La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Produktado

Ĝustatempe Liŝa atingis la loĝejon de Tessa kaj senprokraste eniris la kabinon. Ben kaj Tessa nun zorgoliberigataj povis elekti la ĝustajn agordojn por Liŝa. „Tre grava! Forŝaltu la eblecon memstare forlasi la kabinon“, diris Tessa, kaj Ben kompreneble komencis per tiu ŝaltilo. Paŝon post paŝo li kontrolis la aliajn ŝalteblecojn kaj plejofte prenis moderatan alĝustigon. „Dormu bone, Liŝa“, li murmuris, sed Liŝa jam estis malŝaltita, nur la regeneradaj procesoj laboris.

„Bone, nun ni povas ekigi la serian fabrikadon“, anoncis S-ro Wallin, kiu interese aŭskultis la raporton de Ben kaj Tessa. „Mi proponas, ke la sekcio M dezajnu diversajn vizaĵojn. Estus bone, se la virinaj androidoj ricevus individuajn trajtojn“, proponis Tessa. S-ro Wallin replikis: „Mi konsentas, kaj tiam ni ankaŭ bezonas diversajn robojn. Ĉu vi povus zorgi pri tio?“ Tessa ĝojis pro tiu tasko. Jam delonge ŝi ne havis tempon por butikumi. Ben diris: „Ni morgaŭ povos vojaĝi al la urbocentro, kompreneble kun Liŝa, por surprovi la robojn. Kiom da roboj ni bezonas?“ S-ro Wallin decidis pri la akirado de kvin dek diversaj roboj. „Ho ve, tiam mi bezonas krompagon. Lastan fojon, kiam mi butikumis kun virino, estis terure longdaŭra afero. Verŝajne estus pli bone, se mi mem havigu la robojn, sen Tessa!“, plendis Ben, sed ne ricevis subtenon.

La sekcio P ankoraŭfoje kontrolis la agordojn por la profilo de Liŝa, kaj poste kopiis la tutan enhavon de la androida cerbo. Ĉiuj novaj virinaj androidoj ricevis la saman programon kaj la saman memoron. Pro sekurecaj kaŭzoj, S-ro Wallin insistis pri la gardado de Liŝa. Ŝi restus kiel originalo en la firmao, sub la kontrolo de Ben kaj Tessa. Sekrete la ĉefo de la APH-firmao planis eĉ deprunti ŝin por propraj aventuroj. Li nur atendis la ĝustan tempon, kiam lia edzino ne ĉeestus. Sed restis alia problemo. Kvankam la kvin dek novaj virinaj androidoj verŝajne tute same sintenus kiel Liŝa, oni nepre devas per viroj testi ilin. Sed ne certis ĉu por tiu tasko troviĝus sufiĉa partopreno de la kunlaborantaj viroj el la firmao. Tial S-ro Wallin invitis la dungitojn veni al la halo E por informi ilin pri la aktualaj planoj.

„Karaj gekolegoj. Grandan dankon pro viaj klopodoj en la lastaj semajnoj. Nur pro via senlaca penado, la APH-firmao atingis la nunan pozitivan situacion. Venontan monaton ni celas al la ellivero de kvincent virinaj androidoj. Tio ebliĝis, ĉar ni nur devis adaptigi la jam ekzistantajn androidojn al la virina versio. Lastan semajnon ni ricevis cent kromajn komisiojn. Tio signifas bonan estontecon por la firmao kaj, mi povas jam nun promesi tion: Ĉiu dungito ricevos krompagon en la venonta monato.“ Ĉiuj en la halo aplaŭdis kaj S-ro Wallin nun klarigis la plej urĝan aktualan problemon: „Viroj, ni bezonas vin ĉiujn. La novajn virinajn androidojn ni nur povas elliveri, se ili estas profunde kontrolataj. La diversaj sekcioj el nia firmao kompreneble faros tion, sed ankoraŭ necesos la lasta testo. Por tiaj testoj ni bezonos verajn virojn, kiuj ne ektimas, elprovi la kvalitojn de niaj amoraj androidinoj. Bonvole skribu vian nomon en la listo apud la podio. Postmorgaŭ vi povos depreni vian robotinon de la sekcio P. Estas ja nur por unu tago“.

Sekvis granda rumoro en la kunveno. Kelkaj ĉeestantaj amikinoj kaj edzinoj de la viraj dungitoj ne ŝatis tiun taskon. Tessa komprenis ilin sed ŝi estis preta helpi sian ĉefon. Tial ŝi suriris la podion kaj alparolis la kunvenon: „Karaj koleginoj, mi tute komprenas viajn protestojn. Sed mi povas certigi vin: se via partnero amorus tiun virinan roboton, tio ne estas kokrado. Male, via partnero bezonos vin dum la testado. Kaj vi spertos, ke la ludo kun tiu roboto estas ankaŭ ĝojinda agado por vi. Kredu min, mi mem spertis tion“. S-ro Wallin dankis pro tiu subteno, kaj multaj kolegoj subskribis la liston, kompreneble ne ĉiuj. Tio signifis, ke kelkaj kolegoj devus testi ne nur unu androidinon.

„Ĉu mi ankaŭ metu mian nomon sur la liston?“ demandis Ben, kaj Tessa ridete replikis: „Nur se vi promesas bonan konduton dum la butikumado. Ben diris „Dankon, kaj mi esperas, ke Liŝa ne iĝu ĵaluza. Ŝi ja restos ĉe ni.“


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.