La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Esploroj

Mike Kording fiere rigardis sian liston kun la novaj rezultoj. Pri tio li vere ĝojis. Jam multajn monatojn li faris tiujn eksperimentojn. Mike laboris en la sama instituto kiel Tom. Estis la plej grava institucio en la urbeto Novlago. Ambaŭ apartenis al eta laborgrupo, kiu analizis la kreskadon de plantaj histoj. Kiel kutime la financa situacio de la instituto estis tre streĉa. Nur pogute venis subvencioj por la multekostaj projektoj. Tamen la laborgrupo ĝis nun ĉiam sukcese trovis mondonantojn. Nur danke al la inventtalento de Tom kaj Mike la instituto ĉiam denove povis proponi indajn esplorcelojn. Speciale Mike estis vere kreiva kvankam ĉiu gekolego konas lin pro lia kaosa labormaniero. Li evidente neniam zorgis pri ordigo. Ĉie li senplane lasis kuŝantajn paperojn, ilojn kaj kompreneble ankaŭ la kafotasojn. En lia laborareo nur tre malofte troviĝis libera loko. Nur unufoje en la semajno estas ŝanĝo de la situacio. Nele, la purigistino, nur respektis homojn, kiuj metis ĉion ordeme sur tablo, en ŝranko aŭ en bretaro. Tial eĉ Mike devis fine de la semajno iri al sia laborareo kaj ordigi ĉion, vole-nevole, por savi la valorajn aĵojn. Vere valoraj estis nun la rezultoj de la lastaj eksperimentoj.

Hodiaŭ Mike devis informi sian kolegon Tom. Sed tio ne estis facila afero, ĉar li ja tute sendepende, sen demandi iun, realigis tiujn eksperimentojn. Nur Mona, la juna praktikantino, estis informita, ĉar ŝi jam dekomence kunlaboris kun Mike en tiu afero. Do, hodiaŭ Mike kuraĝis informi Tom-on: „Aŭskultu, kara kolego, kaj ne ridu pri mi, ĉar vi nun verŝajne aŭdos ion pri vere nekutima projekto“. Tom ŝatis sian kolegon malgraŭ lia kaosa labormaniero kaj diris: „Kompreneble, Mike, komencu, mi estas tre scivolema“. Mike heziteme ekparolis: „Mi analizis la efikon de spermo al la kreskado de plantaj histoj, kaj trovis eksterordinaran pligrandiĝon de la ĉeloj kun apartaj proteinoj. Tre interese estas, ke tio funkcias nur se oni aplikas freŝan spermon“.

„Kion vi faris? Tio estas ja nekredebla. Kaj kiu donis al vi la ideon por tiu eksperimento?“ demandis Tom. Nun Mike komencis sian raporton. Unue li tre detale priskribis sian rilaton kun Mona. Jam ekde multaj monatoj evoluiĝis seksaj rilatoj. Kelkfoje post laborfino ili ankoraŭ restis en la instituto, kaj Mona ofte flutis kaj permanis Mike-on. Nur malofte ili ankaŭ sekskuniĝis. Tio ja nur eblis, se la labortablo de Mike donis pli-malpli liberan spacon. Por ĝui pli intiman amludon ili de tempo al tempo renkontiĝis en la domo de Mike. Sed estas ja la suĉado en la laborĉambro, kiu gravas por la priskribitaj eksperimentoj. Unu tagon Mona rimarkis, ke estus ja tre bedaŭrinda malŝparo de la spermamasoj, produktitaj de Mike. Tiam ekestis la ideo ne nur gluti la ĉuron. Ambaŭ decidis uzi ĝin por scienca esplorado. Tute hazarde Mike prenis skatolon kun semoj de la akvokreso, kiujn li metis sur kulturmedion en etaj ŝeloj. Intertempe Mona 'rikoltis' la spermon de Mike kaj maldensigis ĝin kun varma akvo. Tiun miksaĵon ŝi disdonis sur la akvokresajn semojn. Post sufiĉa restado en la inkubatoro la ĉeloj estis analizataj. Por kontroli la efikon, aliajn ŝelojn ili traktis nur per varma akvo sen spermo. La mikroskopaj bildoj pri la ĉelkreskado, sub influo de freŝa spermo, estis imponaj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.