La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Kuirarto

La tutan posttagmezon Tessa preparis la vespermanĝon en la kuirejo de sia hejmo. Ŝi ja volis montri pli bonajn kulinarajn talentojn ol Ben. La unua plado estos kokinsupo. Sekvos pladoj kun diversaj salatoj kaj rostita viando laŭ korea kuirmaniero. La postmanĝo estos glaciaĵo kun juglandoj kaj batita kremo. Krome ŝi ofertos bieron kaj grenbrandon. La tempo forflugis kaj Tessa jam timis ne ĝustatempe pretigi la aferon. Je la sesa horo vespere venos Ben, kaj antaŭe ŝi intencis ankoraŭ duŝi sin. Sed ŝi ne bezonis rapidi. Ben telefonis: „Mia aŭto havis paneon. Tial mi venos verŝajne je la sepa. Pardonu min. Ĝis!“ Tio estis granda feliĉo por Tessa, kiu nun tre trankvile finpreparis la pladojn. Restis sufiĉa tempo por duŝado. Ŝi povis bonvenigi sian kolegon en freŝa vestaĵo. Bonodoro ĉirkaŭis ŝian korpon. „Vi tre bone odoras“, rimarkigis Ben kaj aldonis „Pardonu min pro la malfruo. Mia aŭto estas nun en la metiejo. Pardonu ankaŭ, ke mi nur alportis tiun malgrandan florbukedon“. Tessa dankis, donis al li kison sur la dekstra vango, metis la florojn en vazon kaj diris „Tre belaj floroj, ne gravas la grandeco. Ili ankaŭ produktas bonodoron. Nun, bonvole helpu min prepari la manĝotablon“

Ben miris pro la abundaj kulinaraj ofertoj. „Ĉu vi havis helpanton en la kuirejo?“, li demandis, kaj ŝi respondis: „Ne, nur estas vi, kiu devas nun transporti la pladojn. Poste estos granda defio formanĝi ĉion“. Plurfoje tien kaj reen, la amaso da teleroj kaj pladetoj postulis sekuran transporton. Ben ne sciis, kion li manĝu je la komenco, la ofertoj estis tro abundaj. „Prenu la kokinsupon“, proponis Tessa kaj deziris „Bonan apetiton“. La supo estis varmega kaj tre spica. Ben preskaŭ bruligis siajn lipojn. Tessa ridetis kaj ekscese ŝmace sorbis la supon el la supujo. „Tiel oni faras tion“, ŝi diris, kaj dum tio incite movis la lipojn. Ben reagis: „Jes, mi komprenas. Estas la samaj movoj, kiujn vi hieraŭ aplikis por suĉi mian kacon. Vi vere estas genia instruistino por amoro. Tiajn movojn ni nepre devas enmeti en la programon por nia virina androido“. Tessa denove ridetis kaj nun eksplicite lekis la kuleron. Krome ŝi tre malrapide ŝovis ĝin en sian buŝon tien kaj reen, kelkfoje eĉ tre profunde en la gorĝon. Ben ankaŭ ridis pri tiuj ŝercaj movoj kaj petis ŝin: „Ĉesu, vi malŝparas vian energion nur por tiu aĉa kulero. Estus pli bone preni alian objekton“. „Mi ja nur volas montri al vi, kiel 'Liŝa Robotino' devas esti bone programita. Kaj nun, post la supo, gustumu la aliajn manĝetojn“.

Ben hodiaŭ vere multe manĝis. Pro la spicoj li intertempe tute varmiĝis. Lia vizaĝo iĝis preskaŭ ruĝa. Tessa enverŝis freŝan, malvarman bieron en la glasojn kaj tostis al Ben: „Dankon pro via vizito. Mi ĝojas, ke vi ne nur manĝas ĉion; estas tre bone, ke vi zorgas por bona humuro“. La biero bongustis kaj Tessa aldone enverŝis grenbrandon en du malgrandajn glasojn. „Je via sano“, diris Ben kaj per unu gluto malplenigis la glason. Ankaŭ Tessa faris tion. Sekvis arda kiso, Tessa eĉ provis iomete mordeti la langon de Ben, kiu sin defendis tuj: „Aŭtŝ, tio ne necesas. Mi ne proponu tian movon por la programado de nia virina roboto“. „Vi pravas, Ben. Restas ankoraŭ multaj kompleksaj movoj, kiujn la androido devas lerni. Mi pensas, ke tiu instruado ne estos facila tasko“, rimarkigis Tessa, kiu nun proponis ordigi la tablon kaj la kuirejon. Poste ŝi anoncis montri al Ben la tutan apartamenton. Ben dankis pro la bongusta vespermanĝo kaj ĝojis, ke li nun povis ekstari kaj movi la artikojn. Per la vortoj: „La okuloj estas pli grandaj ol la stomako“, li kaptis la pleton kun teleroj kaj pladetoj kaj transportis ilin en la kuirejon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.