La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Invito

Robin ne sciis kiel komenci la ordigadon de sia apartamento. Jam delonge li ne ricevis vizitantojn. Krome li estis promesanta prepari memfaritan kukon. Restis nur du tagoj, tiam ŝi venos. Tial li unu horon pli frue ol kutime forlasis la instituton. Li eĉ ne renkontis ŝin en la metroo. Post la laboro la tuta vespero forflugis. Almenaŭ la loĝoĉambro estis nun en ordo. Li ankaŭ ne povis akcepti la proponon de Ron iri kun li al la gastejo, kie hodiaŭ ĉiuj spektos la televidan sendaĵon pri piedpilkado. Pli grave estis fari la necesajn aĉetojn. Sed ĝustatempe sabaton posttagmeze ĉio estis pretigita. La odoro de la freŝa kuko kaj kuirita kafo fluegis en ĉiu angulo de la loĝejo, kiu estis plene purigita kaj ordigita. Robin eĉ sukcese forĵetis la amason de malnovaj gazetoj sed ne zorgis pri novaj.

Dek minutojn antaŭ la fiksita horo alvenis Sara. Robin antaŭsciis, ke ŝi staris apud la dompordo. Li ricevis signalojn, kiuj devis trapasi kelkajn murojn. Eventuale lia telepatia forto intertempe pligrandigis. Iomete hektite li salutis ŝin: „Bonvenu, kara, bone ke vi jam bone alvenis. Eniru, mia loĝejo estas nun la via“. Sara ridetis kaj jam en la koridoro ambaŭ arde brakumis kaj kisis unu la alian. „Ĉu vi kunportis bonan apetiton por mia kuko? Ĉu vi ŝatus kafon?“, demandis Robin, sed Sara pensis iomete alimaniere „Jes, mi volonte gustumos vian kukon, sed unue lasu min gustumi vin, por kafo kaj kuko estas ankoraŭ tempo“.

„Kial ne?“ pensis Robin, kaptis kaj portis ŝin brakumante al la sofo. Tie li daŭrigis la karesadon. „Se vi ne ŝatas mian kukon, vi ricevos punon“, li mokis ŝin. Sekve de tio Sara komencis tikladon kaj post kelkaj minutoj ludan luktadon. Ambaŭ gaje amuziĝis kiel junaj infanoj. Anhelante Sara bezonis trinkaĵon. „Unue malvarma akvo, poste la kafo“, ŝi petis, kaj sidiĝis kun Robin je la manĝotablo. Robin enŝaltis la muzikon kaj ekbruligis la kandelojn. Li ĝojis, ke Sara ŝatis la hejmecan etoson, kaj li ĝojis, ke nun ankaŭ lia kuko trovis interesulon. Sara eĉ petis plian pecon. Dum la manĝado ambaŭ daŭre komunikiĝis ankaŭ telepatie. Robin denove ricevis la varman, agrablan senton, plena de simpatio kaj amo. Ankaŭ Sara rimarkis tion kaj ĝojis, ke Robin senĉese komplimentis ŝin. Li kompreneble emfazis sian pasion pri sia ĉevalvosta hararanĝo. Krome li entuziasme admiris ŝian belecon kaj allogon.

„Kion vi pensas, kara? Ĉu post la kafo ni promenu iomete denove en la parko“, demandis Robin kun evidenta rikano. „Mi scias, kion vi volas, vi ja nur volas, ke mi denove flutu vian viraĵon malantaŭ la arbustoj“, replikis Sara. Robin balbutis „Ne, ne. Ne estas tiel. Jes, vi vere tre bone traktis min. Mi ŝatas tion, sed hodiaŭ mi nur pensis pri la bona vetero. Estas tre bela parko apud mia domo, tie eĉ troviĝas granda birdokaĝo. Kaj ne forgesu la budon, kie oni ricevas la plej bonan glaciaĵon. Poste ni kompreneble reiros ĉi tien kaj tiam estas ankoraŭ sufiĉa tempo por alia aktiveco“. Sara konsentis. Promeno en parko ne povis domaĝi ion.

La grandaj arboj bone protektis la promenantojn kontraŭ la brulanta suno. Preskaŭ ĉiuj enombre starigitaj benkoj estis okupitaj. De tempo al tempo sportemaj aktivuloj kuretis malgraŭ la varmego. Ili ofte devis bremsi sur la mallarĝaj padoj por eviti kolizion kun promenantoj. Sara kaj Robin ne priatentis ilin. Man-en-mane aŭ dense enbrakiĝante ambaŭ promenis aŭ simple restis starantaj por kisado aŭ karesado. Ili ŝajne estis la solaj homoj sur la tuta tero. Ĉe la granda birdokaĝo ili trovis liberan lokon sur benko. Sed antaŭ la kaĝo kolektiĝis multaj spektantoj. Sara hodiaŭ tute ne interesiĝas pri birdoj, krome ŝi preferis pli trankvilan lokon. Tial Robin direktiĝis al la budo, kie oni vendis la plej bonan ĝlaciaĵon. Ankaŭ ĉi tie ne estis trankvila loko. Kompreneble, estis ja varmega somermezo. Do, Robin prenis nur du etajn glaciaĵpokalojn kaj ambaŭ iris hejmen.

Enirante la domon Robin proponis duŝadon, ĉar li ege ŝvitis pro la varmego. Sara ĝoje konsentis „Jes, volonte, tre bona ideo. Sed ne estus bone ŝpari akvon?“ Robin unue ne komprenis tiun demandon, sed li vidis la rideton sur ŝiaj lipoj. „Jes, ŝparu ni akvon kaj duŝu ni komune!“, li replikis, kaj en la lavĉambro nun okazis  neevitebla inundo. Estis la unua fojo, ke Robin vidis sian amikinon nuda. „Jes, ŝi estas vere alloga“, li pensis kaj admiris ŝiajn belajn mamojn. Ankaŭ ŝia tuta korpo plaĉis al li, ankaŭ ŝiaj densaj pubharoj invitis liajn okulojn. Sara kompreneble registris tiujn pensojn  sed ne komentis tion. „Ĉu vi povas sapumi min“, ŝi petis kaj donis al li la ŝampuon.

Nun Robin povis ne nur rigardi ŝin, li povis tuŝi ŝian tutan korpon. La ŝprucaĵo de la duŝo refreŝigis ankaŭ lin. Per senvorta komunikado li ricevis la ordonojn kien li devis direkti siajn manojn. Kelfoje li provis palpi aliajn korpopartojn, sed la signaloj, kiuj venis de Sara, klare riproĉis tion. Tial Robin pli kaj pli ekscitiĝis. „Kial vi ne permesas, ke mi sapumu viajn buklajn pubharojn?“, li plendis, kaj lia erektiĝanta peniso premis kontraŭ ŝiajn sidvangojn. Sed ŝi postulis paciencon: „Lasu tion! Estas ankoraŭ tro frue. Vi devas atendi, ĉar mi preferas seksumi en lito. Bonvolu porti min tien, sed sen sekigi nin. Mi amas amoron kun malsekaj nudaj korpoj“ .

Tio estis la ĝusta signalo por Robin. Li tuj forŝprucis la ŝampuon de ŝia haŭto kaj portis ŝin al sia dormĉambro. La avkvospuroj sur la tapiŝo ne gravis. En la lito ambaŭ brakumante sin rulis por trovi la ĝustan pozicion. „Eniru nun mian groton“, flustris Sara kaj prezentis sian malfermitan kavernon. Al tio Robin estis longe atendinta, sed li bone regis sian volupton. Li kisis sian amatinon unue sur la buŝon kaj tuj poste sur la malsupran pordon. Sara komencis laŭtan ĝemadon „Eniru, mi ne povas pli longe atendi“, kaj ŝi daŭrigis la ĝemadon, kiam Robin enŝovis sian faluson. Li ja kuŝis supre super ŝi kaj povis bone rigardi ŝian vizaĝon. De tempo al tempo, inter tre singardemaj puŝoj, li kisis ŝian iomete malfermitan buŝon gustumante ŝian abundan malvarmetan salivon. La telepatia komunikado transportis torentojn da varma amo kaj plifortigis la korpan ĝuegon. Tiaj mesaĝoj pri amo estis transsenditaj telepatie, nur akompanitaj per ĝemado: „Restu ĉe mi, mi amas vin. Promesu tion!“, „Jes, mi promesas, malrapidegu, mia amanto. Kisu min!“, „Atendu, mi enmetas mian kacon nun en vian buŝon, flutu singardeme, trifoje, tiam mi daŭrigos en via vagino“, „Estas grandioze, jes, vi bone faras tion“. Tia amora konversacio daŭrigis kelkan tempon ĝis Sara finfine kvazaŭ kvikis pro ĝojo kaj laŭte postulis de li „Ŝprucu nun! Mia groto bezonas vian lakton!“ Poste brakumante kaj kisante ambaŭ restis kuŝantaj sur la lito, iliaj manoj senĉese karesis la kunludanton. „Ĉu vi permesas, ke mi ankoraŭ iomete leku vian piĉon?“ demandis Robin. Li ne atendis la respondon kaj tuj komencis. Sara ankaŭ ŝatis tion. „Kiel estas la gusto? Donu al mi kelkajn gutojn“, ŝi ofertis, kaj Robin denove kisis ŝin sur la buŝon transdonante iom de la fluidaĵoj el la suba pordo. La amludo ne volas finiĝi. Sara denove suĉis lian penison kaj forlekis ĉiujn spurojn de la aventuro. Ambaŭ restis en sesdeknaŭa pozicio por kelkaj minutoj. Post mallonga komuna duŝado ili ellitiĝis por la nokta dormo.

„Ĉu vi bone dormas, kara?“ , demandis Robin, kiu tre frue vekiĝis kaj jam estis preparinta la matenmanĝon. „Atendu iomete, mi tuj venos. Jes, mi flaras la bonodoran kafon“, murmuris Sara ankoraŭ iom dormeme. Robin lernis, ke ŝi kutime longe dormas. Frumatene ŝi neniam estis tre aktiva. Tial ŝi ŝatis la servadon de la matenmanĝo kaj laŭdis sian gastiganton „Mi sentas min esti en nobla hotelo, vi ja eĉ kunportis freŝajn bulkojn!“ Robin donis al ŝi kison kaj deziris bonan apetiton. Pro la pasintaj noktaj aktivecoj ili ambaŭ kompreneble havis tre bonan apetiton. La kafo estis rapide forkonsumita, sed Robin tuj preparis novan poton rimarkigante „Kara, hieraŭ estis grandioza nokto. Ni konatiĝis nur ekde kelkaj tagoj, tamen mi sentas kvazaŭ vivi en longdaŭra rilato“. Sara konsentis, sed registris, ke Robin hezitis paroli pri alia afero. Ŝi kuraĝigis lin „Jes, vi pravas, ŝajnas ke niaj rilatoj estas jam firmiĝintaj. Tial vi povas ĉiam malkaŝe paroli kun mi. Krome mi ja tuj rimarkas, se vi havas problemojn, ĉu ne?“.

Robin respondis „Ne, ne estas tiel, sed mi iomete hontas, ĉar hieraŭ mi nek zorgis pri kontraŭkoncipon nek demandis vin pri tiu temo“. Sara trankviligis lin „Ne zorgu, kara. Hieraŭ tute certe estis nefekundinda tago por mi. Cetere, mi ne uzas kontraŭkoncipilan pilolon. Sed vi pravas, estas bone priparoli tion. La venontan fojon kunportu kondomon“. Robin konsentis, sed notis, ke tiu kontraŭkoncipila metodo ne estas tute sekura. „Sed mi scias, ke vi estas sekura partnero. Mi sentas plenan sekurecon ĉe vi. Mi eĉ ne kontraŭus, se ni ricevos bebon“, ŝi replikis. Robin ne estis atendanta tiun reagon. Li tuj brakumis ŝin kaj dankis pro la konfido: „Jes, vi pravas. Mi ankaŭ amas vin, kaj tiam ni jam nun komencu plani familion. Tamen mi pensas, ke ni devus atendi iomete“.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.