La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj nur por plenaĝuloj |
EROTIKA NOVELAROAŭtoro: Till Taster |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
La venontan tagon Alija akompanis la du teraninojn dum ekskurso. Birte kaj Don ĝojis pri tiu tago, kiu certe ofertus multajn teknikajn informojn, bona kontrasto al la distriĝoj de la pasintaj tagoj.
La unua celo estis la novkonstruita 'ETAV-elektrejo' (Elektrejo kun tubo por ascenda vento). La giganta turo estis jam videbla de malproksime. Ĝi estis ĉ. 1000 m alta kaj apogis sin al la kruta deklivo de la 'Kiŝa-monto', kiu troviĝis ĉe la orienta rando de la ĉefurbo. Malsupre situis granda duoncirkla spaco kun vitra tegmento. La principo estis facile komprenebla. Pro la varma suno eletendiĝas la aero sub la tegmento, flugas tra la tubo suben kaj movas la generatorojn en la tubo. Tiel ĝi produktas elektran energion, per tre malgrandaj kostoj. Alija tre fiere parolis pri tiu projekto, kiu iam eĉ estis realigata sur la planedo Tero. Sed tie oni konstruis nur malaltan turon, kaj la elektrejo funkciis nur kelkajn jarojn ĉar forta ventego detruis la turon. Sur Umlaba oni plibonigis la konstruaĵon, kaj la turo estas subtenata per monto-deklivo.
La dua celo estis instituto, en kiu oni esploris la biologian 'transmutacion'. Tiun fenomenon la sciencistoj longe taksis neebla. Ili pensis, ke nur ĉarlatanoj raportis pri tio. Sed la esploroj sur Umlaba pruvis la efikon. Vivantaj organismoj kapablas ŝanĝi la atomkernojn. Do, ili povas ŝanĝi kemiajn elementojn sen uzi altajn temperaturojn. La esploroj sur Umlaba ne finiĝis, sed la aktualaj rezultoj estis jam promesplenaj.
Je la vespero ili vizitis la grandan universitaton en la ĉefurbo. Alija organizis kunvenon kun profesoro pri neŭroscienco, kiu prezentis la plej novan aparaton por stori la enhavon de la homa memoro: „Ĝis nun ni nur sukcesis savi la mallongdaŭran memoron, sed tiu estis jam sensacio. La celo estas, kompreneble, konservi la longdaŭran. Mi konfesas, ke Umlaba jam delonge profitas de la informoj, kiujn ni ricevas de via planedo. Estas bedaŭrinde, ke ĝis nun neniu realigis revenan fluon de la informoj al la Tero. Tial mi proponas, ke dum via longdaŭra reveturo vi nepre kunprenu memorilon kun sufiĉe granda kolektaĵo de teknikaj informoj de nia planedo. Koran dankon pro via vizito, ĝuu la vespermanĝon en nia universitata kantino“.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.