La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Festo

„Helpu min!“, petis Don, ĉar li bezonis kosmetikan subtenon. Birte 'retuŝis' la plej gravajn konturojn sur la vizaĵo de Don. Li nun denove aspektis kiel virino. Tiu aspekto ja necesis por dece aperi je la venonta societa kunveno. Alija jam atendis en la hotela enirhalo kaj akompanis ilin al la veturilo. Antaŭ la urbodomo granda homamaso atendis por vidi la du astronaŭtinojn de la fora planedo Tero. Birte kaj Don sentis sin kiel famajn 'kinostelojn' kaj klopodis montri komplezajn vizaĝesprimojn. En la granda halo de la urbodomo Alija gvidis ilin al la honorlokoj en la unua vico antaŭ la podio. Preskaŭ ĉiuj aliaj seĝoj estis jam okupitaj. Sur la podio staris virina ĥoro, ĉiuj kantistinoj bele vestitaj.

Alija suriris la podion kaj stariĝis malantaŭ la katedro. Ŝi bonvenigis la kunvenintojn kaj anoncis la unuan prezentadon de la ĥoro. Sekvis la parolado de la urbestrino, de la reĝina reprezentantino, de la ministrino por edukado kaj de multaj aliaj. Feliĉe, ke la voĉoj ne ĉiam tiel longe daŭris. Ĉiu esprimis grandan ĝojon pro la vizitantoj de la planedo Tero. Ĉiu formulis la esperon al bona kunlaboro en la estonteco. Kaj finfine ankaŭ Birte kaj 'Dona' devis prezenti sin. Kompreneble ili dankis pro la varma akcepto kaj - sekrete - esperis la baldaŭan finon de tiu aranĝo.

Sed la aranĝo pludaŭris. Sekvis muzika programo, kaj dancado kaj tiam, finfine, la paŭzo. Alija anoncis, ke post tiu paŭzo ĉiuj estus invitataj ĝui la festan bufedon. „Tio estas la plej bona parto de tiu aranĝo“, flustris Birte. Alija komprenoplene kaj ridete aldonis: „Havu paciencon! Post la bufedo sekvos ankoraŭ la 'leĝera aranĝo', la festo en la kelo de la urbodomo“. Ja, tion sciis ankaŭ Birte kaj 'Dona', sed nun ili devis iomete lukti por akiri la plej bongustajn manĝetojn. Denove estis paŭzo, kaj tiam sennombraj reporteroj aranĝis fotojn de la du teraninoj, kelkfoje sen, ofte kun aliaj gravulinoj. 'Dona' nur timis, ke sia virina masko ne bone aperus.

Ek al la leĝera parto de la festo! Ĉiuj kunvenintoj en la kela volbaĵo estis virinoj. Sed inter la homoj sur la podio ankaŭ troviĝis viroj. Ĉiuj aplaŭdis, kiam grupo el ses junaj, belaspektaj viroj aperis. Estis baleta prezentaĵo. La viroj portis specialajn vestaĵojn, tre strete aranĝitaj, preskaŭ travideblaj. Ĉiukaze, ne estis granda diferenco inter tiuj vestaĵoj kaj plena nudeco. Ŝajne la spektantaj virinoj ŝatis tian aspekton. La junaj virinoj, kiuj poste paradis kun sprita popmuzika kanto, portis tre decajn robojn. Okulfrape virinoj sur la scenejo preskaŭ ĉiam estis dece vestitaj dum viroj tre ofte aspektis tre malprudaj. Sed la spektantinoj evidente ŝatis tion. Ili ankaŭ ŝatis la spektaklan aranĝon en la mezo de la volbaĵo. Sur tri longaj brankardoj, kovritaj per aluminia folio, surdorse kuŝis tri nudaj viroj. Pro multaj bruligaj torĉoj neniu povis ne rigardi tiujn brankardojn. La korpoj de la viroj estis plejparte kaŝitaj pro multaj apetitaj manĝetoj. Troviĝis ĉiuj ajn manĝeblaj pecetoj kiel ekzemple fromaĝo, fruktoj, ĉokolado k.t.p. Subite alproksimiĝis amaso da avidaj virinoj. „Tio estas ja ege naŭziga aranĝo“, rimarkigis Birte kaj ankaŭ Don samopiniis. Tamen li atentigis sian koleginon, ke sur la Tero ankaŭ okazas similspecaj aranĝoj dum orgioj. Sed ili celas precipe al la amuzo de viroj, ĉar tie nudaj virinoj estis kovritaj per bongustaj manĝetoj. „Tion oni ankaŭ devas malpermesi“, opiniis Birte. Alija, kiu iomete kaptis tiun vortŝanĝon, diris: „Jen vi vidas, ankaŭ sur via planedo vi subpremas homojn. La diferenco ŝajne estas nur, ke vi subpremas virinojn! Ĉi tie ni sukcese ŝanĝis la aferon“.

Intertempe la avidaj virinoj formanĝis preskaŭ ĉiujn manĝetojn de la nudaj viroj, kiuj nun prezentiĝis tute sen kovraĵo sur la haŭto. Per laŭta muziko ili ekstariĝis kaj dancis antaŭ la klaĉantaj virinoj. Tio ne estis la lasta sensaciaĵo de la festo. Ĉiuj okuloj subite direktiĝis denove al la podio. Tie nun staris dek kaĝoj, en kiuj estis enkaĝigitaj nudaj viroj. Ili povis etendi la brakojn tra la spacoj inter la kraderoj. Nun komenciĝis evidente konata seksa ludo. Dek nudaj virinoj saltis sur la podion kaj tuŝis la virojn per la manoj. Ne estis nur simpla tuŝado. Tre rapide ili kaptis la penisojn de la viroj kaj traktis ilin permane aŭ perbuŝe. Ne daŭris longa tempo, kaj tiuj virinoj estis starante fikataj per la enkaĝigitaj viroj. Denove aŭdiĝis laŭta muziko, kaj bruega aplaŭdo. La spektantaj virinoj kriis pro plezuro kaj laŭte postulis novajn kaĝojn kun 'freŝa vira materialo'. Trifoje la organizantoj liveris al ili 'freŝan provizon'. Don tre atenteme spektis la scenon. Li ŝatis la rigardon de tiuj multaj nudaj seksumantaj homoj, sed Birte ne eltenis tion kaj fuĝis al alia trankvila parto de la kela volbaĵo. Don kaj Alija akompanis ŝin. Alija ankaŭ rimarkis, ke tiu prezentaĵo ne bone plaĉis al Birte.

En la trankvila angulo troviĝis komfortaj seĝoj kaj eta tablo. Alija alportis malvarmajn trinkaĵojn kaj rimarkigis: „Estas bedaŭrinde, ke tiu festo ne povis plene kontentigi vin. Sed tio estas vaste ŝatata kutimo sur Umlaba“. Birte konstatis, ke la popolo de Umlaba evidente ne estas pruda kaj, ke ankaŭ sur la Tero estus similaj kunvenoj, aldonante, ke tiuj ne okazus sur la publika forumo. Tiam ŝi demandis: „Ni komprenis, ke ĉi tie virinoj tre facile seksumas kun fremdaj viroj. Ĉu ili uzas kontraŭkoncipilojn?“. Alija klarigis, ke sur Umlaba neniu bezonas tion. Don miris pri tio kaj aldonis: „Kaj, kio okazas, se estus koncipiĝo?“ „Sur la Tero vi certe ankaŭ ĝuis instruhorojn en biologio, do la sekvoj kompreneble povas esti gravedeco“ ridete respondis Alija kaj daŭrigis la paroladon: „Ni homoj sur Umlaba amas infanojn kaj ĉiam ĝojas, se iu virino gravediĝas. Ne gravas, kiu estas la patro. Tre ofte neniu sur Umlaba scias, kiu estas lia aŭ ŝia 'vera' patro, sed neniu interesiĝas pri tio. Viroj ĉi tie ja ne ludas altan rolon en la socio. Krome ĉiu edzo senprobleme akceptas bebon de sia edzino kaj zorgas pri ĝi kvazaŭ pri vere propra ido. Mi mem havas tri infanojn kaj ne scias, kiuj estas la biologiaj patroj de du el ili. Eventuale ankaŭ mia edzo generis idojn, kiu scias? Sed tio ja ne gravas.“


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.