La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Problemoj

Antaŭ la sekcio P stariĝis longa vico. Tiun matenon kvar dek viroj iris por depreni virinan androidon por testado. La tuta laborantaro, escepte de Sekar kaj Saroja de la sekcio P, ne bezonis labori, ĉar la testado de la robotino meritis prioritaton. Ses virinoj ankaŭ alvenis kaj protestis antaŭ la laborejo. Ili kunportis grandajn afiŝojn kun la surskribo: „Kontraŭ la diskriminacio de la virinoj!“. Post la depreno de la robotoj ili kunvenis en la kantino por diskuti pri venontaj agadoj. Tessa petis permeson, ankaŭ partopreni.

„Estas terure, ĉiam la viroj. Mi ne povas elteni tion“, protestis Selma kaj Kali aklamis: „Jes, vi pravas, kial ni ĉiuj laboras la tutan tagon nur por kontentigi tiujn perversajn viraĉojn?“ Ankaŭ la aliaj virinoj montris malkontentecon. Tessa kontraŭdiris: „Ĉu vi iam pripensis la aferon, kial viroj preferas tiajn pupojn? Kial ili ne elektas vin? Mi scias, ke multaj virinoj ankaŭ nur egoiste agas. Ili ne volas kontentigi virojn, ĉar ili simple estas tro fridaj“. Tiu lasta aserto kaŭzis denovan kontraŭparolon. Zarina rimarkigis: „Ni ĉiuj estas vere kelkfoje tro fridaj. Sed mi ne komprenas, kial neniu pensis pri la ebleco, ke virinoj ankaŭ kelkfoje ŝatas kontentigon“. „Jes, tio estas la solvo“, vokis Alma kaj aldonis: „Ni bezonas viran androidon! Kion vi pensas pri tio?“

Tio estis vere interesa propono, pensis Tessa kaj donis la jenan konsilon: „Kara kolegino. Estas genia ideo. Krome tre bona propono por nia firmao. Vi devas tuj kontakti nian ĉefon. Li certe ĝojus pro via propono“. La virina grupo longe diskutis tiun temon kaj finfine interkonsentiĝis, ke Alma kun Tessa prezentu tiun proponon al la ĉefo.

Aliaj problemoj preskaŭ ne aperis. Nur en du kazoj virinoj plendis pri siaj edzoj. Ili la tutan nokton seksumis kun la virinaj androidinoj. Por tiuj virinoj certe la vira androido estus bona solvo de la seksaj problemoj. La venontan tagon Tessa kun Alma vizitis S-ron Wallin kaj tie prezentis la proponon pri vira androido por amoraj aventuroj. S-ro Wallin akceptis tion, dirante „Dankon, kial mi mem ne pensis pri tio? Verŝajne en Usono troviĝas multaj riĉaj virinoj, kiuj ŝatus niajn virajn robotojn.“ Tessa aldonis: „Ne forgesu la virajn samseksamulojn. Mi legis, ke en Hispanio, Germanio, Nederlando kaj Kanado vivas granda geja komunumo“. S-ro Wallin tre pozitive reagis: „Bone, mi kontaktos miajn komercajn partnerojn. Morgaŭ mi informos vin. Kaj,“ - per tio li vaste ridetis - „se ni disponus pri vira androido, ni nepre bezonos niajn virinajn kunlaborantinojn por testi la aferon“. Alma kaptis tiun indikon kaj diris „Mi ĝojas pri tio. Mi certe estos la unua virino sur via listo!“.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.