La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj nur por plenaĝuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EROTIKA NOVELARO

Aŭtoro: Till Taster

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

La proksima Polpmarso
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Liŝa aperis
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Malkaŝema Insulo
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13
Mirindaj Mamoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18
Neaŭdeblaj signaloj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
Planedo de la virinoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17

Rekrutiĝo

La tuta futbalo-teamo kolektiĝis en la loĝĉambro de Mike. Por akcepti tiun nekutiman vizitaron, li malplenigis la tutan ĉambron. Sed li ne povis zorgi pri sufiĉaj sidlokoj. Antaŭ la muro staris longa tapetista stablo, sur kiu Mona aranĝis multajn telerojn kaj pladetojn kun apetitaj manĝetoj. La dominanta koloro estis, kompreneble, verda. Ankaŭ du vitraj kruĉoj kun verda teo kaj la botelo kun la verda likvoro ĉi tie troviĝis. Sur la planko staris kelkaj kestoj plenigitaj per bierboteloj. Tio estis la ideo de Mike, kiu ne volis tuj mallogi la junajn virojn.

Mike komencis per: „Silentu! Mi ĝojas, ke hodiaŭ venis la tuta teamo. Donu al mi kelkajn minutojn por prezenti al vi la novan projekton de Mona“. Tiam li rakontis, ke Mona, lia iama praktikantino, eltrovis elstaran fenomenon. Li klarigis la efikon de freŝa spermo por vivantaj ĉeloj kaj por la kreskado de la virinaj mamoj. Li ankaŭ emfazis, ke tio nur funkcius, se oni antaŭe manĝas aŭ trinkas tiujn vegetaraĵojn, kiuj prezentiĝas sur la tapetista tablo kun verda koloro. Mona ekstaris kaj raportis, ke ŝi mem preparis ĉiujn manĝetojn kaj petis, ke neniu demandu pri la receptoj, ĉar tio devas esti sekreta.

Ŝi priskribis, ke la projekto nepre bezonus junajn virojn, kiuj estis pretaj por doni spermon al fremdaj virinoj. Krome ŝi informis la junulojn, ke la fremdaj virinoj devus suĉi la penisojn por ricevi la ĉuron, ĉar nur per tiu metodo ĝi estus uzata en vere freŝa kvalito. Nun denove Mike intervenis: „Mi tute komprenas, se iu el vi ne povas fari tion. Estas ja laboro por plenaĝuloj, krome por viroj kiuj ne estas prudaj. En la 'MMPS'-domo troviĝos kabinoj, en kiuj la viroj laboros tute anonime. Estas nur eta truo en la muro, kaj sur la alia flanko sidos la virino, kiu flutos vin senpage. Kontraŭe, vi ricevos monon! Pripensu la aferon, vi ja ne devas jam decidi hodiaŭ. Nun ni invitas vin trinki kaj manĝi iomete. Kaj ne forgesu gustumi la verdajn manĝetojn!“.

Sekvis vigla konversacio kaj gaja babilado. Ĉiu bone trinkis kaj manĝis. Troviĝis nur unu, kiu tute ne povis manĝi la verdan salaton, sed li ŝatis la teon kaj, kompreneble, la verdan likvoron. Tre rapide malpleniĝis tiu botelo. Kaj ankaŭ rapide malaperis la biero. Mona denove petis silenton kaj eksplikis, ke kompreneble ne ĉiuj kunlaborantoj estus uzataj ĉiam. Sur la listo en la buroo estus la ebleco enmeti plaĉajn tagojn aŭ eventuale nur horojn, kiam oni povus kunlabori. Krome necesus medicina ekspertizo, kiu pruvas, ke oni estas sana. Iom post iom la junuloj adiaŭis kaj promesis ĉiukaze reveni por subskribi la kontrakton aŭ rifuzi tion. Estis bona tago por la projekto. Mona nur iomete bedaŭris, ke hodiaŭ ŝi ne trovis eblecon por testi la kvaliton de minimume unu juna viro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.