|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj nur por plenaĝuloj |
![]() EROTIKA NOVELAROAŭtoro: Till Taster |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Lucie kaj Tom nun pli harmonie kunvivis. Ne plu estis kvereloj pro diversaj deziroj. Lucie ne plu volis operacion por pligrandigi siajn mamojn. Sed ĉiutage ŝi longe kontrolis sian korpon antaŭ la spegulo. Jam post unu semajno ŝi rimarkis etan ŝanĝon. Palpante ŝiajn mamojn, ŝi ne plu sentis malfirmiĝon kiel antaŭe. Kaj post du semajnoj ŝi feliĉe registris klaran pligrandiĝon. La metodo 'MMPS' funkciis! Do, ŝi ĉiutage preparis teon, paston kaj salaton el akvokreso. Por plialtigi la apetiton ŝi daŭre elpensis novajn preparojn. La plej nova recepto estis ŝia verda likvoro, kiu ne nur enhavis adekvatan alkoholkvanton. Gravis kompreneble la verda koloro pro la akvokresa ekstrakto. Kaj preskaŭ ĉiutage ŝi delogis sian edzon, lekante kaj suĉante lian penison por gluti la bongustan virlakton.
Tom ŝatis la novan situacion. Tamen, en la laborejo nun li ne plu partoprenis tiajn aventurojn. Mona komprenis lin. Li ja devis koncentriĝi je sia edzino. Krome ŝia traktado ja pli frue komenciĝis. Tial ŝi jam nun povis prezenti rimarkindan ĉirkaŭbrustan mezuron kaj ne plu bezonis grandajn spermkvantojn. Tamen kelkfoje ŝi sopiris al plia suĉado. Ŝi vere ŝatis la tempon, kiam ŝi ĉiutage disponis pri du spruĉuloj. Sed venos ja nova situacio. La planoj por realigi la 'MMPS'-domon bone evoluiĝis. Mike invitis la tutan futbalo-teamon por trovi la spermdonantojn. Ili jam morgaŭ venus. Mona devis prepari teon kaj salaton kun akvokresaj folioj. Tom eĉ ofertis botelon kun la verda likvoro, kiun faris Lucie. Pri tiu prezento Mona vere ĝojis. Tiu ambrozio certe pligrandigus la ŝancon pri buŝa komunikado kun unu aŭ du junaj viroj el la teamo, kompreneble nur, se Mike permesus tion. Sekrete Mona jam nun pensis, ke ŝi ja devus testi la kvaliton de ĉiu juna viro, kiu volas kunlabori. Sed ŝi ankoraŭ ne sciis, kion pensis Mike pri tiaj deziroj.
„Ho ve, ho ve, vi nesatigebla virino“, lamentis Mike kaj aldonis: „Mi ja estas tolerema, sed mi esperas, ke vi ankaŭ ne ĵaluze reagus, se ekz. Lucie flutus min“. „Kial Lucie?“ demandis Mona. „Nu, vi ja jam donis al ŝi specimenon de mia ĉuro. Tion ŝi trovis tre bongusta. Certe ŝi deziras plian ĝuon“. Mona replikis: „Lucie estas mia amikino, mi tute ne estus ĵaluza, se ŝi midzos vin. Kion vi pensas, se dum venonta vizito ni simple unufoje ŝanĝus nian partneron?“ „Ja, ja, vi ĉiam estas nesatigebla. Sed mi proponas tute alian aferon. Kion vi pensas, se dum niaj venontaj amludoj mi provus gravedigi vin? Mi ja jam delonge deziris pligrandigi nian familion. Kaj eventuale per tio ebligus plenan kuracadon de via seksavideco“. La respondo de Mona estis bone komprenebla: „Jes, Mike, vi pravas, sed atendu ankoraŭ unu jaron. Alikaze ja ne eblas realigi nian 'MMPS'-projekton.“
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.