La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Libera tago

„Bonan matenon, kara! Ĉu vi bone dormis?“ demandis Ines, kiu intertempe okupis la liton apud Job. Ŝi hodiaŭ havis tre bonan humoron, ĉar ŝi ne devis iri al la laborejo. Do, ŝi povis pasigi la tutan tagon kun Job, kiu ankoraŭ iomete dormege kaŝis sin en la lito sub granda tuko. Ines ĵetis kusenon kontraŭ lin, kaj li nun tute vekiĝis. Li saltis al Ines sur ŝian liton kaj komencis tikladon.

Incitis lin la odoro de ŝia korpo, ŝi ja ankoraŭ ne lavis sin. „Hodiaŭ ne iru al la duŝo!“ li proponis kaj pensis pri novaj amoraj aventuroj. „Ne, ne, ni kune iru tien!“ Ines gaje respondis kaj tie komenciĝis denove ne nur batalo kun sapo, sed ankaŭ nova karesado. Job tiom ekscitiĝis, ke li ne povis kaŝi sian erektiĝon.

Li vere emis ĝuste sekskuniĝi kun Ines. Tiu deziro bedaŭrinde ne plenumiĝis. Ines decidite rifuzis tion kaj humorplene rimarkigis: „Estas tro frue, kara. Atendu ĝis nia edziĝfesto!“. Job ne komplete komprenis ŝin, sed li memoris la informan prezentadon el la kvaranteno. Tiam li ja lernis, ke „Neniu homo rajtas sekskuniĝi kun alia, krom se li aŭ ŝi estas edzo aŭ edzino.“ Kial li ne traktis tiun temon sur la pasinta kunveno? Sed nun li devis reteni sin. Poste li volis diskuti la aferon plu. „Ĉu vi forgesis ĉion?“ demandis Ines kaj kaptis lian malgrandan kacon. „Jes, mi forgesis“, ŝercis Job kaj postulis de ŝi: „Vi devas instrui min denove!“

Post la frotado ili revenis al la lito kaj daŭrigis la karesadon. Intertempe lia kaco denove fieris kaj Ines dorlotis ĝin. Ŝi kaptis ĝin per du manoj, formis rondan truon kaj ordonis, ke Job ekstaru antaŭ la lito. Tiam li devis movi sin per sia tuta korpo kaj fiki ŝian manfaritan truon. El ŝia buŝo ŝi prenis salivon kaj ŝmiris ĝin sur la manoj. Post tri aŭ kvar puŝoj ŝi malgrandigis la truon. Job movis sian korpon ĉiam pli forte ĝis longa ŝprucaĵo pafis sur la mamojn kaj la ventron de Ines, kiu ĝojis pri tia abunda matena donaco. „Koran dankon! Nun estas via vico, sed unue mi iom lavas min“, ŝi flustris kaj kuris al la duŝejo. Tuj ŝi revenis kaj etendis siajn gambojn por ke Job povu komforte buŝkoiti kun ŝi. „Ĉu tio vere necesas?“ li mokis ŝin.

„Mi ja havas grandan malsaton. Eventuale vi ja povis alporti varmegan kafon kaj bongustajn bulkojn kun freŝe kuiritajn ovojn“. Sed Ines insistis, ke Job nun aktivus, kaj tiris lian kapon kontraŭ ŝian truon. „Faru la samon kiel hieraŭ kun Aleta sur la 'Ĉiela Trono' , ŝi postulis, kaj Job klopodis doni sian plej bonan parton. Post kelkaj minutoj li plifortigis la langumadon kaj sentis sin pli bone. Jes li povas fieri, ke la virinoj tiom ŝatas lian lerton, li pensas, kaj fluis nova suko el la fendo de Ines, ĝi bongustis, estis alia gusto, ne tiel sala kiel ĉe Aleta. Li aŭdis ĝemeton de Ines kaj denove fieris kaj, en tiu situacio tio ankaŭ gravis, lia kaĉo denove forte rigidiĝis. Post kelkaj minutoj Ines atingis la klimakson kaj tute kontente ĵetis sin kontraŭ Job kaj ĉirkaŭbrakis lin.

Neatendite la amanta paro aŭdis, ke iu vokis: „Bone farita!“ Estis Freja, kiuj ankaŭ loĝis en tiu ĉambro. Ŝi estis restanta la tutan tempon en sia lito, sen movoj, sub la tuko, subite aperis kaj ne plu silentis. „Kiam via Job povas leki ankaŭ min, Ines?“ ŝi demandis. Ŝi pozis nun antaŭ sia lito kaj Job povis admiri ŝian mirege belan korpon, kiu montriĝis en plena nudeco. Unue Job iom ektimis, sed tuj poste li ĝojis, ĉar jam denove virino deziras lin. Per „Pardonu min, mi bezonas paŭzon“, li fuĝis al la banĉambro.

Ines fanfaronis: „Job estas mia. Estas tre malfacile konvinki min lasi lin al aliaj virinoj. Krome mi tiam ja ne scias, kiu povas dorloti min. Vi ja ne havas amikon, ĉu ne?“ Freja konstatis, ke ŝi ne havas amrilaton kun viro. Tamen ŝi donis surprizan ideon. „Ni ne bezonas alian viron. Mi povus ja buŝkoiti kun vi. Antentu, mi ankaŭ estas lerta langumulo!“ Ines ridetis kaj respondis: „Eventuale ni ja kunvenu post kelkaj tagoj. Lasu min unue paroli kun Job!“ Freja komprenis tion kaj adiaŭis. Hodiaŭ ŝi atingos sian laborejon iom malfrue ol kutime ĉar ŝi ja ĉeestis amoran epizodon, prezentita de tre interesa kunloĝanta paro.

Je la fino de la matenmanĝo Ines kaj Job priparolis la planojn por la hodiaŭa libera tago. „Mi ŝatus migradon tra la montaj arbaroj,“ Ines proponis. Job konsentis kaj ili tuj preparis etan sakon kun provizo. Verŝajne ili bezonus kelkajn horojn kaj en la sovaĝejo oni ja ne trovus restoracion. Job ĝojis, ke li dum tio certe povus longe konversacii kun Ines. Li havis ja multajn demandojn. „Ĉu vi pretas?“ demandis Ines. Job kaptis sian ĉapon kaj surŝultrigis la dorsosakon, kaj ili ambaŭ man-en-mane startis. La suno brilis, sed ili atingis baldaŭ arbaron kun ombraj padoj. Ines tre ĝojis ĉar ŝi longe ne promenis tra arbaro. Kaj Job ŝatis la abundan flaŭron kun multaj por li nekonataj plantoj. Bedaŭrinde ankaŭ Ines ne konis ilin. Ŝi honeste konfesis, ke ĝis nun ŝi tiel ne interesiĝis pri botaniko. „Ne ĉagrenu, kara“, ŝi pardonpetis kaj puŝis sian korpon al Job kaj altire flustris: „Tamen biologio estas mia plej ŝatata fako, speciale la biologio de la vira korpo!“

Post du horoj estis tempo por paŭzo. Sub granda fago ili trovis bonan ombroplenan lokon kun ligna benko. Eĉ eta tablo invitis ilin. Do, ili povis fari piknikon kaj Job komencis la konversacion kun tiu demando: „Ĉu vi povas klarigi al mi la regulon, ke neniu homo rajtas sekskuniĝi kun alia, krom se li aŭ ŝi estas edzo aŭ edzino?“ Ines miris kaj respondis: „Estas tre bona regulo. Ĉi tie sur Ritamiaro ĉiu homo respektas ĝin. Sekskuniĝo estas tre intima agado. Tio tuŝas ne nur la korpon, sed ankaŭ la animon. Tial homo portas grandan respondecon por la partnero. Geedzeco estas tre bona invento. Geedza paro promesas fidelecon unu al la alia. Tial indas, ke sekskuniĝo nur estas permesata por geedza paro.“

Job ne tute konsentis, kaj plendis: „Vi ja pravas, Ines, sed ne estas facila afero reteni sin“. „Absurdaĵo! Vi ja rajtas kontentigi vian seksorganon per multaj aliaj metodoj“, respondis Ines kaj ridete aldonis: „Ĉu ni nun ...?“ Job kontraŭis: „Estu serioza kaj ne ŝercu. Mi vere volas sincere paroli kun vi.“ Ines trankviligis lin: „Ja, Job, mi tre ŝatas vian sincerecon. Postmorgaŭ vi povos partopreni edziĝfeston. Estas mia amikino Elena, kiu edziniĝos kun Yari. Mi ricevis inviton kaj rajtas kunpreni du aliajn homojn. Ĉu vi ŝciis, ke ili atendis pli ol du jarojn?“ Job ankoraŭ ne sciis, ke sur Ritamiaro antaŭ edziĝfesto la paro devas atendi minimume unu jaron. Tio signifis, ke estas minimume unu jaro atendotempo inter la gefianĉiĝo kaj la geedziĝo. Dum tiu tempo neniam estas sekskuniĝo. „Terure!“, li ĝemis kaj humurplene aldonis: „Kaj mi pensis, ke mi povas edziĝi al vi venontan semajnon“. „Ĉu vere?“ Ines entuziasme reagis: „Se vi vere amas min, Job, ne estas malfacile atendi. Ĉu morgaŭ ni publikigu nian gefianĉiĝon?“ Sed Job bremsis: „Ho atendu, mi estis hodiaŭ eventuale tro rapida. Mi ja vivas sur Ritamiaro ĝis nun nur por kelkaj tagoj, mi vere estis tro rapide. Kredu min, mi bone sentas mian amon por vi, kara!“

Ines ŝatis tian konfeson, ŝi replikis: „Se tio veras, ni ja devas pli longe paroli. Ĉu vere vi povus esti mia kunulo por la tuta vivo? Kiom granda vi estas?“ Job ektimis, la lasta demando estis surprizo. „Kial la korpograndeco gravas?“ li pensis. Tiam li vidis klare, kion ŝi opiniis. Jam dekomence li estis registrinta, ke ŝi superis lin per du aŭ tri centimetroj. Tion ne ĝenis lin, li sciis, ke en la plimulto de la rilatoj inter paroj, la viro ĉiam estas pli granda ol la virino. Li riskis respondi: „Mi havas 184 centimetrojn, kaj vi?“

„Mi 186, do, estas nur du centimetroj. Ĉu tio ne frapis viajn okulojn?“, ŝi mokante replikis kaj aldonis: „Por mi ne estas problemo. Mi ja ĉiam serĉis viron, kiu estas pli malgranda ol mi. Se la virino ĉiam nur elektus pli grandan viron, la grandeco de la infanoj certe devas kreski kaj, se homo estas tro longa, li nepre ricevos problemojn kun la spino.“ Job interrompis ŝin: „Jes, kara, vi pravas. Kaj se mia virino superas min per la giganta diferenco de du centimetroj, mi ne devas tiom malalte kliniĝi por suĉi ŝian piĉon.“ „Restu serioza kaj ne ĉiam pensu pri tiaj aferoj!“, plendis Ines. Tamen ŝi ĝojis, ke tiu temo ne kaŭzus problemojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.