La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Aŭdienco

Vendrede, post la laboro, komforta flugtaksio transportis siajn tri pasaĝerojn en unu horo al la kastelo. Nuka sentis sin iomete nervoza. Li ne parolis eĉ unu vorton. „Ĉu mi vere partoprenu tian strangan intiman renkontiĝon?“, li pensis. Kun pala vizaĝo li postrigardis la blankajn nubojn tra la fenestro. Neela bone kunsentis lian malkomforton kaj provis gajigi lin: „Ne timu, Nuka, Paŭlo la 2-a neniam perfortos vin. Vi ĉiam estas libera homo. Vi ĉiam povas reteni vin. Sed ni ambaŭ ja kunestos. Vi ja konas nin, ĉu ne? Ĉu vi ne memoras nian etan feston sur nia sofo?“ „Jes, tio vere estis agrabla kunveno. Mi ne kontraŭus se tio ripetiĝus“, konfesis Nuka. Nun ankaŭ Tido komencis paroli: „Ne zorgu pri tio. La venonta privata kunveno okazos baldaŭ, sed ne en nia domo. Helina jam invitis nin. Ŝi ja sentis sin treege ofendita, ke ŝi ne ĉeestis nian kunvenon.“ „Tre bona ideo. Mi ankaŭ ŝatas ŝin“, konsentis Neela. Tido ne povis reteni iomete provokantan rimarkigon „Ja, mia karulino, mi ja scias, ke vi havas lesban inklinon. Ne miru, kiam mi havos plezuron kun Nuka“. Tiu gaja konversacio vere helpis al Nuka. Krome helpis, ke Neela metis sian manon sur lian femuron. Ŝiaj fingroj tenere moviĝis al lia interkruraĵo, kiu kaŝiĝis premigita en la pantalono. Nuka nun iomete ne plu timis la venontan kunvenon ĉe la regento kaj perdis la palan vizaĝkoloron.

„Kial la nomo de via regento portas la aldonaĵon 'La dua'?“, demandis Nuka. Tido klarigis: „Paŭlo estas la nomo de fama polpo, kiu vivis en granda akvario en Germanio. Li estis estaĵo, kiu ĝuste aŭguris la rezultojn de ok matĉoj dum la futbala mondpokalo en la jaro 2010. Li estis kvazaŭ la heroldo de la orakolo. Sed multaj homoj pensis, ke ne estis vera orakolo, ili supozis manipuladon. Tamen Paŭlo iĝis tre fama. Oni eĉ verkis kanton pri ĝi en Argentino. La unuaj homaj koloniistoj sur nia planedo, kiu ĉi tie renkontis la regenton, rememoris tiun nomon kaj proponis ĝin kiel alparolon. La regento pruvis bonan humuron kaj akceptis tion. Sed li insistis pri la eta aldono 'la dua' pro pli bona distingiteco.“

La flugtaksio alteriĝis antaŭ kolosa vitra konstruaĵo, en kiu troviĝis grandega banejo. „Ĉu tiu estas la kastelo?“, demandis Nuka. Tido klarigis, ke tiu banejo estas kvazaŭ bariero: „La halo kovras ringoforman kanalon, kiu servas kiel banejo ĉirkaŭ la kastelo. Ĉiu vizitanto devas naĝi tra tiu kanalo kaj eĉ subakviĝi por trovi la ĝustan alirejon por la kastelo. Ĉi tie apud la ŝtuparo ni devas senvestigi nin kaj meti niajn vestaĵojn en tiujn ŝrankojn. Ĉiu, kiu vizitas la regenton, devas esti tute nuda. Ne hezitu! Estas tre varma kaj pura akvo. Eniru la akvon!“ Tido naĝis antaŭe kaj senprobleme trovis la ĝustan ŝtuparon je la kontraŭa flanko, kie troviĝis la alirejo por la kastelo. Ĉi tie staris du homsimilaj robotoj, kiuj kontrolis ilin per zumanta skanado. Krome estis kontrolo per multaj kameraoj, kiuj estis fiksitaj je la muroj. La triopo nun paŝis tra longa koridoro. El multaj duzoj varma vento rapide sekigis ilin. Tiam, je la fino de la koridoro, ili atingis grandegan pordon. Ĝi aŭtomate malfermiĝis.

Tie li sidis sur nigra podio apud vasta akvobaseno, Paŭlo la 2-a, la granda helviola oktopodo, la regento de la planedo TR-713 (alinome Polpmarso).

Li ne moviĝis. Nur liaj du okuloj montris aktivecon. Li ankaŭ ne parolis. Nuka jam sciis, ke Paŭlo la 2-a komunikiĝas telepatie. Jes, nun lia cerbo ricevis la unuan alvokon de la regento. Estis varma bonvenigo kaj la oferto sidiĝi sur la komfortaj seĝoj antaŭ la podio. Paŭlo la 2-a ne nur komunikis kun Nuka. Li samtempe povis alparoli diversajn homojn, do ankaŭ Neela kaj Tido ricevis signalojn de li. Sed ne estis nur multobligado de la sama informo. Ĉiu gasto ricevis individuajn mesaĝojn kaj povis ankaŭ individue komuniki kun li. La diversaj komunikoj realiĝis sur strikte apartaj kanaloj. Tido kompreneble donis raporton pri la vojaĝo al Lakano. Tion kompreneble la aliaj ne rimarkis. Neela tuj komencis interŝanĝon de seksaj sentoj, ankaŭ tute sekrete. Kaj Nuka estis tre sinretena. Li preskaŭ ne sendis ion al Paŭlo la 2-a, kiu kompreneble registris tion kaj radiis la jenan mesaĝon:. „Bonvole malfermu vin. Mi sentas vian skeptikan sintenon. Tio estas tute normala. Sed mi volas pli bone kompreni vin. Permesu, ke mia nerva sistemo havu aliron al via. Vi povas ĉiuokaze bloki tion. Por mi estas granda ĝojo kontakti vin. Sed mi nun lasas vin pripensi la aferon. Rigardu viajn amikojn. Ili jam ĝuas la aŭdiencon ĉe mi.“

La kontakto al la polpo estis malkonektita. Nuka nun vidis kiel Neela ludis kun unu el la tentakloj de la polpo. Vere, ĝi generis penissimilan organon, kiun Neela gaje masaĝis. Samtempe alia tentaklo karesis ŝian nudan korpon kaj vagadis singardeme ĝis ŝia puba regiono. Nuka ekvidis novan penissimilan organon, kiu penetris la vaginon de ŝi. Neela evidente ĝuis la seksan ludon. Tamen ŝi turnis ŝin al Nuka, kiu nun ne plu estis tiel retenema. Intertempe lia kaco erektiĝis; Neela kaptis ĝin per sia dekstra mano. Ŝi nun traktis tri falusojn, du per manoj, unu per ŝia groto. Intertempe ankaŭ Tido partoprenis la seksajn agojn. Du tentakloj de la polpo zorgis pri lia eksciteco. Unu generis du volbaĵojn, kiuj similis al mamoj. Tiuj polpaj 'mamoj' karesis la vizaĝon de Tido. La alia tentaklo tiklis lian kacon ĝis videblis bona erektiĝo. Post kelkaj sekundoj aperis homsimila vagino, kiu avide glutis lian faluson. Nuka intertempe perdis sian reziston kontraŭ la polpo. Li permesis plenan konekton kaj per tio Paŭlo la 2-a tuj registris eĉ la plej sekretajn dezirojn de li.

Nuka deziris eniri la vaginon de Neela. La polpo tuj subtenis tion. Lia tentaklo kun la penissimila organo forlasis ŝian truon kaj gvidis ŝin al la faluso de Nuka. Sed la libera tentaklo nun serĉis alian taskon. Ŝajne ne estis limigo de la eblecoj: karesado, tiklado, masaĝo. Nuka preskaŭ perdis la konsciencon. Liaj manoj kaptis la tentaklon kaj ankaŭ redonis masaĝon kaj karesadon al ili. Li ne estis pensanta tion, li tute intime interagis kun tiu stranga besto! Dume li sentis plenan volupton. Subite el la pinto de la tentaklo eliris homsimila virina seksorgano, kiu tuŝis lian vizaĝon. Nekredeble, li ĝuis nun leki tiujn malverajn vulvajn lipojn. Samtempe li sekskuniĝis kun Neela. „Kion pensas Tido?“, li demandis sin, ĉar li timis, ke li estus ĵaluza. Sed Tido arde koitis kun polpa tentaklo. Li evidente tute forgesis sian edzinon. Paŭlo la 2-a, kiu ja registris ĉiujn pensojn de liaj kunludantoj, reagis per paŭzo. Liaj tentakloj retiris la imititajn seksajn organojn. Li nun subtenis la seksajn agojn inter la tri homoj sen sia intervenado. Nur tre karesaj tuŝoj per la pintoj de la tentakloj atingis la nudajn ŝvitantajn korpojn. Nuka sentis sin kiel sur la sofo de Tido. Li ne plu atentis la ĉeeston de la polpo. Post kelkaj minutoj ĉiu feliĉe kaj kontente reiris al la normala stato. Per varma brakumado, subtenata de la karesemaj tentakloj, la aŭdienco finiĝis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.