La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Esploro je propra risko

Kvankam ne estis kutimo de Job dormi kun aliaj personoj en sama ĉambro, li sufiĉe refreŝigate vekiĝis frumatene. En tri najbaraj litoj ankoraŭ dormis iuj, kaj tial li singardeme kaj tre mallaŭte iris al la duŝejo. Ĉi tie en la komuna duŝejo jam estis du homoj kaj Job ne sciis kiel li nun devis saluti ilin. Li nur mallaŭte murmuris: „Bonan matenon“, kaj tiam stariĝis sub granda vaporanta akvoŝprucaĵo kaj tuj sapumis sin. Apude staranta viro frapetis lin sur la sidvangoj kaj tuj komencis brosi lian dorson. Laŭte li diris: „Ĉi tie ni estas en granda familio. Ĉiu helpas la alian, do ankaŭ vi striglu mian dorson, jen la broso!“

La virino sur la alia flanko mokante aldonis: „Ne timu, mi ne ŝatas la broson tiel frumatene, eventuale vi ja povus fari tion ĉi-vesepere!“ Job provis esti humurplena kaj respondis: „Sed mi traktos nur vian dorson, ne la sidvangojn!“. „Domaĝe“, opiniis la virino kaj adiaŭis per mantuŝo al lia peniso.

En la komuna kuirejo aktive verkis nuda paro, kiu hodiaŭ deĵoris por prepari la matenmanĝon. „Rapidegu. Ni manĝas je la 8-a horo. Hodiaŭ ni ĉiuj estas scivolemaj, ĉar vi ja devas prezenti vin!“ Job sekigis sin per granda lanuga mantuko. Hodiaŭ li ne razis sin. La novan ĉemizon li nun ne bezonis, ĉar en loĝdomo ja ĉiu devas esti nuda. Do, li povis rapide forlasi la banĉambron kaj iris al la salono. Tie ĉirkaŭ la tablo jam sidis kvin personoj kaj oni proponis la komencon de la prezentado. La du aliaj verŝajne pli longe kuŝis en la litoj. Job ekstaris kaj mallonge prezentis sin. Ankaŭ la aliaj faris tion. La plejaĝulo deklaris la aktualan planon pri la deĵoro por la ĉambroj kaj la kuirejo. En tri tagoj Job estus uzata por tiu afero.

Ek al la unua memstara ekskurso! Job tre ĝojis, ke li finfine post longa kvaranteno kaj enkonduka tago tute memstare rajtis skolti la ĉirkaŭaĵon. Li ne devis zorgi pri la provizado ĉar ĉie li povus manĝi kaj uzi la senŝoforajn aŭtomobilojn. Li memoris la konsilon de Mona kaj startis per rondveturado. Antaŭ la loĝejo atendis eta maŝino preta por transporti lin. Per voĉo li aktivigis la menuon sur la ekrano kaj elektis la unuan eblecon, t.e. 'rondveturado'. Dum tiu li povis aŭskulti voĉon, kiu bone priskribis la vojon kaj la plej gravajn vidindaĵojn.

La strato unue gvidis lin norden al la ekstera ringo, kiu ĉirkaŭiris la tutan insulon proksime de la bordo. Alveninte la plej nordan punkton la vojo iris orienten. Apud la vojo videblis densaj arbaroj, kelkfoje aperis grandaj kampoj. Ankaŭ la maro kelkfoje montris sin. La insulo Ritamiaro havas la formon de elipso. En la mezo situas la urbeto, do, je la plej suda punkto la konstruaĵoj de la urbetoj estis denove videblaj. La ekskurso daŭris sur la suda parto de la ringo en okcidenta direkto. Oni vidis la grandegajn montojn portantajn multajn ventelektrigilojn kies flugiloj diligente rotaciis. Tiam venis grandaj haloj, kiuj evidente apartenis al la industria areo. Kaj la plej okcidenta punkto ebligis bonan rigardon al la haveno. En la landinterno troviĝis la flughaveno. La lasta parto de la vojaĝo transportis lin al la deirpunkto. Survoje li diagnozis, ke la okcidenta regiono de la insulo havis nur magran vegetaĵaron, ĝi estis preskaŭ dezerto.

Job elaŭtiĝis kaj bezonis paŭzon. Ĉi tie ĉe la strando li facile trovis la restoracion, kiun li jam vizitis hieraŭ kun Mona. Tie li mendis kafon kun la bongustaj kuketoj kaj komforte sidiĝis denove sur tablo apud la fenestro. En la salono sidis nur malmultaj gastoj, sed subite ŝanĝiĝis la situacio. Longa vico aperis antaŭ la teko. Nun, tagmeze, la proksimaj burooj kaj laborlokoj ofertis paŭzon al la laborantoj. Rapide ĉiuj lokoj estis okupataj. Juna paro stiris al la lastaj du liberaj seĝoj de la tablo de Job.

„Ĉu libera?“ demandis la virino kaj antaŭ ol Job povis respondi, ŝi laŭte esprimis: „Ho, vi estas ja Job, hieraŭ ni konatiĝis ĉe la strando. Ĉu vi memoras, mi estas Aleta?“ Kaj tuj ŝi tuŝis la kacon de Job kaj aldonis: „Job, tiu estas Benard, mia amiko. Li certe ankaŭ ĝojas konatiĝi kun vi“. „Saluton, Aleta. Saluton Benard“, diris Job kaj singardeme respondis ankaŭ per la ĉi tie kutima tuŝo kun la mano. Ankaŭ Benard ricevis heziteman saluton al sia puba regiono, sed Benard reagis pli kuraĝe kaj kaptis la penison de Job kaj iomete knedis ĝin. „Bonan tagon, ĉu vi jam faris rondveturon?“ li demandis kaj ŝajne ne intencis ĉesigi la masaĝon. Job ekhavis pligrandiĝintan kacon, sed tio nun ne plaĉis al li. Pli bone estus, se tion farus Aleta, li pensis kaj iom malproksimiĝis de Benard respondante: „Jes, estis tre instrua ekskurso. Vi vere loĝas sur bela insulo. Kie kaj pri kio vi laboras?“

Aleta klarigis, ke ili havis okupon en buroo por programaro. Ili ŝatas tiun laboron, kiu daŭras nur kvin horojn tage. Sekvis vigla konversacio kaj Job trovis, ke la du novaj konatuloj estis tre simpatiaj, ne nur Aleta, ankaŭ Benard plaĉis al li. „Ĉu vi hodiaŭ ankaŭ venos al la diskoteko ĉe la granda vojkruĉejo? Tie estos multaj gekolegoj de ni. Krome estos ofertataj tre bongustaj manĝaĵoj“, proponis Benard kaj Job volonte akceptis.

La duan parton de la tago Job promenis tra la urbeto de la insulo. Por tio li ne bezonis veturilon, li simple ŝatis piediradon. En la urbo li trovis nur dekduon da stratoj. La domoj estis grandparte malaltaj, nur kelkaj havis pli ol tri etaĝojn. La fenestroj estis grandaj kiel tiuj de magazeno, kompreneble ĉiam sen kurtenoj. Ankaŭ la ĉirkaŭaj ĝardenoj ne havis altajn barilojn aŭ heĝojn, do oni povas facile enrigardi kaj observi nudajn loĝantojn, kiuj tie kuŝas sur la gazono por sunumiĝado. La urbon ĉirkaŭis stratringo. Ekstere oni aranĝis belajn bedojn kun multkoloraj floroj. Komfortaj padoj gvidis al ombroplenaj parkoj kaj ludkampoj.

En la urbocentro koncentriĝis multaj grandaj konstruaĵoj, precipe por komuna uzado. Ĉie tie troviĝis naĝejo, muzeo, preĝejo, multaj restoracioj kaj aliaj utilaj domoj. Nur mankis magazeno kaj eblecoj por butikumi. Sur Ritamiaro oni ja ne bezonis vendi ion. Ekzistis nur unu halo en kiu oni povis akiri preskaŭ ĉion ajn por privata uzo. Ankaŭ ĉi tie oni tute ne bezonis monon. Kelkfoje, se loĝanto de Ritamiaro deziris vere specialan objekton, oni devis atendi kelkajn tagojn aŭ semajnojn. Temis ja pri mendo en la ekstera mondo. Job ne komprenis, kiel tiu sistemo funkciis. Ja, multon li ankoraŭ ne komprenis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.