La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Edziĝfesto

„Freja, ĉu vi ankaŭ partoprenos la edziĝfeston de Elena kaj Yari? Ĝi okazos morgaŭ.“ demandis Ines. „Ne, mi ne estis invitata, kaj mi ankaŭ ne konas ilin. Krome mi ne havas donacon.“ respondis Freja kaj Ines klarigis: „Tio ne gravas, mi rajtas kunpreni du homojn, kompreneble unu estas mia Job, kaj tiu ankaŭ ne konas ilin. Kaj sur Ritamiaro estas kutimo, ke neniu kunportas donacojn. Estas nur devo porti brunajn festoĉemizojn. La gefianĉoj estos vestitaj per orkoloraj ĉemizoj kaj la du nuptoatestantoj portos arĝentkolorajn.“ Freja ĝojis, ĉar ŝi neniam antaŭe partoprenis edziĝfeston sur Ritamiaro kaj, tion oni ankaŭ povas kompreni, tiam ŝi povus iomete pli dense alproksimiĝi al Job.

Je la deka horo matene la tridek gastoj kunvenis en la urbocentro kaj enbusiĝis por veturo al la haveno. Laste eniris la geedza paro kaj ĉiuj aplaŭdis. Dum la busveturado la etoso estis ege agrabla. Ĉiu antaŭĝojis la venontan ŝipveturadon. Job sentis sin kiel en granda familio. Ĉiu varme akceptis lin. Krome li ricevis multajn vizitojn. Por novalveninto estas vere bona ideo partopreni edziĝfeston.

Alveninte la okcidentan parton de la insulo la tuta grupo elbusiĝis kaj piediris mallongan vojon al la haveno. Apud la kajo estis instalita malgranda budo kun podio sur kiu ludis laŭta muzikbendo kaj ĉiu povis malstreĉiĝi de la busveturado per gaja hopado laŭ la ritmo de la muziko. La ŝipo estis sufiĉe granda por la festogrupo, ĝi havis du ferdekojn. Sur la supra ferdeko staris eĉ kelkaj kuŝsofoj por sunbano. La subferdeko disponis pri granda salono kun podio, bufedo kaj spaco por dancado. Multaj komfortaj seĝoj invitis la pasaĝerojn al ripozo. En unu angulo troviĝis granda matraco, kovrita per bela tuko, sur kiu kuŝis multaj buntaj kusenoj. La gefianĉoj iris tra la tuta ŝipo kaj iom post iom sukcese kontaktis ĉiun gaston por akcepti gratulojn kaj bondezirojn. Memkompreneble tiuj mallongaj kontaktoj ĉiam komenciĝis per la kutima salutmaniero. Kiom da kacoj ili hodiaŭ tuŝis! Kiom da vulvaj lipoj estis hodiaŭ karesataj! Vere, tio estis granda defio por la gefianĉoj.

 La gastoj kolektiĝis en apartaj grupoj. Kelkaj gaje kantis, aliaj babiladis, kaj unu grupo preparis etan skeĉon por prezentado dum la vespero. La ŝipo ĉirkaŭveturis la tutan insulon kaj ĵetis la ankron apud sablobenko. Tie multaj gastoj saltis nude en la varman akvon kaj naĝis. Ankaŭ Ines kun Job kaj Freja faris tion. Ili vere ĝuis la ekskurson kaj ĉi tie en la oceano sub blua ĉielo petole plaŭdis en la akvo kiel infanoj. Job subakviĝis kaj eknaĝis sub la du virinoj. Estis klara akvo kaj la nudaj korpoj de la belulinoj estis bone videblaj. Ines ekvidis la ranulon kaj ankaŭ subakviĝis. Ambaŭ rapidiĝis, ĉar la aero en la pulmoj malaperis kaj ili preskaŭ samtempe emerĝis rekte apud Freja. Speciale Job profitis de tiu atako kaj intense tuŝis ŝian korpon.

Freja ne restis neaktiva. Ŝi tuj sin defendis per decida boksado ne nur kontraŭ la ventro de Job. Ŝi eĉ trafis lian kacon. De malantaŭe Ines ĉirkaŭbrakis Freja-n kaj puŝis ŝin sub la akvo. Job helpis, sed post minuto li kompate kaptis ŝin kaj subtenis ŝin dum la surakviĝado. Ĉiuj tri ĉirkaŭbrakante vadis el la akvo kaj lasis sin fali sur la malsekan sandbenkon. Tie daŭris la petola tiklado. Nun iliaj korpoj estis tute kovritaj per malsekaj sableroj.

Ili grimpis sur la ŝipo, kaj kolektiĝis sub la duŝo. Ines trovis la mantukojn kaj unu sekigis la alian per intensa frotado. En la supra ferdeko ili kuŝiĝis sub sunŝirmilo kune sur granda tuko. La ŝipaj motoroj intertempe denove laboris. Kuŝante sur la tuko oni bone sentis la vibradon kaj Job estis feliĉa. Je ĉiu flanko kuŝis virino apud li. Tiuj du virinoj samtempe karesis lin kaj li tute ne sciis kion fari. „Ne moviĝu, Job! Ni faros ĉion“, flustris Ines kaj tiam ŝi genuiĝis apud Job. Freja faris la samon kaj ambaŭ virinoj alterne masaĝis la penison de Job. Dum tio ili kisis unu la alian.

Post kelkaj minutoj ili kisis ankaŭ la kacon de Job. Li intertempe malfermis siajn okulojn kaj montris sian voluptemon per mallaŭtaj ĝemoj. Li provis eksidi, sed la du anĝelinoj ne permesis tion. Ili pli intence flutis kaj melkis lin. Ines ŝanĝis sian pozicion kaj tuŝis kun sia vulvo la kapon de Job. Do, li nun ankaŭ rajtis kunludi per sia lango. „Tion mi ankaŭ volas!“ vokis Freja kaj anstataŭis ŝian kunludantinon. Tio estis sukcesa plenumiĝo de ŝiaj deziroj. La lerta lango de Job laboris en ŝia nesto. Pro ekscito ŝi kvikis kun alta voĉo kaj tiam Ines ektimis. „Ĉu ĉio estas en ordo? Ĉu li dolorigis vin?“ ŝi demandis. Sed Ines postulis nur pluan langumadon.

Job preskaŭ ne povis spiri, li pensis, ke pli bone estus ŝanĝi sian pozicion. Bedaŭrinde amoro sur tuko ja ne estas tiel komforta kiel sur la 'Ĉiela Trono'. Li kuŝigis Freja-n tiel, ke li bone povus atingi ŝian vulvon kaj daŭrigis dorloti ŝin. Li ankaŭ uzis siajn fingrojn kaj post kelka tempo Freja feliĉe orgasmis. Ines kisis ŝin kaj samtempe zorgis pri Job. Lia rigida peniso estis preta por la ŝprucado. Ines estis la unua, kiu rimarkis tion. Lerte ŝi glutis la plimulton kaj tuj kisis Freja-n, kiu nun kliniĝis. Ŝi kisis la bravan ŝpruculon kaj denove Ines-on. Poste ili triope flankon ĉe flanke kuŝis sur la tuko. La manoj malrapide karesis la najbarajn membrojn.

Aŭdiĝis laŭta sonoro. Tiu signalo signifis, ke en la subferdeko estus la diversaj prezentaĵoj. Ĉiuj tie kolektiĝis. La seĝoj estis rapide okupataj, kelkaj gastoj devis stari aŭ sidiĝi sur la apogilo de okupita seĝo. Ankaŭ Job ne ricevis lokon. Ines kaj Freja sukcese kune sidis sur unu seĝo. „Mi bezonas trinkaĵon“, menciis Job kaj rapidis al la bufedo. Ankaŭ de tie oni povis spekti la prezentaĵojn kaj krome ĉe la bufedo estis iom pli trankvila loko. Job trovis sian bieron kaj ankaŭ kelkajn bongustajn manĝetojn. Neatendite li sentis salutan mantuŝon inter siaj gamboj. Estis Benard kun alia viro, kiu ankaŭ fuĝis al la bufedo por preni trinkaĵon. „Ĉu vi ĉiam malsatas, Job?“ li ŝercis kaj prezentis lian konatulon al Job: „Tio estas Branko, li ankaŭ estas ĵurnalisto kiel vi.“ „Je via sano“, tostis Branko kaj levis sian bieron.

La tri viroj bone konversaciis kaj Branko demandis: „Job, ĉu vi emos morgaŭ viziti nian redaktejon? Ni tie estas nur du homoj. Ni povos bone babili pri fakaj aferoj.“ Job dankis por tiu invito. Li tute forgesis, ke li ja vojaĝis al Ritamiaro por skribi raporton. „Reiru ni al la virinoj“, li diris kaj Benard miris: „Vi nur mallonge estas sur nia insulo kaj vi jam fanfaronas pri virinoj. Mi havas nur unu!“ „Kie ŝi estas?“ demandis Job kaj ili ekis por serĉi ŝin. Ankaŭ Branko kunvenis. Finfine ili trovis Aleta-n sidanta sur la apogilo de okupita seĝo, kie sidis Ines kaj Freja.

Kuniĝis nun grupo el ses homoj kaj la viroj devis stari. Sur la podio kolektiĝis eta ĥoro. La gefianĉoj kuŝiĝis sur la grandan buntan tukon, kiu etendiĝis sur la matraco. La nuptoatestantoj disdonis etajn slipojn kun kantoteksto kaj gvidata per la ĥoro ĉiu kunkantis por la gefianĉoj. Aleta mallaŭte klarigis al Job: „Ili ĝis nun ankoraŭ ne estas geedza paro. Daŭras nur kelkajn minutojn aŭ horon, kiu scias?“ Job ne komprenis kaj demandis: „Kion signifas tio? Mi pensis, ke ili jam estas geedza paro.“ „Vi devas nur iomete atendi“, komentis Ines kaj aldonis: „Ili estos geedza paro, kiam ĉiu vidas, ke ili sekse interagas.“ „Ĉu publika sekskuniĝo?“ Job skeptike demandis. „Jes, povas esti, eventuale ili nur buŝkoitas, aŭ simple kisas kaj karesas unu la alian. Kompreneble ili devas esti tute nudaj.“ klarigis Ines. Kaj Freja aldonis: „Tio estas ja normala afero. Sur Ritamiaro fikado nur estas permesata por geedza paro. Kaj ĉiu sekskuniĝo devas okazi publike. Tial geedza paro ja ankaŭ ne rajtas loĝi sole, ĉiam ili devas havi minimume du kromajn kunloĝantojn.“ Ines ridetis kaj brakumis Job. „Nun, kara, ĉu estis bona ideo partopreni geedziĝfeston?“

Job ne plu povis koncentriĝi. En lia cerbo sennombraj pensoj ekaperis. Li ekkonis, ke tio ne estis ludo. Estis la reala vivo sur Ritamiaro. Dum la venontaj tagoj okazus verŝajne multaj kromaj paroligaj rondoj kun Ines. Intertempe la prezentaĵoj finiĝis. La lumo iomete malheliĝis, kaj aŭdiĝis teneraj sonoj kaj bela klasika muziko. Ĉiuj gastoj nun nur mallaŭte babilis. Multaj sidis trankvile sur la seĝoj aŭ kaŭris sur la planko. La ŝipestro ordonis haltigon de la motoroj kaj ankris la ŝipon. Ĉu estus paŭzo? Tute ne. Sur unu seĝo juna paro komencis kisadon kaj karesadon. Kaj aliaj gastoj ankaŭ faris tion. Ĉie oni vidis amantajn parojn. Kelkaj preferis grupajn aventurojn, sed nenia sekskuniĝo okazis. Nenia peniso penetris iun vaginon aŭ anuson. Tio ja nur estis permesata por geedza paro. Kaj sur la bunta tuko la fianĉo senvestigis sian fianĉinon. Li karesis kaj kisis ŝin. La ĉeestaj gastoj ne ĝenis. Ili ja grandparte aktivis mem en amoraj agoj. Tre singardeme ili daŭrigis la karesadon aŭ kisadon aŭ midzadon aŭ...

La okazaĵoj sur la granda matraco estis pli gravaj. La fianĉino amoplene tuŝis la penison de sia fianĉo. Tion ŝi ja multfoje faris dum minimume unu jaro. Ŝi lekis kaj suĉis ĝis la amorilo preskaŭ krevis. Estis la ĝusta tempo. Ŝia amanto kuŝis sur la dorso kaj ŝi rajdis sur lia faluso. Neniu en la salono riskis jam nun aplaŭdi. Preskaŭ ĉiu gasto retenis la spiron. Ŝi tre singardeme levis kaj mallevis sian korpon. Post kelkaj puŝoj ŝi metis sian korpon tiel alte, ke la stalagmito nur kun la glano tuŝis ŝiajn pubajn lipojn. Tiam la fianĉo iĝis pli aktiva, levis sian pelvon kaj forte enŝovis kaj retiris sian stangon. Ŝiaj belaj mamoj gaje saltetis kaj tiu akrobataĵo daŭris kelkajn minutojn. Sekvis ŝanĝo de la pozicio. La fianĉo kuŝigis ŝian amantinon sur ŝia dorso kaj penetris de supre, tre singardeme, iom pli rapide, tien kaj reen, kaj denove tre malrapide kaj finfine li restis kuŝanta sur ŝi, kisante kaj brakumante ŝin. Poste okazis granda aplaŭdo en la salono kaj la geedza paro sin vestis denove kun la oraj ĉemizoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.