La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Familieca kunveno

Post tiu sukcesa operacio ĉiu meritis kelkajn liberajn tagojn. Tido invitis sian kolegon de la Tero al vespermanĝo. Lia edzino, Neela, preparis abundan manĝotablon. Nur malofte venis gastoj. La ĉiutagaj postuloj normale ne ebligis tiajn aranĝojn. Do, ŝi tre ĝojis pri la vizitanto de la fora Tero. Iomete nervoze ŝi ofte kontrolis la tablon, la provianton kaj ankaŭ la vazaron en la kuirejo. Nuka ĝustatempe alvenis. Li kunportis etan skatolon kun teo de la Tero por la edzino de Tido. „Ah, koran dankon. Tio estas vere bona donaco! Kaj ĝi tiom longe veturis“, vokis Neela, kaj tuj metis la multvaloran skatolon en la vitrinon. Tido volis ankaŭ saluti sian kolegon, sed Neela ankoraŭ ne finis diri afablaĵojn. Krome ŝi plurfoje brakumis lin puŝante ŝian belforman korpon tute proksime al li. Nuka ŝatis tion, speciale la tuŝon de ŝiaj mamoj, sed li ja ne povis taksi, ĉu Tido reagus ĵaluze. La varma brakumo, per kiu Tido bonvenigis ankaŭ lin, trankviligis lin. Do, Nuka nun povis esperi vere familiecan kunvenon.

La manĝo kaj la biero bongustis. Nuka laŭdis sian gastigantinon: „Verdire, post longa tempo en la spacoŝipo mi hodiaŭ vivas en paradizo. Mi envias vian edzon, kiu certe ĉiuvespere ĝuas tian festenon“. „Ne, ne“, replikis Tido, „mia kara edzino nur tiel bone kuiras, se venas belaspekta juna viro el fora planedo“. „Mensogo!“, ŝi vokis aldonante „Ĉu vi forgesis lastan monaton, kiam Helina vizitis nin? Ankaŭ tiam mi preparis abundan bufedon, ĉu ne?“. Tido devis konstati tion, sed li obĵetis ridetante: „Nu, ja, Helina estas tute alia afero. Ŝi estas ja via tre intima amikino. Post tiu vizito mi eĉ timis, ke vi kaj ŝi planis fondi novan, lesban rilaton“. „Denove vi mensogas, mi nur memoras, ke vi kaj Helina tre dense kuŝis sur la sofo. Nuka, vidu! Mia edzo nun ekruĝiĝas!“

Nuka rimarkis, ke la vespero ĉi tie tre verŝajne ne estos enuiga. Evidentiĝis, ke tio ne estis vera kverelo. La gastiganta paro montris tre bonan humuron. Nuka nun provis ankaŭ partopreni la gajan konversacion: „Jes, mi ankaŭ ruĝiĝis kiam Helina en la centralejo rakontis pri la vizito ĉe Paŭlo la 2-a“. Neela ne komprenis tiun aludon, sed Tido klarigis la aferon tiamaniere ke Neela daŭrigis la gajan babiladon „Ne estas kaŭzo por ruĝiĝi, Nuka. Ĉi tie sur la Polpmarso ĉiu ĝuas viziton ĉe nia regento. Mi esperas, ke vi baldaŭ ankaŭ havos la ŝancon“. Tiam ŝi proksimiĝis al sia edzo kaj demandis „Kiam vi planas iri al la kastelo? Mi certe ankaŭ volas akompani vian kolegon de la Tero“. Nuka ja jam aŭdis pri tiuj evidente tre ŝatataj renkontiĝoj. La indiko de Neela denove vekis lian scivolemon. Do li turnis sin al Tido: „Mi tute ne komprenas tion. Ĉu vi ne ekĵaluzas, se via partnerino estas sekse stimulata kaj kontentigita per tiu besto?“

„Absolute ne, Paŭlo la 2-a ne estas besto. Se vi renkontus lin, vi tuj registrus, ke li verŝajne staras sur eĉ pli alta nivelo ol ni homoj. Krome ni loĝantoj de Polpmarso preskaŭ neniam estas ĵaluzaj. Jam en nia juneco ĉiu el ni povis iam viziti la regenton kaj tie ni lernis simple ĝui la seksajn travivaĵojn. Tiujn spertojn kompreneble ĉiu transmisiis ankaŭ al sia plej intima proksimulo. Se sur la Polpmarso iu amikiĝis kun alia, ili ambaŭ baldaŭ vizitas la regenton kaj tie ĉiu paro dekomence komune ĝuas la karesadon kaj ĉiujn aliajn seksajn agojn, kiujn donas Paŭlo la 2-a“, klarigis Tido. Neela konfirmis tion kaj arde kisis sian edzon. „Ne forgesu nian gaston“, rimarkigis Tido. Nuka unue ne komprenis tion, sed Neela kaptis la ŝancon por ankaŭ kisi lin. Ne estis nur simpla kiso sur la vango. Ŝi premis sian iomete malfermitan buŝon al liaj lipoj. Ŝia lango lerte eniris lian buŝon kaj tie malrapide moviĝis. Nuka ne povis tuj elteni tiun atakon kaj retenis sin.   Tamen li nun ankaŭ iomete ekscitiĝis.

La triopo kune sidis sur la sofo, en la mezo Neela, kiu metis siajn brakojn sur la ŝultrojn de ambaŭ viroj. Tiam ŝi postulis kisojn: „Nun estas bona tempo, ke vi ambaŭ kisu min samtempe“. Ŝi tiris la kapojn de Tido kaj Nuka al si, tiel ke ili per la buŝoj ne povis eviti tuŝon de ŝiaj vangoj. Tido komencis leki ŝiajn orelajn lobojn. Neela denove metis sian langon en la buŝon de Nuka. Dum tio ŝiaj manoj vagadis sur ĉiuj regionoj de lia korpo. Ankaŭ Tido kaj Nuka aktivis per la manoj. Ne daŭris longe por senvestigi ŝin. Ĉiuj kvar viraj manoj nun senpere karesis ŝian haŭton. Nuka preferis masaĝi la mamojn kaj Tido direktis siajn manojn al ŝia pubo. Neela daŭrigis la kisadon, dume ŝi komencis ankaŭ senvestigi sian kunludantan gaston. „Helpu min, Nuka“, ŝi petis. Ŝi ne akceptis rifuzon. Nuka nun bone kunlaboris. Intertempe ankaŭ Tido tute nude stariĝis antaŭ ŝi kaj palpis ŝian vizaĝon per sia rigida faluso. Neela tuj glutis tiun voston sen ĉesigi la karesadon de la peniso de Nuka. Ŝi nun devis zorgi pri du bastonoj per manoj kaj buŝo, ŝi multfoje ŝanĝis siajn ilojn. Preskaŭ samtempe la du viroj ejakulis. La ĉuro ŝprucis grandparte al ŝia vizaĝo. Krome ŝiaj manoj provis kapti kelkajn porciojn. Nuka kaj Tido nun tre kontente intencis retiriĝi, sed Neela ne permesis tion. Ŝi ŝmiris per siaj glitigaj manoj la virlakton rekte al la vizaĵoj de ŝiaj amorantoj. Tion la du viroj ne estis atendintaj. Kune ili ambaŭ nun kisis la vizaĝon de Neela. Nuka sukcesis enigi sian langon en ŝian buŝon. Tiel ŝi ankaŭ povis ĝui la guston kaj la odoron de la freŝa kremaĵo.

Dum la resto de la vespero Nuka ne plu provis gajni pliajn informojn pri Paŭlo la 2-a. Li tute koncentriĝis al la neatendita amora aventuro. Pli ol du horojn ankoraŭ daŭris la eta orgio. Poste la triopo kunvenis en la duŝĉambro kaj ĝuis la malsekan refreŝigon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.