La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Triopo

La triopo nun paceme direktiĝis al la botanika ĝardeno. Estis varma somera vespero, kaj sub grandaj arboj la tri trovis vere belajn lokojn. „Mi ankaŭ ŝatas la naturon“, revis Sara. Saskia ne ŝatis promeni plue kaj proponis: „Kaj mi ŝatas la ripozon en la naturo. Jen tri blankaj komfortaj seĝoj unu apud la alia. Tie ni sidiĝu kaj de tie ni havas bonan superrigardon al la buntaj florbedoj apud la granda herbejo“. Robin elektis la mezan seĝon, li ankaŭ nun favoris ripozon kaj kontente menciis „Mi estas feliĉulo, mi sidas en la ombro de granda arbo inter la du plej belaj knabinoj el la tuta mondo. Silentu. Neniu risku ĝeni min!“

Post la abunda manĝado estis vere bona ideo fari paŭzon ĉi tie. Krome, verŝajne pro la biero ĉiuj nun iomete laciĝis kaj fermis la okulojn. Neniu parolis ion, tamen okazis telepatia komunikado. La distancoj inter la tri seĝoj estis sufiĉe malgrandaj, por ke ĉiu povu sendi aŭ ricevi la cerbajn signalojn de la alia. Tiuj signaloj unue kvazaŭ balzamis sentojn de amo kaj amikeco. Robin sendis al Sara: „Mia kara, ĉu vi memoras nian unuan 'virtualan' amludon en la metroo? Mi ŝatus nun daŭrigi tion ĉi tie“. Tuj venis la respondaj signaloj: „Tio estas tre bona ideo. Tiam ni povas ja ŝpari multe da energio. Sed, ni ne estas solaj, vi devas permesi, ke ankaŭ mia fratino partoprenu nian komunikadon“. Robin riskis transsendi „Jes, kompreneble, sed tiam ŝi ja ankaŭ scius, ke mi volas senvestigi vin por karesado. Krome mi volas kisi vian suban pordon“. „Faru tion, mi ĝojas, kaj poste ankaŭ kisu mian fratinon. Mi permesas tion. Cetere, mi permesas tion ankaŭ por vi en la reala vivo. Sed pripensu. Povas veni la situacio, kiam mi ankaŭ volas seksumi kun alia viro. Mi esperas, ke vi tiam ankaŭ estos tolerema“. Robin iom post iom sentis pli fortan eksciton kaj demandis „Ĉu vi jam kokris min kun alia viro?“ Sara tuj asertis, ke ŝi neniam kokrus lin, kaj klarigis „Mi ĉiam demandus vin pri via permeso. Ne estus trompo aŭ kokrado. Krome mi esperas, ke ni ambaŭ ĉiam harmonie trovos la ĝustajn decidojn. Ne, mi ne havas rilatojn al alia viro, sed se mi havus tion, mi esperas, ke vi ne nur permesus tion, mi esperas, ke vi ankaŭ volas tion.“ Robin tute konsentis kaj dankis pro la konfido. Tiam li sendis ankaŭ signalojn al Saskia, kiu nun gaje partoprenis la telepatian amludon.

En sia menso okazis nun la jenaj virtualaj scenoj: Robin eksenvestigis la du virinojn kaj kisis ilin unu post la alia. Sara, sidante sur la komforta seĝo disetendis la gambojn kaj prezentis sian jam malsekan piĉon. Ankaŭ Saskia faris tion kaj permane masturbis ŝin. Ŝi devis ja atendi, ĉar Robin lekis la pubon de ŝia fratino. Post kelkaj minutoj Robin iris al la alia seĝo kaj lekis la piĉon de Saskia. „Ĉu vi nun komprenas nian averton pri la energio?“ ridete demandis Sara, masturbante kaj atendante sian amaton. Estis nur 'virtuala ludo', sed eĉ dum tio Robin registris, ke la virtuala seksumado ne bezonus energion. Krome li havis senfinan persistemon por kontentigi la du virinojn. Do li kelkfoje ŝanĝis la virinojn uzante ĉiam novan teknikon por la lekado. Saskia montris preskaŭ ekstazon kaj laŭdis lian inventotalenton: „Leku, suĉu, kisu, mordetu, tiklu, fingrumu! Vi faras tion tiel bone, neniam estu fino“. Ankaŭ Sara ĝuis la virtualan amoron, sed pretis nun por propra aktiveco kaj deklaris: „Nun estas via vico, kara. Forprenu viajn vestaĵojn kaj sidiĝu sur la meza seĝo. Ni volas nun trakti vian amorilon“.

Robin tuj obeis kaj sentis ne nur virtualan, sed ankaŭ realan erektiĝon. „Ĉu eblas travivi samtempe duoblan ĝuon? “, li pensis. Sed ne venis respondo. La du virinoj nun ankaŭ pruvis inventotalenton. Sara komencis kisi lin surbuŝe kun vigla subteno de sia lango. Dume Saskia lekis lian penison kaj arde flutis ĝin. Robin ĝemis pro eksciteco. Li ne plu povis distingi virtualajn disde realaj travivaĵoj. Li ja sidis sur seĝo en la botanika ĝardeno akompanita de du belaj virinoj. Sur la apuda pado preterpasis fremdaj homoj. Ili certe miris pro la stranga triopo, kiu nur sidis ĉi tie kun fermitaj okuloj. Sed nun estis ŝanĝo de la virtuala 'programo'. Sara prezentis sian avidan piĉon kaj invitis lin enigi lian faluson. Apud ŝi ankaŭ Saskia prezentis sian vulvon. Robin nun staris malantaŭ du belegaj pugoj kaj admiris la sidvangojn. Tien kaj reen li puŝis sian stangon alternante la enirojn. Sara kaj Saskia kvikis volupteme. Estis Sara, kiu ordonis la finon de la virtuala ludo: „Pardonu min, iu devas kontroli ĉion. Ni ĝuis grandiozan ludon. Lasu nin nun iri hejmen por esplori la realan mondon“. Ĉiuj tri ĉirkaŭbrakis sin kaj per realaj kisoj revenis sur la teron.

Sara rimarkis, ke Robin estis ankoraŭ tre ekcitita. Ŝi ja abrupte interrompis la virtualan ludon. Alveninte hejmen ŝi tuj brakumis kaj kisis lin dirante „Kompatinda Robin, nun vi devas senvestigi vin en la reala vivo. Venu, Saskia, helpu min“. Ambaŭ ĝemeloj kune agis, do Robin ne povis sin defendi. Saskia kaptis lian penison kaj senpere enigis ĝin en sian buŝon. La gaja flutado komenciĝis. Post kelkaj minutoj Sara anstataŭis sian fratinon, kiu nun kisis lin. Tiu ludo sin ripetis plurfoje ĝis Robin ne plu eltenis sian ejakulon. La du ĝemeloj preskaŭ kverelis pro la freŝa spermo. Ĉiu volis sole formanĝi la plejmulton. Robin tre fiere fuĝis en la lavĉambron.

Saskia kompleze dankis, ke ŝi hodiaŭ povis partopreni tre intiman kunvenon kaj dirante „Mi nun forlasos vin. Vi estas juna paro. Mi ne devus ĝeni vin plue. Estis vere grandioza tago ĉe vi“. Sara respondis „Dankon pro la komplimento, Franjo. Vi ja scias, ke vi ĉiam estas bonvena“. Robin nun reiris el la lavĉambro, li parte komprenis la vortojn de Saskia kaj vokis: „Ne, ankoraŭ ne foriru. Mi devas demandi vin pri nia instituta projekto“. Li klarigis, ke la instituto serĉas telepatiajn testpersonojn. Li mem ne taŭgas kiel testpersono, ĉar li estis membro de la laborgrupo. „Sed vi ambaŭ estus bonaj testpersonoj. La instituto eĉ pagas etan rekompencon por via kunlaboro. Kion vi pensas?“ li demandis. „Kial ne? Ĉu vi scias, kiu gvidas la ekzamenadon? Aŭ ĉu estas vi mem?“, demandis Sara. Robin respondis „Ne, ne, mi nur estas la makleristo. Verŝajne estas d-ro Ron Adams, mia kolego, kiu zorgos pri la testpersonoj. Kion vi pensas, Saskia, ĉu vi ankaŭ partoprenos?“ Sed Saskia ankoraŭ ne povis decidi tion. „Atendu ĝis morgaŭ, mi pripensos la aferon. Mi nun vere diras adiaŭ! Bonan nokton“. Per tiuj vortoj ŝi kisis lin kaj sian fratinon, kaj foriris.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.