La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Premiero

La laboroj por adaptigi la androidon al la virina modelo daŭris unu semajnon. S-ro Wallin estis permesanta ekstran libertempon por Tessa kaj Ben, kaj eĉ pagis por la vojago al la maro. La juna paro ĝuis tiujn feriojn kaj spertis, ke ankaŭ sen laboro la intima proksimeco bone evoluiĝis. Lundon matene okazis granda kunveno en la halo E de la firmao. Ĉiuj dungitoj (entute ĉirkaŭ cent personoj) tie kolektiĝis por spekti la prezentadon de la nova virina androido. Ankaŭ kelkaj reporteroj ĉeestis. S-ro Wallin tre ĝojis pro la bona reklamo, kiu sin direktis precipe al klientoj en la tuta mondo. Tial li ankaŭ estis informinta S-ron Saito en Japanio. Por surprizi la publikon, la sekcio P estis preparinta spektaklon kun kvin - preskaŭ nudaj - belulinoj. Ili dancis sur la podio, akompannitaj per laŭta popmuziko. Post unu minuto la dancistinoj finis la dancadon kaj nun aperis LIŜA.

Estis vera surprizo. Entuziasme reagis la publiko en la halo. Liŝa lascive moviĝis kaj tiam ŝi partoprenis la dancan prezentadon de la kvin belulinoj. Ŝi moviĝis kiel profesia dancisto. Ne eblis ekkoni, ke ŝi ne estas homo. Post tiu bona sceno, Liŝa sidiĝis sur grandan seĝon, kiu estis starigita meze de la podio. S-ro Wallin suriris la scenejon kaj bonvenigis la kunvenon. Li parolis pri la projekto 'virina androido' kaj komencis distran babiladon kun Liŝa. Evidentiĝis, ke Liŝa ne nur scipovis moviĝi kiel homo, ŝi ankaŭ parolis kiel homo. Ŝia voĉo estis tre afabla, sonora kaj bone komprenebla. Je la fino de la prezentado, S-ro Wallin gvidis Liŝa-n al la malantaŭa enirejo, kie Ben kaj Tessa akceptis ŝin. Ili ricevis ja la taskon, profunde testi la amorajn kvalitojn de ŝi. Sed pri tio S-ro Wallin ne publike parolis sur la podio.

Tessa antaŭzorgante alportis grizan mantelon por Liŝa. Ili nun rapide foriris de la halo E kaj ankoraŭ ne iris hejmen. Ili unue volis testi, kiel Liŝa reagus en ekstera publika ĉirkaŭaĵo. „Ni iru nun al la parko. Estas bona vetero kaj hodiaŭ tie certe promenos multaj homoj“, diris Tessa kaj Ben rimarkigis „Jes, bona ideo. Kaj apud la eta lago ĉiam sidis multaj geamantaj paroj. Bona instruado por LIŜA“. „KIO SIGNIFAS TIO?“, neatendite demandis Liŝa. Ben ja estis forgesanta, ke la programado de Liŝa permesis ordonon, kiu komenciĝis nur per la nomo, sen la kutima frazaĵo 'ROBOTO NUMERO ...'.

Estas bona ŝanco por instruado, pensis Ben kaj diris: „LIŜA, rigardu la homojn ĉi tie. Se vi vidos du, viron kaj virinon, ili ofte estas geamantaj paroj. Se viro kaj virino amas unu la alian, ili ofte iras aŭ sidas kune sen interspaco. La brakoj estas metitaj sur la korpon de la partnero. Kelkfoje ili interŝanĝas kisojn. Memortenu al vi, kiel ili sintenas. Post 15 minutoj ni estos ankaŭ geamanta paro kaj vi povos montri, ĉu vi komprenis ĉion“. Liŝa tuj respondis: „Mi jam nun komprenis tion. Tessa kaj vi certe estas geamanta paro“. Tessa flustris al Ben: „Nun ni devas konsideri la gravecon de la situacio. Nia nova amikino rapide lernas“. Sur liberan benkon ili sidiĝis. Ben prenis lokon inter Tessa kaj Liŝa. Ili havis bonan rigardon al la lago kaj la aliaj benkoj. Liŝa atente skanis ĉiujn movojn en la ĉirkaŭaĵo. Ŝi disponis pri tre bonaj okuloj kaj povis ekkoni ĉiujn detalojn eĉ en granda malproksimeco. Post dek kvin minutoj ŝi diris: „Nun Ben kaj mi estas amanta paro“, kaj brakumis lin. Krome ŝi kisis lin. „Bone, unu fojo sufiĉas. Ni nun daŭrigu la promenadon“. Liŝa ne malproksimiĝis de lia flanko. Neatendite ŝi tuŝis kun ŝia dekstra mano la pantalonon de Ben, ŝi eĉ palpis lian kacon. „Ne, ne, LIŜA, ne faru tion!“ li protestis sed Liŝa ne volis ĉesi la tuŝadon, dirante: „Mi vidis tri parojn sidantajn sur la apudaj benkoj kaj la virinoj tuŝis la korpojn de la viroj sur la regiono inter la gamboj. Unu virino sur la tria benko eĉ estis malferminta la pantalonfendon. Ŝi metis la manon en la pantalonon kaj masaĝis la penison de la partnero. Ĉu mi ankaŭ faru tion nun?“ Tessa ĝemetis: „Vere, estu singardema, lasu nin iri hejmen“ kaj Ben rigide ordonis: „LIŜA, nun ni ne plu estas geamanta paro“.

Sen kromaj problemoj ili atingis la loĝejon de Tessa. En la laborĉambro staris granda ŝranko. Estis kabino por Liŝa. La gekolegoj de la firmao estis transportintaj ĝin post la prezentado en la halo E. Ben ŝovis tiun kabinon en angulon kaj aktivigis ĝin por provizi la androidon per energio. Li ordonis: „LIŜA, estas tempo por ŝarĝado. Eniru por unu horo!“ Lisa obeis. Ben kaj Tessa nun havis tempon por priparoli la planojn por la venontaj horoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.