La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Hejmo

„Ĉu vi ĝuis la solenaĵon?“, demandis Jamaj, kiuj malfermis la pordon bonvenigante sian edzinon. Li ja ne rajtis partopreni la feston. Li devis resti hejme por mastrumi kiel kutime. Hodiaŭ li preparis specialan manĝaĵon pro la festotago kaj diris: „Sidiĝu, kara. Mi alportas tre bongustan gratenaĵon kun spica salato. Ĉu vi ŝatus trinki vinon?“ Mikinda tre kontente sidiĝis. Ja, mi estas feliĉulino, mi ricevis la ĝustan edzon, ŝi pensis, kaj sidiĝis sur la unuan seĝon antaŭ la tablo. Sur Umlaba la virinoj nur manĝas sen ĉeesto de viroj. „Dankon por la preparo. Estas tiom multe da manĝaĵoj, vi certe ricevos restaĵon poste“, ŝi anoncis kaj gustumis la varmegan gratenaĵon. Jamaj intertempe iris en la kuirejon kaj tie atendis. Li ĝojis, ke lia edzino ŝatis la ofertitan manĝaĵon. Ŝi povus eĉ formanĝi la tuton, ĉar li jam sufiĉe provizis sin dum la preparado. Li antaŭĝojis la sekvantan parton de la vespero. En la banejo la banujo estis jam preparita, kaj poste li atendis kelkajn varmajn karesojn de sia edzino.

„Estis vere bona vespermanĝo. Ĉu vi jam preparis la banujon?“ demandis Mikinda. „Jes, mi faris tion, kaj nun mi petas permeson senvestigi vin“, respondis Jamaj. En la varma akvo ŝi tuj rilaksiĝis kaj ordonis, ke Jamaj sapumu ŝian tutan korpon. Poste ŝi postulis brosadon. „Lasu min iomete paŭzi ĉi tie! Post kvin minutoj iru por sekigi min, mia kara“, ŝi ordonis, sed la aldono 'mia kara' montris, ke ŝi jam nun estis tre kontenta kun Jamaj. „Pacience atendu al la virinoj“, murmuris Jamaj al si mem. Sur Umlaba la viroj ĉiam devis esti paciencaj rilate al la virinoj. Neniam estus permesate mem kapti la iniciativon. Tio ne eblis ĉi tie.

„Kial vi ankoraŭ ne estas tute nuda, vi lama pigrulo!“ kritikaĉis Minkinda, sed tiaj insultadoj li jam konis. Sur Umlaba la virinoj ĉiam malafable traktis la virojn. Tio estis la rezulto de longjara edukado, jam ekde 200 jaroj. Do, Jamaj rapidegis kaj nun tute nude surgenue atendis antaŭ sia edzino. Ŝi diris nenion. Ankaŭ tute nude ŝi prenis la nigran vipon, kiu ĉiam pendis je la malantaŭa muro de la dormĉambro kaj komencis skurĝi lin sur la dorso. Feliĉe, ke hodiaŭ ŝi ne uzis grandan forton. En la pasinteco Jamaj jam spertis eĉ dolorigan vipadon. Hodiaŭ estis preskaŭ kiel karesoj. „Stariĝu“, ŝi komandis, kaj tiam daŭrigis la uzadon de la vipo. Lia kaco intertempe ŝveliĝis, sed Mikinda ankoraŭ ne bezonis tion. Ŝi postulis frandzadon. Tial ŝi surdorse kuŝiĝis sur la liton kaj disetendis la gambojn. Ŝia vulvo jam malsekiĝis, kaj Jamaj devis nun leki la sukon. Li enmetis sian langon en ŝian fendon kaj kareseme esploris la eniron. Nun ŝi ne plu tiom bruske sintenis. Ŝi ĝemis kaj mallaŭte petis, ke li fingrumu ŝin. Dume ŝi ankaŭ postulis lian kison sur sian buŝon por gustumi la propran fluidaĵon. Pro tio ŝia voluptemo plialtigis. Ŝi ŝanĝis la pozicion kaj ofertis, ke Jamaj fiku ŝin de malantaŭe. Al tio Jamaj estis atendanta la tutan vesperon. Nun li enigis sian rigidan stangon en ŝian truon kaj tien kaj reen moviĝis, ĝis Mikinda orgasmis. Hodiaŭ vere estis festotago. Ŝi denove ŝanĝis la pozicion, kaptis lian faluson kaj englutis ĝin profunde en sian gorĝon. Jamaj ĝuis la suĉadon, tion li volonte iom pli longe eltenus, sed Mikinda interrompis sian agadon kaj denove bruske komandis: „Ŝprucu nun vian ĉuron en mian gorĝon, mi hodiaŭ vere soifas, sed rapidegu!“

Ja, tiu amludo plaĉis al Jamaj. Lia edzino eĉ permesis, ke li restu apud ŝi en la lito; ambaŭ meritis paŭzon. Jamaj ĵus estis ekdormanta, kiam aŭdiĝis sonorigo de la telefono. Mikinda tuj eksaltis kaj kaptis la aparaton. „Estas jam tre malfrue. Kiu vi estas?“, ŝi iomete ĉagrenite demandis kaj ricevis la jenan alvokon: „Estas mi, Vanda, ĉu mi povas tuj iri al via loĝejo? Temas pri urĝa problemo“. Per tio la hejmeca noktokomenco finiĝis, kaj Mikinda vokis: „Rapidegu, Jamaj, preparu la tablon apud la sofo. Estas mia najbarino, kiu nepre bezonas nin. Mi ankaŭ ne scias, kion ŝi volas“.

Vanda volis Jamaj-n. Post la solena festo Vanda trovis sian edzon en la lito. Li ne troviĝis, kiel kutime, en la kuirejo, ĉar li estis terure laca pro la hodiaŭa tre peza laboro. „Jes, tio kelkfoje okazas, sed kial vi nun estas ĉi tie, Vanda?“ demandis Mikinda. Vanda heziteme respondis: „Estas nur tiu nokto, mi vere bezonas viron, kiu frandzu min. Ĉu via Jamaj povus fari tion? Ankaŭ iomete da fikado estus bone, sed, mi ja ne scias...“. Mikinda surprizite buŝkaptis aeron. Tamen ŝi bone komprenis tion. Kial ne. Jamaj estis ja ŝia edzo, kaj ŝi povas fieri, se alia virino bezonus lin. Sed li ja ĵus travivis kontentigan amludon. Tial ŝi ĉi-foje singardeme ordonis: „Jamaj, mi esperas, ke vi klopodos esti bona najbaro. Komencu buŝi vian najbarinon. Mi kontrolos viajn aktivecojn. Kaj, por klarigi tion, nur hodiaŭ vi rajtas fari tion, nur ĉar mi kunestas!“.

Ne temis pri la demando, ĉu Jamaj volis aŭ ne volis. Li estis viro sur Umlaba, li devis obei. Kaj li volonte utiligis tiun ŝancon. Vanda, sidante sur la sofo, senhonte plene senvestigis sin, kaj per siaj manoj direktis la kapon de Jamaj al ŝia pubo. Jamaj hodiaŭ denove surgenuis, sed ĉi-foje ne estis insultoj. Vanda vere aprezis liajn klopodojn kaj helpis per moviĝo de sia tuta abdomeno. Krome ŝi karesis la buklan hararon de Jamaj. Mikinda rimarkis la voluptemon de Vanda, kaj ankaŭ denove sentis ĝuon. Ŝi brakumis ŝin kaj donis al ŝi longan langokison. Tiuj agadoj helpis, ke Vanda baldaŭ atingis la klimakson. „Bonvole nun enmetu vian kacon en mian vaginon, mi devas ja rekompensi vin“, anoncis Vanda; per siaj okuloj ŝi deprenis permeson de Mikinda, kiu ne kontraŭis. Ŝi eĉ helpis sian edzon per malseka kiso sur lia kaco. Tiel ŝi provizis ĝin kun sufiĉa salivo kaj permane direktis la glitigan faluson al la vulvo de ŝia najbarino. Jamaj ne memoris, ke lia edzino iam estis tiel zorgoplena.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.