĝis. Li malfermis siajn okulojn kaj leviĝis al sidanta pozicio. Denove li ektimis. Apud li sur la herbo sidis Helina. Ŝi rapide formetis la elektronikan libron, en kiu ŝi verŝajne scivoleme foliumis dum lia sonĝa aventuro.

„Kion vi faras? Ĉu vi jam delonge sidas ĉi tie?“ demandis Nuka. „Ne, ne, mi nur promenis tra la parko kaj ĵus vidis vin kuŝanta ĉi tie. Mi nur unufoje rigardetis vian elektronikan libron, mi ja ne volas esti spiono. Sed vi devus pli bone sekurigi viajn datumojn, mi pensas!“ „Koran dankon, vi ja pravas. Mi aprezas vian konsilon“, konfesis Nuka kaj tuj malŝaltis la aparaton, en kiu ja troviĝis la taglibro kun tre privataj informoj. Helina nun provis trankviligi la iomete malagrablan situacion: „Vi scias, ke mi estas la unua sekurecoficirino en la centrejo. Mi ja ne volas, ke raporto pri nia venonta festo estu vaste publikigata.“ Nuka kaptis la ŝancon por daŭrigi la plezuran babiladon kaj aldonis: „Kion vi planis? Mi pensis, ke nur estos bongusta manĝaĵo. Ĉu poste estos iu krima agado? Ĉu ni elrabu la bankon?“ Helina ridetis „Ah, bona ideo, sed verŝajne la vespero pasos kiel kutime. Ni manĝos kaj poste vi nur sidos sur la sofo pro granda laceco. Sed mi esperas, ke tio ne okazos. Mi ja jam aŭdis pri viaj bonaj kvalitoj, kiujn vi montris en la loĝoĉambro de Tido. Ĉu mi povas legi ion pri tiu afero en via taglibro?“

Nun ŝi gaje denove kaptis la elektronikan libron. Tio estis nur ŝerco, sed Nuka tuj suprensaltis. Li provis regajni la aparaton, sed Helina lerte defendis sin. Uzante ĉiun forton Nuka ne sukcesis venki. Helina eĉ terenpuŝis lin, dume ŝi ankaŭ falis, sed elprofitis de tio. Ŝi nun sidis sur lia korpo kaj ŝiaj genuoj forte premis liajn brakojn. „Kapitulacu nun!“, ŝi postulis. Nuka rezignis. Li ne trovis rimedon kontraŭ tiu batalema sekurecoficirino. Li ne plu defendis sin. Anstataŭe li ĝuis nun ŝian postaĵon, kiu tien kaj reen ŝoviĝis sur lia subventro. Helina plenĝuis sian dominantan pozicion. Ŝi kliniĝis kaj bruske postulis: „Nun mi ricevas kison de vi. Kisu bone kaj uzu vian langon. Eventuale mi tiam estos iomete mildigita!“ Nuka obeis kaj antaŭĝojis la venontan feston ĉe ŝi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.