La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj nur por plenaĝuloj |
EROTIKA NOVELAROAŭtoro: Till Taster |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
En la enirhalo de la hotelo jam atendis ilin Alija, kiu venis por paroli pri la venonta tago. Ŝi ricevis interesan novaĵon de la reĝino. Princino Alara ŝatus viziti la bazoŝipon. „Kial ne, tio estas tre bona ideo“, opiniis Don kaj tuj kontaktis sian kapitanon, kiu ankaŭ tre ĝojis pri tiu peto. Alija aranĝis la flugon per la pramo al la bazoŝipo por la princino, akompanita de Alija kaj Don. Birte restis sur Umlaba, ŝi planis mem iri al la universitata kantino por denove konversacii kun Tamika.
„Bonvenon, estimata princino“, salutis Kapitano Roman Fjodorov kaj gvidis la princinon al la tre komforta ĉefa seĝo, kaj ŝerce demandis: „Ĉu vi ŝatus partopreni nian teamon? Vi certe estus tre bona stiristino por nia bazoŝipo“. La princino komprenis la ŝercon kaj respondis: „Estu singardema, kapitano. Kion vi farus, se mi vere akceptus vian proponon? Sed unue montru al mi vian kosmoŝipon. Mi ja ĝis nun neniam vidis tian modernan veturilon.“ Roman galante subtenis ŝin forlasi la seĝon kaj ĝentile ofertis sian brakon al ŝi. La princino miris pro tio, sur Umlaba la viroj ja ne tiel sintenas. Ŝi volonte kaptis la brakon kaj lasis sin gvidi tra la koridoroj de la kosmoŝipo. Alija kaj Don sekvis en konvena distanco.
Roman montris ĉiun angulon de sia 'regno'. Li eĉ demonstris la dormkabinojn: „Estas iomete malvasta spaco, sed tre komforta. Ĉu vi ŝatus elprovi la 'kosman liton', tajlorita laŭ mezuro de princino? Certe ĝi plaĉus al vi“. Princino Alara akceptis tiun oferton kaj kuŝiĝis en la dormkabinon. Ŝi vere ĝuis la gvidadon de la kapitano kaj dankis pro lia ĝentileco. „Ne dankinde, kara princino. Sed, permesu, ke mi ŝercu iomete. Mi nur bedaŭras, ke mi ne samtempe kun vi kuŝiĝas en tiu kabino“. Alija tuŝegis Don sur la dorso kaj flustris: „Via kapitano ja amindumas! Mi nur miras, ke la princino toleras tion“. Don tuj komprenis tiun indikon kaj vokis: „Kapitano, mi forgesis montri al Alija nian modernan komputilon. Ĉu vi permesas, ke mi iru kun ŝi al la pilotejo?“ Kompreneble Roman permesis tion, kaj nun daŭrigis la gvidadon de sia alta gastino.
Alvenante la privatajn areojn li invitis ŝin eniri la 'kajuton' de la kapitano kaj diris: „Prenu lokon. Kian trinkaĵon vi ŝatus trinki?“ Princino Alara sidiĝis apud plata tablo, kaj Roman elprenis du tasojn el la aŭtomato. „Dankon pro la kafo“, replikis Alara kaj demandis: „Kion vi pensas pri nia planedo Umlaba?“ Roman klarigis al ŝi, ke li nur tre mallonge estis sur la planedo. Li ankaŭ rakontis, ke la reĝino ne volis paroli kun li, ĉar sur Umlaba la viroj ĉiam devas resti je malalta rango. Tial lia kolego Don eĉ ŝanĝis sian aspekton. Du kosmetikistinoj traktis lian vizaĵon tiele, ke li nun aspektas kiel virino. Nur tial li rajtis esplori la planedon Umlaba. „Tio estas ja terure. Tion mi ne sciis“, kun tiuj vortoj princino Alara esprimis sian bedaŭron aldonante: „Mi tuj ordonas al vi, ke via kolego Don senmaskiĝu. Poste ni ĉiuj flugos per la pramo malsupren, kaj mi akompanos vin al nia palaco. Tie mi klarigos la aferon kun mia reĝina patrino. Ne timu, ŝi devas ŝanĝi sian opinion.“
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.